reiru al startpaĝoIIK 2008 informoj > aliĝintoj > fotoj pri la ejo > fotoj pri la kongreseto

39a Internacia Infana Kongreseto     19 - 26 julio 2008   aliĝintoj


knabinoj laŭ aĝo (knaboj, plenkreskuloj)
Teodora (Teo)
Butan, 16 j.
Rumanujo
Mi venas el Timisoara, urbo de okcidenta Rumanio. Mi lernis esperanton de mia patrino kaj plibonigis ĝin dum IIK-oj ĉe Montpeliero, Zagrebo, Gotenburgo kaj Prato. Mi scipovas ankaŭ la francan kaj la italan kaj nun mi studas en dulingva liceo, kie multaj studobjektoj estas prezentataj franclingve. Mi ŝatas legi, babili, naĝi kaj danci. Mi estas feliĉa revidi miajn karajn amikojn de la antaŭaj kongresetoj.
Aurore (Aŭror)
Larue, 15 j.
Belgujo
Mi vivas en Kraainem, Belgio. Mi parolas francan hejme, nederlandan en la lernejo kaj ĉe la skoltoj, kaj Esperanton dum ferioj. Mi ŝatas ĉevalojn. Mi havas grandan fraton Florian, fratinon Alice kaj fraton Killian.
Aisling (Aŝling)
Ní Riain, 15 j.
Irlando
Mi jam loĝis en 4 landoj kaj parolas 4 lingvojn sufiĉe bone. Esperanton mi jam ekparolas. Mi havas kontaktojn kun esperantistoj ekde mia infaneco kaj partoprenis REF dufoje, sed tiam 2-3-jara. Mi ege ŝatas bestojn - oni ne malbone traktu ilin - kaj volanludas ĉiusemajne. Mi ankaŭ tre ŝatas legadi.
Anna (Ana)
Lo Jacomo, 14 j.
Nederlando
Mi ĉeestis IIK en Litovio, Italio kaj Japanio en la 3 lastaj jaroj. Antaŭe mi lernis pianon kaj violonon. Mi ŝatas dancadon, filmadon kaj muntadon.
Gretel (Greta)
Schumann, 14 j.
Francujo
Panjo parolas france, paĉjo germane, lernejo instruas anglan. Esperanton mi uzas hejme, en REF kaj IIK. Mi lernas pianon de 6 jaroj. Mi ŝatas inviti amikinojn al mia hejmo. Kiam mi televidas, ankaŭ mia katino rigardas.
Anikó (Ani)
Slezák, 14 j.
Hungarujo
Mi partoprenos kvaran fojon IIK-n. Hejme kun panjo kaj miaj fratoj mi parolas hungare, sed paĉjo parolas kun ni Esperante, kaj memkompreneble ankaŭ en Esperanto-aranĝoj ni uzas Esperanton. Mi lernas de 4 jaroj pianludi. En mia libertempo mi ofte legas, naĝas kaj babiladas telefone kun miaj amikinoj.
Mélie (Meli)
Rivière, 14 j.
Francujo
Miaj ĉefaj interesoj estas kino, naĝado, sociaj ludoj, tabloteniso ktp. Dum IIK mi ŝatus viziti ludparkon.
Michaela (Mimi)
Stegmaier, 13 j.
Germanujo
Lernas Esperanton en lernejo de Esperanto-urbo Herzberg.
Edita
Dvořákova, 13 j.
Ĉeĥujo
Mi ŝatas legi, danci, desegni kaj kudri. Mi ankaŭ ludas pianon kaj scipovas iomete ludi gitaron. Mi partoprenis REF-on sesfoje. IIK-on mi ankoraŭ ne partoprenis, sed mi jam antaŭĝojas.
Michaela (Mici)
Franck, 13 j.
Germanujo
Mi estas denaska esperantistino, vizitas gimnazion en Paderborn, Germanio, lernas la latinan (kaj kompreneble la anglan), patrina lingvo estas la ĉeĥa, partorenis jam sesfoje infanan kongreseton, regule vizitas PSI en Germanio. Jen mia paĝo
Lucie (Lulu)
Louis-Lucas, 13 j.
Francujo
Mi loĝas en la sama urbeto kiel Léa. Mi lernas Esperanton de du jaroj, ĉar mi ŝatas vojaĝi al fremdaj landoj. Mi ludas sakfluton kaj kiel sporta hobio praktikas aikidon. Mi partoprenis en la japana infankongreseto kaj en Fringoj.
Klára (Klara)
Ertl, 13 j.
