reiru al startpaĝo > IIK 2007 informoj > aliĝintojfotoj pri la kongreseto

38a Internacia Infana Kongreseto   4 - 11 aŭgusto 2007   Jacugatake en montaro
          iri rekte al > aliĝilo > kotizoj


Esperanto-domo en Jacugatake (Yatsugatake) akceptos nin: Ĝi situas ĉ. 170 km okcidente de Tokio kaj Jokohamo en gubernio Yamanashi. La domo (vidu foton) estas posedaĵo de Japana Esperanto-Instituto. Ĝi povas akcepti 15 ĝis maks. 30 personojn. En 2 etaĝoj ekzistas 6 dormĉambroj kun 15 litoj kaj 15 futonoj. La futonojn ni faldos dum la tago por povi iri. Krome, la 300-kvadratmetra domo havas salonon por kunvenoj, 2-etaĝan bibliotekon (kun televidilo kaj komputilo), kuirejon, banejon kaj duŝejon. Por vidi pli da detaloj pri la domo, alklaku tien kaj tien

La domo situas en montara regiono, alta pli ol mil metrojn super marnivelo. Ĝin ĉirkaŭas bela pejzaĝo kaj pura aero. La regiono estas turisma kaj fama pro situo de iom unika montoĉeno en ĝi, 2899 metrojn alta. Tiu monto havas ok pintojn, kiuj ŝajnas kiel ĝemelaj montoj apud unu alia. En la japana lingvo la vorto Jacugatake ĝuste signifas ok-montopintoj! (ok = yatsu, pinta = ga-take) De tie oni povas vidi la monton Fuĵi, 3776 metrojn altan, simbolon de Japanujo. Ni provu iom supreniri tiun monton per gvido de loka e-isto.

Ni forveturas de UK sabate posttagmeze al la domo kaj sekvan sabaton revenas al UK, per luata buso. Ni kutime manĝos en la kuirejo, eble foje mendos lunĉpakaĵon aŭ iros al proksimaj manĝejoj. La matenojn ni planas dediĉi al lingvaj aktivecoj, laŭbezone Esperanto-kurso. Pri posttagmezaj aktivecoj ni komune decidos. Eblas uzi ĉambrojn kaj ludejon de urba bazlernejo (fotoj sube), viziti naĝejon aŭ varmbanejon, planetarion, muzeojn, la apudan urbon. La vesperan rakonton laŭtlegatan ni ankoraŭ ne elektis. Tuttaga ekskurso probable okazos merkrede.
   
 
Atentu: Somere, la varmo estas peniga pro alta humideco. La apuda arbaro kaj montara situo mildigos tion. En Jokohamo, la temperaturo en aŭgusto estas ĉirkaŭ 30 °C tage, 25 °C nokte. Pro la forta suno, iuj japanoj portas larĝan ĉapon. Ne estas danĝeraj bestoj, tamen kuloj pikas. La kranakvo estas trinkebla. La manĝaĵoj estas nekutimaj por eŭropanoj: algoj, rizo....
Ni planas unu gvidanton por ĉiu kvino da infanoj, kun ni estos du japanaj gvidantoj kaj kelkaj japanaj helpantoj.

Pri lingvouzo: La gvidantoj ĉi-jare celas strikte "ne-krokodilan IIKon". Por motivi la infanojn dekomence ĉiam paroli nur en E-o, okazos "paroligaj tempoj": la unua jam dum la bus-veturado al la IIK-ejo, kaj poste ĉiu-matene.


Aliĝilo

Ni akceptas 20 infanojn inter 8- kaj 16-jaraj, kiuj parolas Esperanton; tiuj povas veni el E-familioj aŭ lernejaj klasoj. Pli junaj infanoj bezonas prizorganton, pli aĝaj povas fariĝi helpantoj. Infanoj, helpantoj kaj gvidantoj ricevas aŭtomatan kaj senpagan aliĝon al la UK. Por infanoj pli junaj aŭ ne kapablaj facile interkompreniĝi en E-o taŭgas InfanVartejo en UKejo.

Por aliĝi, kontaktu la administranton kaj UEA-komisiiton pri IIK: retpoŝte al bert.schumann@free.fr aŭ paperpoŝte al: s-ro Bert SCHUMANN, 9 rue du Couradin, FR-35510 Cesson-Sévigné, Francujo.


Kotizoj en eŭroj:
Limdatoj baza kotizo helpanto aŭ plia infano el sama familio
31. majo 2007 350 300
poste aŭ surloko 400 350
   
Homoj kun financoj malfacilaĵoj el B-landoj (laŭ UEA-difino) kontaktu la komisiiton.
       
Aliĝu frue!

Post alveno de la 20a aliĝo, ni ne povos akcepti pliajn petojn.

La kotizo kovras kostojn de restado, tri manĝoj tage kaj programo de la vespero de la 4a ĝis la mateno de la 11a de aŭgusto 2007, ekskursoj kaj alven/forira transporto. Ĝi ne inkluzivas asekuron, kiun gepatroj mem prizorgu, liverante pruvilon.

Pri pagmanieroj al UEA, vidu la Jarlibron aŭ ĝian hejmpaĝon uea.org - pagmanieroj .

Malaliĝoj: Kaze de skriba malaliĝo al la administranto antaŭ 30 de majo 2007, la pagita sumo estos redonita minus 50 EUR por ĉiu infano. Aliĝo estas, sub certaj kondiĉoj kaj post interkonsento, transigebla al alia infano.


Vidu aliĝintojn ...
... Kiu jam aliĝis al IIK 2007 ?

Vidu fotojn pri ...
... IIK Prato, Italiujo, 2006
... IIK Pailgio perlas, Litovujo, 2005
... IIK Lerum, Svedujo, 2003
Legu pri ...
... UEA
... ILEI
... Juna Amiko
... Regularo de IIK
... Impresoj de infanoj pri IIK 2003
... Artikolo pri IIK2001
... Artikolo pri IIK2003

Bazlernejo kaj ties sportotereno, kiun ni rajtos uzi.