reiru al startpaĝoIIK 2008 informoj > aliĝintoj > fotoj pri la ejo > fotoj pri la kongreseto

39a Internacia Infana Kongreseto     19 - 26 julio 2008   fotoj pri la ejo


Sur la aerfoto, la junulargastejo situas malsupre maldekstre. Vidu detalojn en la lastaj 2 fotoj.
Antaŭ ĝia enirejo situas ne plu uzata kanalo, de tie videblas ponto de ekspresvojo Europaweg N15 kaj helico de ventgeneratoro.
     

Jen la larĝa domo de la junulargastejo. Ĝi enhavas grandan salonon kaj 10 dormĉambrojn kun 68 litoj.
     

La herbejo antaŭ la domo taŭgas por ludoj, la benkoj utilas por aktivecoj. Eblas iam kradrosti. Kiu grimpos sur arboj?
     

Interne situas grandega salono, en kiu ni manĝos, ludos kaj okazigos aktivecojn okaze de pluvo.
     

La dekstra pordo estas la enirejo al la kuirejo. Apud la bufedo, ĉiu mem prenos siajn manĝilojn kaj manĝaĵon.
Kiu gvidos kaj partoprenos tablotenisan konkurson? Pluraj sofoj en la angulo invitas al babilado en la bona lingvo.
     

S-ino Adriaans regas en la kuirejo, ŝi preparos niajn manĝaĵojn laŭ nederlanda kutimo.
Sed la IIK-anoj zorgos pri la telerlavejo, en kiu ni ĉiuj foje devos lavi kaj ordigi la telerojn kaj manĝilojn.
     

Jen banĉambro, duŝejo kaj necesejo por la pantalonhava sekso. Ambaŭflanke situas la koridoroj al la dormĉambroj.
     

La etaj ĉambroj kun ŝranko servu por infanetoj akompanataj de gepatroj.
Ĉiuj el la 6-, 8- kaj 12-litaj ĉambroj havas bankuvon, sed neniun ŝrankon.
     

Vojeto malantaŭ la junulgastejo kondukas al herbejo, taŭga por sunbanado kaj pilkludoj. Tondita herbejo formas larĝan vojon
laŭlonge de la lagobordo de la preskaŭ-insulo. Kiu ŝatus ludi kiel skolto en tiu arbaro interne de tiu preskaŭ-insulo?
     

Ĉe la bordo de la lago Brielse Meer eblas naĝi, sed la akvo estas profunda. Iuj certe ŝatus naĝi ĝis unu el la apudaj insuletoj por malkovri ĝin.
La ventgeneratoro sur la dekstra foto situas sur la kluza digo, kiu fermas la riveregon Oosterschelde kontraŭ la Norda maro.
     

Se la suno brilas, ni promenos al tiu strando ĉe la lago Oostvoornse Meer. La akvo de tiu lago havas iom salan guston pro la proksima maro.
     


Flugu super la junulgastejo (IIK-ejo) kaj orientiĝu bone. Por afiŝi mapon, en
maps.google.com
serĉu sekvan lokon: Krimweg, Oostvoorne, Zuid-Holland, Netherlands
   
 




Ĝis baldaŭ!