reiru al startpaĝoIIK 2007 informoj > aliĝintoj > fotoj pri la kongreseto

 38a Internacia Infana Kongreseto     4 - 11 aŭgusto 2007   aliĝintoj


Austeja (Aŭsteja)
16 j.
Litovio
Tio estas la unua esperantokongreso, en kiu mi ĉeestos. Kaj Esperanton serioze mi komencis lerni antaŭ nelonge. Mi metas grandajn klopodojn, ke mi atingu bonan rezulton. Dum mia libera tempo mi ŝatas legi, desegni kaj foti. Ankaŭ jam delonge mi interesiĝas pri Japanio.
Aurore (Aŭror)
14 j.
Belgio
Mi vivas en Kraainem, Belgio. Mi parolas francan hejme, nederlandan en la lernejo kaj ĉe la skoltoj, kaj Esperanton dum ferioj. Mi ŝatas ĉevalojn. Mi havas grandan fraton Florian, fratinon Alice kaj fraton Killian.
Anna (Ana)
13 j.
Francio-Kroatio
Mi ĉeestis IIK en Litovio kaj Italioen la 2 lastaj jaroj. Antaŭe mi lernis pianon kaj violonon. Mi ŝatas dancadon, filmadon kaj muntadon.
Anikó (Ani)
13 j.
Hungario
Mi partoprenos trian fojon IIK-n. Hejme kun panjo kaj miaj fratoj mi parolas hungare, sed paĉjo parolas kun ni Esperante, kaj memkompreneble ankaŭ en Esperanto-aranĝoj ni uzas Esperanton. Mi lernas de 4 jaroj pianludi. En mia libertempo mi ofte legas, naĝas kaj babiladas telefone kun miaj amikinoj.
Gretel (Greta)
13 j.
Francio-Germanio
Panjo parolas france, paĉjo germane, lernejo instruas anglan. Esperanton mi uzas hejme, en REF kaj IIK. Mi lernas pianon de 6 jaroj. Mi ŝatas inviti amikinojn al mia hejmo. Kiam mi televidas, ankaŭ mia katino rigardas.
Lucie (Lusi)
12 j.
Francio
Mi loĝas en la sama urbeto kiel Léa. Mi lernas Esperanton de unu jaro, ĉar mi ŝatas vojaĝi al fremdaj landoj. Mi ludas sakfluton, lernas danci hip-hop kaj kiel sporta hobio praktikas ark-pafadon. Jen paĝo pri mi.
Léa (Lea)
8 j.
Francio
Mi iras al lernejo en malgranda urbo apud Dijon. Mi ŝatas lerni novajn aferojn. Mi konis Esperanton antaŭ tri jaroj kiam mi vojaĝis kun miaj gepatroj en Skotlando. Mi lernas Esperanton de lasta jaro. Mi ŝatas ĥoran kanton, folkloran dancon, transversan fluton. Jen paĝo pri mi.
Tomoya (Tomoja)
13 j.
Japanio-Francio
Mi kvarafoje partoprenos IIK-on. Mi ludas rugbeon kaj bazpilkon en la kluboj. Krome mi ŝatas piedpilkon, naĝadon kaj ŝakon. Mi plezure spektas la vidbendon Mazi en Gondolando kaj ofte aŭskultas muzikon en Esperanto. Paĉjo ofte laŭtlegas librojn en Esperanto. Mi parolas ĉefe japane kun panjo kaj france kun paĉjo, kaj ambaŭ lingvojn kun mia frato. Esperanto estas por mi amikeca lingvo.
Johann (Johan)
11 j.
Francio-Germanio
Esperanton mi uzas hejme, en REF kaj IIK. Panjo parolas france, paĉjo germane. Mi lernas violonon de 4 jaroj kaj tre ŝatas grimpi ĉie. Mi ŝatas televidi kaj ludi sur komputilo kaj DS.
Killian (Kiki)
11 j.
