reiru al startpaĝo > fotoj de IIK 2006 > Dimanĉe

Interkonatiĝo: Post longa dormo kaj malfrua matenmanĝo, okazis unua kunveno dimanĉe matene. Ĉiu skribis kolore sian personan nomon sur nomŝildon. Ĉiu laŭvice prezentis sin, iuj laŭte, aliaj neaŭdeble. Ni ekzercis iom la kutiman REF-kanton 'Kiu vi estas?' (Da:1-6)
           

Desegnado de To-ĉemizoj: Por ĉiu infano disponeblis blanka to-ĉemizo kaj koloraj krajonoj. Unue ĉiu devis skizi sian ideon sur paperfolion A3, ĉar eblas facile korekti sur papero, sed ne sur ŝtofo. Poste oni ŝovis tiun folion en la to-ĉemizon por facile paŭsi la bildon. Pluraj skribis sian nomon aŭ tiun de futbalisto 'Zidane', aliaj desegnis belan bildon. Tiujn to-ĉemizojn ni portis dum ekskursoj por pli facile rekoni nian grupon. (Db:1-2)
   

Post la tagmanĝo alvenis gaste s-ino Kimie Markarian por instrui sorobanon (japanan abakon). Multaj unuafoje vidis sorobanon, aliaj jam lernis dum lasta IIK 2005 aŭ pli frue. Ĉiu partopreninto ricevis donace sorobanon kaj kajeron por daŭrigi lernadon hejme. (Dc:1-3)
     

Ĉirkaŭ 16a horo, ĉiuj forlasis (videble) bonorde la gastejon por promeni al proksima Centro de Naturaj Sciencoj. Tiu similas zoon, sed vere celas helpi kaj reeduki bestojn, trovitaj vunditaj aŭ donitaj de siaj eksposedantoj. (Dd:1-2)
   

Kapreolidoj, perdintaj siajn gepatrojn, estas nutrataj per lakto el botelo. La dekstra muflono, nun kuracata, baldaŭ denove saltos en montaro. (Dd:3-5)
     

Ĉu mara testudo kun tiu longa vosto, ĉu igvano iom timiga? Sed certe lacetaj nemarŝemaj homedoj! (Dd:6,11-12)
     

Helpanto de la Centro tuj liberigos akvan birdon post kuraciĝo. Antaŭe ĉiuj rajtas adiaŭi ĝin per karesoj. Vere multaj deziras ĝin tuŝi. (Dd:13-14)
   

Tri homedoj: Leina kaj Tena kun prahomo. Lelia helpas komunan testudon pasi tra barilo. (Dd:31-32)
   

En pluraj ĉambroj de la Centro videblas ankaŭ multaj bestoj (bedaŭrindaj!) remburitaj. Sur remburita benko ripozas Anna, Mélie, Joan. La vizito finiĝas! (Dd:41-42)
   

En la parko antaŭ la gastejo troviĝas trampolino (saltotabulo). Revenante el la Centro, nepre ĉiuj volis salti. Vidu filmeton pri saltado: AVI (3,3Mb). En sekvaj tagoj, diversaj grupoj revenis por saltadi denove. Tiam la infanoj organiziĝis kaj mem difinis regulojn por certigi, ke ĉiu povu same longe salti. (De1-3)
     

Ĉiu tag- kaj vespermanĝo komenciĝis por antaŭpastaĵoj, kiun multaj infanoj plej ŝatis. Kiel deserto jen melono kaj biskvitoj. Ĉesidas gvidanto Antonio por malhelpi krokodiladon. Poste tostas gvidantoj por danki la viziton de Kimie. (Df:1-2)
     

Sur elektronika piano, Klara kaj pluraj aliaj aŭskultigas melodiojn. Poste okazas komuna kantado. Iuj lernas novajn kantojn. Aliaj jam konas kantojn el ĵus antaŭa REF, interalie: Saĝulo (DomKonstruo), La aŭto de la ĉefo, Mariŝa kisu min ... (Dg:1-3)
     

iru al antaŭasekva paĝo