Luksemburgio
Hejme ni parolas france kaj iom hungare, Esperanton precipe kun gastoj. Pli frue ni loĝis en Roterdamo kaj Bruselo, nun mi vizitas nederlandlingvan klason de Eŭropa Lernejo en Luksemburgio. Pri mia familio legu en FE47.pdf en paĝoj 12-13.
Dorotea
Martinec, 13 j.
Kroatujo
Mi lernas Esperanton en lernejo en Zagrebo.
Tena
Kuzmanović, 13 j
Kroatujo
Mi lernas Esperanton en la klaso de Judita Rey, kun ŝi mi venos la duan fojon al IIK.
Elise (Elis)
Hutereau, 12 j.
Belgujo
Miaj gepatroj estas esperantistoj de longe. Kiel infaneto, Elise iomete interesiĝis pri Esperanto kaj ricevis kelkajn nociojn pri la lingvo. Nun ŝi havas la okazon partopreni la kongreson kun sia baptpatrino kaj ŝi do decidis eklerni la lingvon serioze.
Nikolina
Gegić, 12 j
Kroatujo
Mi lernas Esperanton en la klaso de Judita Rey.
Carina (Karina)
Gerlach, 12 j.
Svedujo
Mi loĝas en Stokholmo kaj ĵus finis la sesan klason. Mi multe kantas kaj lernas ludi gitaron de mia patro. Mi partoprenos IIK-on jam duan fojon (la unua estis en Florenco, Italio). Mi multe vojaĝas kaj koncertas kun miaj gepatroj ĉe diversaj E-renkontiĝoj. Mi parolas ruse, svede kaj Esperante. Mi ege ĝojus revidi miajn malnovajn amikojn kaj renkonti la novajn dum ĉi IIK.
Ciara (Kiara)
Ní Riain, 12 j.
Irlando
  Ni nun loĝas en Bruselo. Mia kono de Esperanto estas iom pasiva, sed mi bone komprenas. Mi havas kontaktojn kun esperantistoj ekde mia infaneco. Mi tre ŝatas danci, gimnastiki, ĉiel ludi, kanti, lerni, naĝi, legi, kaj vintre lernis skiadon en Svisio.
Miranda
Wilson, 11 j.
Svedujo
Mia patro venas el Meksiko kaj mia patrino naskiĝis en Svedio de nederlandaj gepatroj, sed hejme mi parolas svede. Kiam mi estis 5-6-jara, mi partoprenis Eo-aranĝon por la unua fojo, en la sveda Eo-domo en Vermlando. Miaj interesoj estas naĝado, muzikaŭskultado kaj gitarludado. Estos tre amuze partopreni la IIK-on kaj mi antaŭvidas ekkoni novajn amikojn!
Valerija (Vali)
Naduhal, 11 j
Kroatujo
Mi loĝas apud Zagrebo kaj lernas Esperanton en la klaso de Judita Rey.
Léa (Lele)
Biro-Walker, 9 j.
Francujo
Mi loĝas en malgranda urbo apud Diĵon (Francio). Mi malkovris Esperanton antaŭ kvin jaroj kiam mi vojaĝis kun miaj gepatroj en Skotlando, kaj poste en Litovio, Japanio, Italio, Kazaĥstano kaj Latvio. Mi ŝatas kanti, danci folklorajn dancojn, ludi transversan fluton kaj praktiki grimpadon. Pri mi.
Marta
Martins-Tuválkin, 9 j.
Portugalujo
Mi ĵus finis la trian lernojaron. Mi scipovas la lingvojn rusan, portugalan kaj esperantan. Mia patrino estas rusa kaj mia patro portugala; ni loĝas en Lisbono. Mi eklernis Esperanton kiam mi estis bebo. Mi lernas ludi violonon. Mi venas la 2an fojon al IIK kun mia patro.
Yasna (Jasna, Etu)
Hernández Persianova, 5 j.
Hispanujo
[ŝia patro skribas:] Ŝi estas denaskulino. Mi ĉiam parolis al ŝi esperante, kaj ŝia patrino parolas al ŝi ruse. Hispane en aliaj medioj. Mia nuna kunulino estas germana esperantistino, do la sola hejma lingvo nun estas E-o, kvankam Yasna foje uzas la hispanan. Ekde kiam ŝi estis 3-monata ŝi partoprenas E-aranĝojn, sed ŝia unua (kaj ĝis nun sola) aktiva aranĝo estis la Kongreseto dum la Kongreso de EEU en Maribor.
knaboj laŭ aĝo (knabinoj, plenkreskuloj)
Kirill (Kiril)
Medvedev, 15 j
Rusujo
Mi loĝas en granda urbo en la regiono Meza Volgujo, mi lernas en speciala teknika lernejo pri kosmaj teknikaĵoj. Mi ŝatas pentri. Al IIK mi venos kun mia kuzo Sergej.