Belgio
Mi vivas en Kraainem, Belgio. Mi parolas francan hejme, nederlandan en la lernejo kaj ĉe la skoltoj, kaj Esperanton dum ferioj. Mia granda frato nomiĝas Florian, miaj fratinoj nomiĝas Aurore kaj Alice.
Stéphane (Stefan)
11 j.
Francio-Kroatio
Mi venis jam al IIK en Litovio kaj Italio. Mi ludas gitaron kaj eble kunportos ĝin. Mi interesiĝas pri glacihokeo kaj komputiloj.
Bálint (Bali)
10 j.
Hungario
Mi partoprenis unufoje en IIK, antaŭ du jaroj apud Vilno. Panjo parolas kun mi hungare kaj paĉjo Esperante. Mi lernas de 2 jaroj batinstrumentojn en la muziklernejo. Mi ŝatas kajaki, bicikli, naĝi kaj ĝenerale multege moviĝi.
Csaba (Ĉabi)
8 j.
Hungario
Tiu ĉi estos mia unua IIK. Panjo parolas al mi hungare, paĉjo parolas al mi kaj ofte legas fabelojn Esperante. Mi ŝatas desegni, bicikli, ludi per aŭtomodeloj, Lego kaj Playmobil. Mi ofte aŭskultas muzikon.
komisiito, gvidantoj, helpantoj
Bert (Berto)
46 j.
Francio-Germanio
Mi estas patro de Gretel kaj Johann. Mi ŝatas foti kaj enretigi miajn fotojn. En laborejo mi programas per Lotus Notes sur komputilo. En loka grupo de bretona muziko kaj danco mi lernas bombarde (bretonan hobojon). Aliaj interesoj estas Yumeiho-terapio kaj bildlingvo Bliss.
Yoshie (Joŝi)
46 j.
Japanio
Mi venos duafoje al IIK. En ĝi mi ĝoje kaj efike helpos. Profesie mi estas lingvo-instruistino por infanoj. Jam antaŭ longe mi lernis Esperanton, sed iom forgesis, tial reekzercas.
Alano (Alano)
59 j.
Japanio-Francio
Mi estas instruisto ĉe universitato. Miaj hobioj estas legado kaj aŭskultado de kantoj kaj kanzonoj en diversaj lingvoj. Mi kunportos kelkajn libretojn kun Esperantokantoj kaj esperas kanti kun vi.
Béatrice (Bea)
53 j.
Francio-Germanio
Mi estas germanino loĝanta en Bretonio de 30 jaroj, feliĉa kvarobla avino. Mi malkovris Esperanton en 2004 kaj de tiam ĉiun tagon uzas ĝin (pli pri miaj korinklinoj tie). Tio estos mia unua internacia eksterfrancia kongresosperto. Profesie mi estas programisto kaj kreas programarojn por komercistoj kaj ambulancistoj.
helpantoj kaj volontuloj, loĝantaj proksime de la Esperanto-domo
s-ino Oota (Otasan)
62 j.
Japanio
Mi estas emerita pensiulo de 3 jaroj, de tiam mi refoje eklernis Esperanton. Mi ŝatas infanojn, tial mi aliĝas kiel helpanto en IIK. Miaj hobioj estas kudrado kaj legomokultivado, kelkajn legomojn mi plantis en mia ĝardeno.
s-ro Sasamori (Sasamorisan), 76 j.
Japanio
Mi naskiĝis en aprilo 1931 en Tokio. Kompreneble mi spertis teruran 2-an mond-militon, kiam mi estis knabo. Ekde 1956 ĝis 1993, mi laboris en mez-lernejo kiel instruisto de "sociala stuado" (Japana historio, politikaj ekonomiaj problemoj en Japanio). Nun, mi estas unu el la pensiuloj.
s-ino Orii (Orisan)
Japanio
.
s-ino Kikuchi (Kikuĉisan)
Japanio
.