37a Internacia Infana Kongreseto
29 julio - 5 aŭgusto 2006
Prato kaj Pinokjo
iri rekte al >
aliĝilo > kotizoj kaj kontaktoj .
malfermu aliĝilon (PDF, 316 kb) aŭ
komunikon al gepatroj (RTF, 18 kb)
Junulargastejo Villa Fiorelli akceptos nin – ĝi estas kooperative prizorgata kaj posedata de la urbo Prato.
Tiu urbo troviĝas 20km. norde de UK-urbo Florenco, kaj havas proksimume 190.000 logantojn, la plimulto laboras en teksaj fabrikoj.
La gastejo (vidu la 2 fotojn) povas akcepti ĝis 52 personoj. Estas 11 ĉambroj (7x4 litoj, 1x6 litoj, 2x8 litoj, 1x2 litoj taŭgaj por handikapuloj). Ĉiu ĉambro havas propran banejon kun duŝo; oni provizas littukojn. Ĉiuj ĉambroj estas en la sama konstruaĵo, ankaŭ la manĝejoj (tri-kvar ĉambroj). La ejo provizos por ni tri manĝojn tage – kun bufeda elekto kaj pladoj por vegetaranoj ks. laŭ antaŭanonco. Ni prizorgos intermanĝetojn (fruktojn, ktp.) Por ludado kaj gruplaboro eblas uzi la manĝo-ĉambrojn kaj salonegon. Ni uzos komunan buson komence kaj fine de la semajno. Por aliaj, la gastejo estas atingebla de la stacidomo de Prato per oftaj aŭtobusoj, la vojaĝo daŭras 10-15 minutojn. La Vilao situas en la kvartalo Galceti (Galĉeti); ĝi havas propran ĝardenon, kaj troviĝas meze en granda publika parko, kie kutime promenas kaj ludas la pratanoj. La Vilao situas piede de 420-metra monteto, kies pinton oni atingas ene de horo. La kvar-basena komunuma naĝejo estas atingebla per urbaj busoj. Apud la gastejo estas Centro pri Naturaj Sciencoj, kie oni prizorgas kaj kuracas vunditajn bestojn por poste liberigi ilin. Tie troviĝas ankau ekzotikaj bestoj, kiujn la posedintoj ne plu kapablis teni. En tiu centro estas ankaŭ astronomia observatorio. Por ekskursoj, ni certe vizitos la historian centron de Prato, kiu estas malgranda sed bela: estas renesanca katedralo (vidu suban foton), mezepoka kastelo, palacoj, preĝejoj...: ni povas viziti tiujn antaŭ aŭ post la naĝejo. Florenco estas atingebla trajne dum 20 minutoj: ni devus viziti ion el tiu belega urbo. |
![]() Somere en centra Italio, precipe ebenaĵe, estas varme: pli ol 30°C. La apuda arbaro kaj monteto mildigos tion. La ĉambroj estas klimatizitaj. Kuloj kaj iksodoj ekzistas, kiel ĉie, kaj ni atentos tion. La kranakvo estas trinkebla. Ni planas unu gvidanton au helpanton por ĉiu kvino da infanoj, estos ital-parolanta gvidanto kun ni. La kotizo kovras kostojn de restado, tri manĝoj tage, intermanĝetoj kaj programo de la vespero de la 29a de julio ĝis la mateno de la 5a de aŭgusto, ekskursoj kaj alven/forira transporto. Ĝi ne inkluzivas asekuron, kiun gepatroj mem prizorgu, liverante pruvilon. Aliĝo ekestas definitiva kaj estos konfirmita post ricevo de minimuma antaŭpago de 150 eŭroj al la Centra Oficejo de Universala Esperanto-Asocio (UEA), kies alven-dato determinas la plenan sumon pagendan. La cetero estos pagenda plejlaste al la kasisto de UEA komence de la Universala Kongreso. |
Familia nomo:
Persona nomo: Vok-nomo (se havas): Knabo/Knabino? Naskiĝdato (jaro/monato/tago): Adreso (nacilingve, latin-litere): Telefono (laboreja/hejma?): Ret-adreso (familia/laboreja/propra?): Familia/Infana Hejmpaĝo: Nomo, UEA-kodo de la plenkreskulo kiu aligas la infanon: Adreso (se alia ol supre) de la plenkreskulo kiu aligas la infanon: Nomo kaj adreso de tiu kiu akompanos la infanon al Florenco: Ĉu tiu venos kun auto? Jes/Ne. Ĉu la infano estas vegetarano? Ne/Jes. Ĉu havas aliajn dietajn limigojn aŭ bezonojn? Ĉu la infano havas alergion aŭ ion alian atentintan pri la sanstato? Ne/Jes. Nome: Kiom estas la lingvoscio? Sufiĉa/Bona/Tre flua. Ni havas kaj kunportos membrokarton de la junulargasteja asocio: Ne/Jes. Se la infano estas muzikema, nomu la instrumentojn: Ĉu oni povos kunporti instrumentojn? Kiujn? Kiujn ludilojn/aktivigilojn/E-librojn la infano povos kunporti? Kiajn erojn la infano dezirus en la programo? Kiujn kontribuaĵojn povos fari al la programo? Nomu la ĉefajn interesojn de la infano: |
Jen foto de la infano (liveru fizike aŭ kiel JPEG).
Tio estas: Nur por via arĥivo / Por la hejmpaĝo de IIK. Mi aldonas biografieton pri la infano (10-20 linioj), informante, i.a. kiel tiu eklernis kaj uzas Esperanton kaj aliajn lingvojn. Tio estas: Nur por via arĥivo / Por la hejmpaĝo de IIK. Ni aldonas rakonteton, verketon de la infano mem (eventuale kun koloraj desegnaĵoj kaj/aŭ fotoj), cele al aperigo en la hejmpaĝo de IIK kaj eventuala IIK-kajero. Jes/Ne Mi atestas per mia subskribo, ke la infano respektos la IIK-regulojn kaj komprenos ke (krom krizokaze) ŝi/li rajtas paroli nur esperante dum la IIK. Mi pagos/is al UEA la sumon de EUR: (alivalute: ) en la dato: pere de: Subskribo: Loko: Dato: Bonvolu sendi informilon pri: ( ) UEA, ( ) ILEI, ( ) Juna amiko. |
|
|
|
![]() |
Vidu fotojn pri ...
... Kiu jam aliĝis (depost 13a de januaro 2006) ... IIK Pailgio perlas, Litovio, julio 2005 ... IIK Lerum, Svedio, julio-aŭgusto 2003 Legu pri ... ... UEA ... ILEI ... Juna Amiko ... Regularo de IIK ... Impresoj de infanoj pri IIK 2003 ... Artikolo pri IIK2001 ... Artikolo pri IIK2003 |
![]() |