reiru al startpaĝoIIK 2008 informoj > aliĝintoj > fotoj pri la ejo > fotoj pri la kongreseto

39a Internacia Infana Kongreseto     19 - 26 julio 2008   fotoj pri la kongreseto


Partoprenis: 40 infanoj (23 knabinoj kaj 17 knab[iĉ]oj, 7- ĝis 16-jaraj), 8 gvidantoj kaj helpantoj el 15 landoj (au, be, cz, de, es, fr, hu, hv, ie, lu, nl, pt ,rs, ru, se). Jen la anticipa prezento de la partopenantoj.
IIK okazis en junulargastejo ĉe urbo Oostvoorne, okcidente de Roterdamo, Nederlando.

Jen nur kelkaj fotoj. Skribu al bertox@free.fr por ricevi DVD-diskon kun ĉiuj fotoj de IIK 2008.
  Fotoj pri pasintaj IIK-oj:
2007 - Jacugatake - Japanujo
2006 - Prato - Italujo
2005 - Pailgio perlas - Litovujo
2003 - Lerum - Svedujo


Okazaĵoj laŭtagaj:


Sabate: alveno per buso, instaliĝo laŭ pretaj nomŝildoj, piedpilkado ekstere, foto-prelego pri IIK Prato
     
Dimanĉe: interkonatiĝo, desegnado sur t-ĉemizoj "plantu arbon", flagoludo sur la tuta kvazaŭinsulo, eksteraj cirkloludoj, projekciado de Mejzi-filmetoj      
Lunde: ekskurso nuligita pro pluvo, teamludoj, [mal]nodado de homcirkloj, cirkloludoj, kantado, diversecludo, mankisa dankado, tabulludo Santiago, donacoj el Zagreb, prezento de Kabo-Verdo      
Marde: tuttaga ekskurso: pieda (3,3 km) kaj busa (5 km) irado ĝis urbo Brielle, urbogvidado kun demandaro, pramo trans lago, remboatado, pieda reveno (7 km), projekciado de fotoj pri Aŭstraliaj bestoj      
Merkrede: tuttaga busa ekskurso al fabel- kaj amuz-parko Efteling, survoja ŝanĝo de buso pro mankaj sidlokoj, halto ĉe UK-ejo por kunporti plurajn gepatrojn, libera vizito en grupoj, fina serĉado de perdita knabo, tamen akurata reveno.      
Ĵaŭde: paroligo en grupoj (legado kaj rerakontado de libroj, memor-ludo pri holandaj vidindaĵoj, skeĉo "La kato kulpas, reklama ludo), desegnado per krajonoj kaj akvokoloroj, vizaĝ-ŝminkado, domenludoj, piedpilkado, naĝado, internacia vespero (muzikiloj kaj dancoj)      
Vendrede: kolektado de fajroligno, promeno al plaĝo, libera banado, tablotenisa konkurso, prezento de libro "Paolo" per ĝia aŭtoro, koncerto de Ĵomart, Nataŝa k. Carina, flamrostado de viandaĵoj, bivakfajro, adiaŭa kaj danka oratorado      
Sabate: akurata busforiro, alveno en Roterdamo barita pro urba festo, surscenigo en Solena Fermo kun gitarludado (kaŝita de fotantoj)      

Paolo, la lernanto de Leonardo da Vinĉi, historia romano pri Florenco.

La tradukado de tiu ĉi libro komenciĝis iom antaŭ la itala IIK 2006 en Prato apud Florenco, ĝi finpretiĝis ĝuste por la nederlanda IIK 2008; la nederlandaj aŭtoro kaj tradukisto eĉ venis al IIK por prezenti kaj vendi ĝin.

Vi povas mendi ĝin ĉe bona libroservo. La tradukisto, denaska e-isto, ofertas ĝin por favora prezo: 15 € por unu ekzemplero, 20 € por du ekzempleroj, kiuj prezoj inkluzivas sendokoston. Kontaktu ŝin retletere: benata@zonnet.nl aŭ paperletere: s-ino Benata Hengstmengel-Koopmans, Vendelstraat 10, NL-2316 XP Leiden