reiru al startpaĝo > IIK 2009 informoj > aliĝintoj > fotoj pri la ejo > programo > fotoj pri la kongreseto

40a Internacia Infana-junula Kongreseto   25. julio - 1. aŭgusto 2009   Supraśl
          iri suben al > aliĝilo > kotizoj


Gastigos nin la lerneja junulargastejo "Bukowisko" en la "Eduka Centro de Supraśl". En la urbeto Supraśl vivas ĉ. 5 mil loĝantoj, ĝin ĉirkaŭas arbaro kaj trafluas la rivero Supraśl. La bela historia urbeto situas 16 km nordokcidente de la urbo Bjalistoko kaj atingeblas per buslinioj urbaj 3 kaj 16 kaj eksterurba.
La pluretaĝa gastejo loĝigas dum la lernojaro 150 junulojn. IIK luis la tutan 3-an etaĝon por 57 personoj. En ĉiu dormĉambro, sufiĉe granda, troviĝas 4 litoj, ŝranko, seĝoj ktp. Po 2 dormĉambroj havas komunajn koridoreton kaj banĉambron kun lavkuvo, duŝejo kaj necesejo. En ĉiu etaĝo troviĝas kunvenejo kun televidilo por 30 personoj, en kelo uzeblas tablotenisa ĉambro, ekstere eblas piedpilki. En apuda domo troviĝas granda manĝejo, en kiu oni servas nin per maten+tag+vesper-manĝo, posttagmeze per frukto aŭ dolĉaĵo. Legu pri la menuo en la inter la fotoj.
La Eduka Centro disponas pri konferenca salono por 100 personoj kun fortepiano, granda sporta halo kun gimnastikejo, 30 bicikloj, 10 kajakoj kaj ĉevalejo kun 12 ĉevaloj, kiujn IIK povus pohore lui. Apud la centro situas impona ortodoksa monaĥejo; eblas viziti ties ikonmuzeon kun lum-son-efektoj. Eblus per buso aŭ sur nova bicikla vojo atingi Bjalistokon por tie viziti vidindaĵojn.
Malantaŭ la centro fluas la rivero Supraśl, laŭ kiu nomiĝas la urbeto. 300 metrojn for de la centro situas publika banstrando ĉe lago, kiun formas la rivero Supraśl. Eblus lerni remi en kajakoj per du-padela pagajo kaj poste sekvi gvidatan 4-horan kajak-ekskurson. Ekster la urbeto situas bela arbaro por migri aŭ bicikli. En la arbaro eblus okazigi gvidatan fajron kun kolbasrostado. Per buso eblus viziti la termalan banlokon Augustów aŭ la Nacian Parkon Białowieża kaj vidi i.a. bizonojn kaj grandegajn kverkojn. La regiono somere varmas averaĝe 20°C. Al koncerto invitas loka junulara muzika festivalo Gloria.
Rigardu nepre niajn fotetojn por havi vid-impreson pri la IIK-ejo.
Vidu la filmo[j]n Esperanto XII en la Bjalistoka reta televido itvc.pl.



Ni planas unu gvidanton por ĉiu seso da infanoj, estos 2 polaj helpantoj kun ni. Por helpi la infanojn ĉiam paroli nur en E-o, la matenojn ni planas dediĉi al lingvaj ludaj aktivecoj. laŭeble Esperanto-kurso, aparte por krokodilemaj infanoj. Pri posttagmezaj aktivecoj ni decidos laŭ la vetero inter ekskursoj, sporto aŭ manlaboroj Vespere okazos ludoj (Luphomoj...), laŭtlegado de rakonto, muzika prezento ktp. Ĉiu infano bone notu siajn ideojn en la aliĝilo!

NB: IIK ne estas komerca servo, sed sindediĉo de volontuloj. La gvidantoj estas gepatroj kaj e-istoj, kiuj ŝatas okupiĝi pri infanoj kaj provas krei ĝojan kaj E-lingvan etoson por la infanoj laŭ sia propa kapablo kaj sperto. Ĉia helpo bonvenas.

