40a Internacia Infana-junula Kongreseto 25. julio - 1. aŭgusto 2009 aliĝintoj
knaboj laŭ aĝo (knabinoj, plenkreskuloj) | ||
Johann (Johan) Schumann, 13 j. Francujo | Esperanton mi uzas hejme, en REF kaj IIK. Panjo parolas france, paĉjo germane. Mi lernas violonon ekde mia 9a vivojaro kaj tre ŝatas grimpi ĉie. Mi ŝatas televidi kaj ludi sur komputilo kaj DS. | |
Stéphane (Stefan) Lo Jacomo, 13 j. Nederlando | Mi venis jam al IIK en Litovio, Italio, Japanio kaj Nederlando. Mi ludas gitaron kaj eble kunportos ĝin. Mi interesiĝas pri glacihokeo kaj komputiloj. | |
Joan (Ĵoan) Gesti Franquesa, 13 j. Katalunujo | Mi loĝas en Barcelono. Mi ĉeestis IIK-on en Italio kaj Nederlando. Hejme ni parolas katalunan lingvon, en lernejo la francan kaj mi lernas Esperanton. Mi ludas gitaron. | |
Jan (Janoŝ) Schneider, 12 j. Germanujo | Lernas Esperanton en lernejo de Esperanto-urbo Herzberg. Venas al IIK duan fojon. | |
Bálint (Bali) Slezák, 12 j. Hungarujo | Mi partoprenis trifoje en IIK, antaŭ tri jaroj apud Vilno, poste en Japanio, lastjare en Nederlando. Panjo parolas kun mi hungare kaj paĉjo Esperante. Mi lernas de 3 jaroj batinstrumentojn en la muziklernejo. Mi ŝatas kajaki, bicikli, naĝi kaj ĝenerale multege moviĝi. | |
Ŝun-iĉi (Ŝun) Irisa, 12 j. Japanujo | La avo skribas: De kiam mia nepo eklernis 3 literojn, mi laŭte legis por li bildlibrojn. Mi ĉiam parolas al li Esperante kaj multfoje instigis lin respondi Esperante. | |
Tadeusz (Tadek) Caban, 11 j. Polujo | Mi ĉeestas en IIK nur dum kelkaj tagoj por konatiĝi kun novaj amikoj. | |
Dariusz (Darek) Popiela, 10 j. Polujo | Mi lernas Esperanton en lernejo en Rdziostów apud Nowy Sącz. | |
Miĥail (Miĉjo) Savelov, 9 j. Rusujo | Miĉjo lernas en la lernejo kun profunda studado de la angla lingvo. Li devenas de la familio de fama rusia esperantisto, aŭtoro de E-R kaj R-E vortaroj, Eŭgeno Bokarev. Esperanton li lernas kun granda plezuro laŭ la iniciato de sia avino Antonina Bokareva en la kurso de Svetlana Smetanina. | |
Csaba (Ĉabi) Slezák, 9 j. Hungarujo | Tiu ĉi estos mia dua IIK. Panjo parolas al mi hungare, paĉjo parolas al mi kaj ofte legas fabelojn Esperante. Mi ŝatas desegni, bicikli, ludi per aŭtomodeloj, Lego kaj Playmobil. Mi ofte aŭskultas muzikon. | |
Andreu Gesti Franquesa, 8 j. Katalunujo | Mi estas la frato de Joan. Mi loĝas en Barcelono. Mia avo estas esperantisto de longe. Hejme ni parolas la katalanan lingvon, en lernejo france kaj mi lernas Esperanton. Mi lernas ankaŭ pianon. | |
Jakub (Kuba) Lewak, 8 j. Polujo | Mi ŝatas kanti kaj aŭskultas-legas librojn. Mi lernas la germanan en lernejo kaj Esperanton de 10 monatoj en la E-grupo Verdaj Papilietoj. | |
Ismael Albert Aparicio, 7 j Hispanujo | Mi venas al IIK kun mia fratino Laila. En mia familio ni uzas kvar lingvojn: panjo kaj paĉjo interparolas en la kastilia (alinome: hispana); panjo ĉiam parolas al mi nur en la kataluna; paĉjo alparolas min hejme en la (internacia) araba kaj eksterhejme en Esperanto; en mia ĉirkauaĵo la lernejoj estas nur hispan- (t.e. kastili-) lingvaj, tamen oni instruas iomete ankau la anglan. Mia ĉefa lingvo estas la kastilia, kaj mia dua pli bone regata lingvo estas la kataluna. | |