Machiel (Maĥil)
Haveman, 14 j
Nederlando
Mi iomete eklernis Esperanton ekde mia 7-a jaro. Mi vere komencis lerni dum la renkontiĝo Somere en 2006. Mi ŝatus plispertiĝi dum IIK!
Árpád (Arpi)
Dunai, 14 j
Serbujo
Kun Esperanto mi konatiĝis hejme. Mi loĝas en hungarlingva Serbujo kaj en Svisujo.
Valentino (Vali)
Naduhal, 13 j
Kroatujo
Mi loĝas apud Zagrebo kaj lernas Esperanton en la klaso de Judita Rey.
Ernesto (Eni)
Rey Hudeček, 13 j
Kroatujo
Mi estas Ernesto. Mi estas 13-jaraĝa kaj frekventas 7-an klason de baza lernejo. Mi lernas germanan kaj Esperanton. Mi ŝatas pafi, korbpilkadi kaj ŝakludi. Mi ŝatus korespondi kun iu samaĝul(in)o.
Johann (Johan)
Schumann, 12 j.
Francujo
Esperanton mi uzas hejme, en REF kaj IIK. Panjo parolas france, paĉjo germane. Mi lernas violonon de 5 jaroj kaj tre ŝatas grimpi ĉie. Mi ŝatas televidi kaj ludi sur komputilo kaj DS.
Stéphane (Stefan)
Lo Jacomo, 12 j.
Nederlando
Mi venis jam al IIK en Litovio, Italio kaj Japanio. Mi ludas gitaron kaj eble kunportos ĝin. Mi interesiĝas pri glacihokeo kaj komputiloj.
Joost (Jost)
Haveman, 12 j.
Nederlando
Mi eklernis Esperanton kaj mi tre ĝojas revidi mian amikon Ruben. Mi iros kun mia frato Machiel..
Joan (Ĵoan)
Gesti Franquesa, 12 j.
Katalunujo
Mi loĝas en Barcelono. Mi ĉeestis IIK-on en Italio. Hejme ni parolas katalunan lingvon, en lernejo la francan kaj mi lernas Esperanton. Mi ludas gitaron.
Jan (Janoŝ)
Schneider, 11 j.
Germanujo
Lernas Esperanton en lernejo de Esperanto-urbo Herzberg.
Bálint (Bali)
Slezák, 11 j.
Hungarujo
Mi partoprenis dufoje en IIK, antaŭ tri jaroj apud Vilno, lastjare en Japanio. Panjo parolas kun mi hungare kaj paĉjo Esperante. Mi lernas de 2 jaroj batinstrumentojn en la muziklernejo. Mi ŝatas kajaki, bicikli, naĝi kaj ĝenerale multege moviĝi.
Sergej
Molev, 11 j
Rusujo
Mi loĝas en granda urbo en la regiono Meza Volgujo, mi ŝatas ludi piedpilkon kaj lernas ludi akordionon. Al IIK mi venos kun mia kuzo Kirill
Ruben
Ertl, 10 j.
Luksemburgio
Mi vizitas nederlandlingvan klason de Eŭropa Lernejo en Luksemburgio, sed pli frue loĝis en Roterdamo kaj Bruselo. Hejme ni parolas france kaj iom hungare, Esperanton precipe kun gastoj kaj dum niaj vojaĝoj. Mi ŝatas ludi subĉiele, ekz. bicikli kaj rulŝui. Mi ŝatus havi hejmbestojn, sed ni ne rajtas. Mi tre ŝatas legi Harry Potter kaj jam legis ĉiujn volumojn. Pri mia familio legu en FE47.pdf en paĝoj 12-13.
Thomas (Tomas)
Demeyere, 9 j.
Belgujo
Mi estas denaska Esperantisto kaj multe vizitas Eo-aranĝojn kaj aliajn Esperantistajn familiojn.
Csaba (Ĉabi)
Slezák, 8 j.
Hungarujo
Tiu ĉi estos mia dua IIK. Panjo parolas al mi hungare, paĉjo parolas al mi kaj ofte legas fabelojn Esperante. Mi ŝatas desegni, bicikli, ludi per aŭtomodeloj, Lego kaj Playmobil. Mi ofte aŭskultas muzikon.
Andreu
Gesti Franquesa, 7 j.
Katalunujo
Mi estas la frato de Joan. Mi loĝas en Barcelono. Mia avo estas esperantisto de longe. Hejme ni parolas la katalanan lingvon, en lernejo france kaj mi lernas Esperanton. Mi lernas ankaŭ pianon.