Aliĝilo

Ni akceptas 50 personojn laŭ diversaj aĝgrupoj, kiuj parolas Esperanton; tiuj kutime venas el E-familioj aŭ lernejaj klasoj.

  7- ĝis 15-jaraj infanoj konsistigas la kutiman aĝon inter la IIK-anoj.
  pli aĝaj infanoj (junuloj) povas fariĝi helpanto. Tiuj flue parolas Esperanton.
  pli junaj infanoj kutime bezonas prizorganton en IIK. Foje al IIK venas tuta familio. Konsideru InfanVartejon en UKejo.

Por aliĝi, klaku ĉi tie por elŝuti la aliĝilon, plenigu kaj sendu ĝin al la administranto de IIK: retpoŝte al: bert.schumann@gmail.com
paperpoŝte al: Bert SCHUMANN, 9 rue du Couradin, FR-35510 Cesson-Sévigné, Francujo.

Por provi ankoraŭ aliĝi surloke, klaku ĉi tie por elŝuti la aliĝilon, printu, plenigu ĝin kaj alportu al UK.
Por scii lastajn gravajn informojn, klaku ĉi tie por elŝuti IIK-komunikon, printu kaj kunportu ĝin.


Kotizoj:

Limdatoj A-landoj en eŭroj B-lando en eŭroj
2009-marto-31 230 170
2009-junio-07 240 180
poste aŭ surloke 250 190
antaŭpago 100 50
   
Rabato por helpantoj kaj infanoj post la unua el familio: 15%.

A- kaj B-landoj laŭ UEA-difino.
Poloj pagas specialan kotizon en zlotoj.

Pri subvencio kontaktu la administranton.
   
Aliĝu frue!

Post la 57a aliĝo,
ni eble ne povos akcepti
pliajn petojn.

La kotizo kovras kostojn de restado, tri manĝoj tage, kaj programo de la 25a de julio posttagmeze ĝis la 1a de aŭgusto antaŭtagmeze, ekskursoj kaj alven/forira transporto de/al UK-ejo. Ĝi ne inkluzivas asekuron, kiun gepatroj mem prizorgu, liverante pruvilon. Infanoj, helpantoj kaj gvidantoj ricevas aŭtomatan kaj senpagan aliĝon al la UK.

Aliĝo ekestas definitiva kaj estos konfirmita post ricevo de la aliĝilo ĉe la administranto kaj post minimuma antaŭpago (vidu la tabelon) al la Centra Oficejo de UEA, konto "iiko-r", kies alvendato determinas la plenan sumon pagendan. La cetero pagendas plejlaste al la kasisto de UEA komence de la Universala Kongreso. Se eblas, pagu tuj la kompletan kotizon, ĉar ĝirado de kotizoj ne rapidas. Pri pagmanieroj al UEA, vidu la Jarlibron aŭ ĝian hejmpaĝon pri pagmanieroj.

Malaliĝoj: Kaze de skriba malaliĝo al la administranto ĝis la 30 de junio 2008, la pagita sumo estos redonita minus 20 % de la plena aliĝkotizo. Aliĝo estas, sub certaj kondiĉoj kaj post interkonsento, transigebla al alia infano.


Vidu fotojn pri ...
... la ejo de IIK Supraśl, Polujo, 2009
... la aliĝintoj al IIK Supraśl, Polujo, 2009
... IIK Oostvoorne, Nederlando, 2008
... IIK Jacugatake, Japanujo, 2007
... IIK Prato, Italiujo, 2006
... IIK Pailgio perlas, Litovujo, 2005
... IIK Lerum, Svedujo, 2003
Legu pri ...
... UEA kaj Rondo Familia de UEA.
... ILEI kaj revuo Juna Amiko
... Dissendolistoj REF-anoj kaj Denask.
... Regularo de IIK
... Impresoj de infanoj pri IIK 2003
... Artikolo pri IIK2001
... Artikolo pri IIK2003