knabinoj laŭ aĝo (knaboj, plenkreskuloj) | ||
Teodora (Teo) Butan, 17 j. Rumanujo | Mi venas el Timisoara, urbo de okcidenta Rumanio. Mi lernis Esperanton de mia patrino kaj plibonigis ĝin dum IIK-oj ĉe Montpeliero, Berlino, Zagrebo, Gotenburgo, Prato kaj Roterdamo. Mi scipovas ankaŭ la francan kaj la italan kaj nun mi studas en dulingva liceo, kie multaj studobjektoj estas prezentataj franclingve. Mi ŝatas legi, babili, naĝi kaj danci. Mi estas feliĉa revidi miajn karajn amikojn de la antaŭaj kongresetoj. | |
Aisling (Aŝling) Ní Riain, 16 j. Irlando | Mi jam loĝis en 4 landoj kaj parolas 4 lingvojn sufiĉe bone. Esperanton mi jam iom bone parolas. Mi havas kontaktojn kun esperantistoj ekde mia infaneco kaj partoprenis REF dufoje, sed tiam 2-3-jara. Mi ege ŝatas bestojn - oni ne malbone traktu ilin - kaj volanludas ĉiusemajne. Mi ankaŭ tre ŝatas legadi. | |
Żaneta (Ĵanja) Nowak, 16 j. Polujo | Mi ŝatas aŭskulti muzikon, fari fotojn, bicikli ĉiuterene, desegni. Mi tre ŝatas bestojn, precipe mian raton, hejme mi havas ankaŭ katojn kaj hundon. Post la somera ferio mi komencos lerni en liceo kaj tiam eklernos la francan lingvon. Dum IIK mi esperas plibonigi mian Esperanton kaj ekkoni novajn amikojn. | |
Anna (Ana) Lo Jacomo, 15 j. Nederlando | Mi ĉeestis IIK en Litovio, Italio, Japanio, Nederlando en la 4 lastaj jaroj. Antaŭe mi lernis pianon kaj violonon. Mi ŝatas dancadon, filmadon kaj muntadon. | |
Gretel (Greta) Schumann, 15 j. Francujo | Panjo parolas france, paĉjo germane, lernejo instruas anglan. Esperanton mi uzas hejme, en REF kaj IIK. Mi lernas pianon ekde mia 7a vivojaro. Mi ŝatas inviti amikinojn al mia hejmo. Kiam mi televidas, ankaŭ mia katino rigardas. | |
Anikó (Ani) Slezák, 15 j. Hungarujo | Mi partoprenas jam la 5-an fojon IIK. Mia patro parolas kun mi denaske esperante, mia patrino hungare. Nun mi lernas ankaŭ la anglan. En mia libertempo mi babilas kun miaj amikinoj, interretumas, rigardas televidon, aŭ mi legas. Miaj du fratoj, Bálint kaj Csabi ankau venos al IIK. | |
Camille (Kamila) Koziej Lévesque, 15 j. Kanado | Mi loĝas en la kanada urbo Québec. Mi parolas Esperanton ankoraŭ malmulte. | |
Michaela (Mimi) Stegmaier, 14 j. Germanujo | Lernas Esperanton en lernejo de Esperanto-urbo Herzberg. Venas duan fojon al IIK. | |
Ludivine (Ludi) Pellico-Rousseau, 14 j. Francujo | Ludivine komencas Esperanton kaj bezonas praktiki. | |
Julia (Julja) Hahn, 14 j. Germanujo | Mi aliĝias al IIK surloke. Mi flue parolas la polan, germanan kaj francan. | |
Lucie (Lulu) Louis-Lucas, 14 j. Francujo | Mi loĝas en la sama urbeto kiel Léa. Mi lernas Esperanton de du jaroj, ĉar mi ŝatas vojaĝi al fremdaj landoj. Mi ludas sakfluton. Mi partoprenis en la japana kaj nederlanda infankongresetoj kaj en Fringoj. | |
Élise (Eliz) Hutereau, 13 j. Belgujo | Miaj gepatroj estas esperantistoj de longe. Kiel infaneto, mi iomete interesiĝis pri Esperanto kaj ricevis kelkajn nociojn pri la lingvo. Nun mi ree havas la okazon partopreni la kongreson kun mia baptopatrino. Post la unua kongreseto mi povis paroli kun ŝi en Esperanto. | |