Martin (Marteno)
Lelarge, 7 j.
Nederlando
Kun panjo mi parolas hungare, kun paĉjo france, en la lernejo nederlandlingve. Ĉar miaj gepatroj ĉiam parolas nur en Esperanto, mi bone komprenas ĝin. Ke mi eĉ parolas ĝin (kun akuzativo!) tion mi malkaŝis nur dum la lasta NR. Mi ŝatus ĉiam kuniri kiam miaj gepatroj iras esperantumi. Krom vojaĝi kaj esti kun aliaj personoj mi tre-tre-tre ŝatas LEGO-ludi, mi ŝatas sorobanon kaj sudoku-on. Mi havas nur grandajn gefratojn, bedaŭrinde ili loĝas ne kun ni.
plenkreskuloj laŭ aĝo (knabinoj, knaboj)
Bernie (Berni)
Heintze, 66 j.
Aŭstralio
Mi naskiĝis en ĉirkaŭa urbo de Melburno, 4 km for de kie mi nun loĝas. Mi fariĝis tubmuntisto/plumbisto. Mi lernis Esperanton en 1988. Mia unua eksterlanda kongreso estis en Ĉeĥio, kie mi renkontis Franciskan. De tiam mi parolas Esperanton ĉiun tagon. En IIK, mi povas prelegi pri Aŭstralio, ĝiaj plantoj kaj bestoj aŭ konstrui kun vi kabanon en arbaro.
Franciska
Toubale, 65 j.
Aŭstralio
Mi naskiĝis en Bretonujo, Francujo. Mi ĉiam interesiĝis pri lingvoj. En la lernejo mi lernis la anglan kaj la germanan. Pro tio, ke mi sufiĉe longe logxis en Nordafriko, mi lernis ankaŭ la araban. Finfine mi lernis Esperanton en 1989 kaj pro tio nun loĝas en Australio. Mi uzas Esperanton en mia hejmo kaj kadre de nia radioprogramo en la radiostacio 3ZZZ. En IIK, mi povas konstrui kun vi societajn ludojn, eventuale instrui.
Catherina Maria (Tini)
Droge, 59 j.
Nederlando
Mi naskiĝis en 1949 en eta vilaĝo en Nordholando. Mi tiam ŝatis lerni kaj ankaǔ mi amas infanojn, do la elekto por la profesio de instruistino ne estis fremda! Mi edziniĝis kun John kaj ni havis kvar infanojn: tri filojn kaj unu filinon. Mi multe interesiĝas pri la naturo. Mi estas membro de la Monda Natura Fonduso (WWF) kaj dum 1990 mi ofte organizis ekskursojn por infanoj en la naturo. En 1994 mi eklernis Esperanton. Mi ne ofte parolas Esperante, do kiam mi kutimas, mi bone komprenas kaj iomete malbone parolas esperante. Mi volonte estos loka helpanto aǔ gvidanto en IIK.
Judita
Rey Hudeček, 58 j.
Kroatujo
Mi akompanos plurajn talentajn infanojn el mia urbo Zagreb, al kiuj mi instruas Esperanton.
Bert (Berto)
Schumann, 47 j.
Francujo
Mi estas patro de Gretel kaj Johann. Mi ŝatas foti kaj enretigi miajn fotojn. En laborejo mi programas per Lotus Notes sur komputilo. En loka grupo de bretona muziko kaj danco mi lernas bretonan hobojon Bombarde. Aliaj interesoj estas Yumeiho-terapio kaj bildlingvo Bliss.
Antonio
Martins-Tuválkin, 39 j.
Portugalujo
Eta biografio: Portugalo naskita en 1969, eklernis esperanton en 1987. Aktiva landskale en la portugalia esperanto-movado, en 1999-2000 ankaŭ en tiu de urbo Ĉeboksaro (en Ĉuvaŝio, Rusio). Patro de denaska esperantisto (Marta). Profesie komputisto, eksa medi-ĵurnalisto kaj iama biologistudento.
Christopher  (Kristofer)
Koch, 30 j.
Germanujo
Mi estas juna instruisto en gimnazio kaj estas komisiito de E-instruado en nia lernejo en la urbo Herzberg. Mi komencis lerni E-on en oktobro 2007, lernas kun la infanoj en la 5a klaso kaj provadas perfektiĝi memlernante.
Matthias (Matias)
Humet, 21 j.
Belgujo
Mi estas gvidanto de junaj skoltoj. Nun mi studas kaj volas sukcesi ekzamenojn en julio antaŭ IIK.