Asel (Aseel) Kurmangazieva, 13 j. Kazaĥujo | Mi komencis lerni Esperanton ĉi-jare. Mi venos kun mia instruistino kaj aliaj studentoj. Mi ĝojas pri la kunveno kun infanoj el multaj landoj. | |
Carina** (Karina) Gerlach, 13 j. Svedujo | Mi partoprenos IIK-on jam trian fojon, ** sed alvenos nur vendrede matene**, ĉar koncertos trifoje en UK. Mi loĝas en Stokholmo kaj finos la sepan klason. Mi multe kantas, ludas gitaron kaj mi scipovas gitarakompi multajn miajn e-kantojn. Mi multe vojaĝas kaj koncertas kun miaj gepatroj ĉe diversaj E-renkontiĝoj. Mi parolas ruse, svede kaj Esperante. Mi ege ĝojus revidi miajn malnovajn amikojn kaj renkonti la novajn dum ĉi IIK. | |
Ciara (Kiiara) Ní Riain, 13 j. Irlando | Ni nun loĝas en Bruselo. Mia kono de Esperanto ne plu estas pasiva, mi bone komprenas. Mi havas kontaktojn kun esperantistoj ekde mia infaneco. Mi tre ŝatas danci, gimnastiki, ĉiel ludi, kanti, lerni, naĝi, legi, kaj vintre lernis skiadon en Svisio. | |
Constance (Taŝila) Koziej Lévesque, 13 j. Kanado | Mi venas kun mia fratino Camille. Mi ankoraŭ lernas Esperanton. | |
Ekaterina (Katja) Lopatina, 12 j. Rusujo | Mi venas kun mia kuzo Miĥail. Mi loĝas en Moskvo kaj estas komencanto. | |
Alicja (Ala) Kraszewska, 11 j. Polujo | De 10 monatoj mi lernas danci, sxi ŝatas skribi rakontojn kaj legi librojn. En lernejo mi lernas la germanan. En la E-grupo Verdaj Papilietoj de 2 jaroj mi lernas Esperanton. | |
Madlen (Mati) Pohsuwan, 11 j. Germanujo | Lernas Esperanton en lernejo de Esperanto-urbo Herzberg. Venas unuafoje al IIK. | |
Kasia (Kasja) Lewak, 11 j. Polujo | Mi satas skribi librojn, legi librojn, danci kaj kanti. En lernejo mi lernas la germanan. Esperanton mi lernas de 2 jaroj en la E-grupo Verdaj Papilietoj. | |
Léa (Lele) Biro-Walker, 10 j. Francujo | Mi loĝas en malgranda urbo apud Diĵon (Francio). Mi malkovris Esperanton antaŭ ses jaroj kiam mi vojaĝis kun miaj gepatroj en Skotlando, kaj poste en Litovio, Japanio, Italio, Kazaĥstano, Nederlando kaj Latvio. Mi ŝatas kanti, danci folklorajn dancojn kaj ludi transversan fluton. | |
Fuko (Fuuko) Satoo, 9 j. Japanujo | Lastatempe mi eklernis Esperanton kaj unuafoje venas al IIK. Mi petas, gvidu min afable. | |
Laila (Lajla) Albert Aparicio, 8 j Hispanujo | Mi venas al IIK kun mia frato Ismael. Hejme ni estas tri gefratoj kaj loĝas kun panjo kaj paĉjo en urbeto proksima de la ĉefurbo de Hispanio. Mia pli juna fratino (nask. 2006) havas korpan kaj mensan handikapojn, tial miaj gepatroj ne havas por mi tiom da tempo, kiom mi ŝatus. Mi ŝatas naĝi, desegni, manlaborojn kaj komputilludojn. | |
Yasna (Jasna) Hernández Persianova, 6 j. Hispanujo | [ŝia patro skribas:] Ŝi estas denaskulino. Mi ĉiam parolis al ŝi esperante, kaj ŝia patrino parolas al ŝi ruse. Hispane en aliaj medioj. Mia nuna kunulino estas germana esperantistino, do la sola hejma lingvo nun estas E-o, kvankam Yasna foje uzas la hispanan. Ekde kiam ŝi estis 3-monata ŝi partoprenas E-aranĝojn, sed ŝia unua aktiva aranĝo estis la Kongreseto dum la Kongreso de EEU en Maribor, poste IIK en Oostvoorne. | |
plenkreskuloj laŭ aĝo (knabinoj, knaboj) | ||
Nomra (Nomra-san) Tadacuna, 76 j. Japanujo | Mi akompanas al IIK mian nepon Ŝun-iĉi, sed ne ĉeestas dum la tago. Iun tagon mi instruas faldi paperon laŭ japana Origami. | |
Franciska Toubale, 66 j. Aŭstralio | Mi naskiĝis en Bretonujo, Francujo. Mi ĉiam interesiĝis pri lingvoj. En la lernejo mi lernis la anglan kaj la germanan. Pro tio, ke mi sufiĉe longe logxis en Nordafriko, mi lernis ankaŭ la araban. Finfine mi lernis Esperanton en 1989 kaj pro tio nun loĝas en Australio. Mi uzas Esperanton en mia hejmo kaj kadre de nia radioprogramo en la radiostacio 3ZZZ. En IIK, mi povas konstrui kun vi societajn ludojn, eventuale instrui. | |
Iza Walentynowicz, Polujo | Mi loĝas en Bjalistoko kaj mi laboras kiel vojaĝgvidantino en la tuta regiono Podlahio. Mi parolas sufiĉe bone france kaj iomete Esperante. Mi ŝatas bicikli, naĝi kaj vagabondi. Mi helpos organizi diversajn ekskursojn por infanoj dum la Infana Kongreseto en Supraśl. | |
Alina Mozer, Polujo | Mi naskiĝis kaj loĝas en Varsovio. Mi estas instruistino kaj mi interesiĝas pri la pupteatro. En mia laborejo mi instruas al infanoj konstrui kaj kudri pupojn kaj poste ludi pupteatron surbaze de infana poezio. Mi gvidas ankaŭ esperantan kurseton por 7-9-aĝaj infanoj. | |
Bert (Berto) Schumann, 48 j. Francujo | Mi estas patro de Gretel kaj Johann. Mi ŝatas foti kaj enretigi miajn fotojn. En laborejo mi programas per Lotus Notes sur komputilo. En loka grupo de bretona muziko kaj danco mi lernas bretonan hobojon Bombarde. Aliaj interesoj estas Yumeiho-terapio kaj bildlingvo Bliss. | |
Lidia (Lidka) Nowak, 41 j. Polujo | Mi instruas i.a. Esperanton en la 1-a ĝis 3-a klasoj de baza lernejo de Góra, kiu estas partnera urbo de Herzberg. Mi laboras en elementa lernejo kiel instruistino de 1a ĝis 3a klasoj. En 2005 mi komencis lerni Esperanton kadre de programo "Eo kiel lingvoponto inter la ĝemelurboj Herzberg kaj Góra"; nun mi instruas Esperanton kaj helpas realigi tiun programon. Mi ŝatas legi, bicikli, kajaki, grimpi sur montoj, labori en mia ĝardeno. | |
Elena Nadikova, 40 j. Ĉuvaŝa Rusujo | Mi estas diplomita pedagogo, instruistino pri la rusa lingvo kaj literaturo. Mi laboras kun infanoj en la ŝtata mezgrada lernejo kiel instruisto kaj vicdirektorino. Miaj lernantoj aĝas 10-17 jarojn. Ekde 2003 gvidas la lernejan E-klubon "Betuleto". | |
Tomasz (Tomek) Lewak, 36 j. Polujo | Mi parolas iom angle kaj iom ruse. Mi lernas Esperanton de 10 monatoj, sed parolas ne flue. Profesie mi okupiĝas pri fotografado. En IIK mi fotos ĉion gravan. | |
Anna (Anja) Lewak, 35 j. Polujo | Mi loĝas en Gubin apud la germana limo kaj venas kun mia tuta familio. Mi parolas iom ruse. Mi lernas Esperanton de 10 monatoj, sed mi parolas ne flue. | |
Matthias (Matias) Humet, 22 j. Belgujo | Mi estas gvidanto de junaj skoltoj. Nun mi studas kaj volas sukcesi ekzamenojn en julio antaŭ IIK. |