reiru al startpaĝo > IIK 2009 informoj > aliĝintoj > fotoj pri la ejo > programo > fotoj pri la kongreseto
40a Internacia Infana-junula Kongreseto
25. julio - 1. aŭgusto 2009
fotoj pri la ejo
La blua kadro maldekstre markas Bjalistokon kaj Supraśl-on. La dekstra mapo indikas la IIK-ejon en Supraśl.
Pli grandan mapon vidu tie kaj jene.
La itineron de UK-ejo al IIK-ejo montras Google.com,
la urbon Supraśl pli klare montras Zumi.pl.
Jen la junulargastejo el la korta kaj strata flankoj kaj ĝia enirejo. Ĝia adreso estas: Centrum Edukacji w Supraślu, ul. Piłsudskiego 64, 16-030 Supraśl
La ŝtuparo kondukas al nia etaĝo kaj niaj ĉ. 12 ĉambroj.
Ĉiu ĉambro havas 4 litojn; laŭ bezono eblas aldoni kroman liton. Po 2 ĉambroj havas komunan banĉambron.
Jen la koridoro kaj televida ĉambro de nia etaĝo. Kiu partoprenos tablotenisan konkurson?
Jen kela ĉambro por diskoteko. La dekstraj fotoj montras nian manĝejon ekstere kaj interne.
- Matenmanĝo, ĉiutage 6 ĝis 8 aĵoj inter tiuj: kakao, laktosupo, teo, cereala kafo, bakaĵo (eble pano), butero, jogurto, kazeo, Gouda-fromaĝo, ŝmir-fromaĝo, kolbaso, brogo-kolbaso, fritita kolbaso, legomo, tomato.
- Tagmanĝo: supo (tomata, foli-brasika, aven-floka, gria, kukurba, ĉampinjona, persika, florbrasika aŭ buljono), pano, terpomo, viando (fritita kokaĵo, bova gulaŝo, porka kotleto, fritita fiŝo, hakita viando, farĉita brasiko, panerumita kort-birdaĵo, porkaĵ-bulo, kokaĵo kun leĉo), legomoj (krudaĵoj "mizeria" kun laktokremo, grio "kasza", salato el laktuko, el kruda, ruĝa, juna aŭ ĉina brasiko, saleta kukumo), frukto, trinkaĵo el kuiritaj fruktoj "kompot".
- Vespermanĝo, ĉiutage ĉirkau 7 aĵoj el tiuj: bakaĵo (eble pano), butero, kazeo, kolbaso, makaronioj kun bolonja saŭco, ova pasteĉo, gratenita pano, fritita terpom-krespo, makaronioj kun fragoj, legomo, legom-salato, marmelado, pom-kuko, dolĉa bulko, teo.
- Por legi en la pola lingvo pri ebla menuo dum IIK, legu tiun ĉi dosieron per OpenOffice aŭ Word.
Sur la tereno de la centro estas granda spaco, inter alie kiosko por babili kaj sportejo por piedpilki.
La centro luas kajakojn kaj biciklojn. Dekstre la urba banlago.
Apud la centro situas impona ortodoksa preĝejo, en la urbo videblas la t.n. palaco Buchholtz
La centro disponas pri ĉevaloj kaj rajdohalo. En la naciaj parkoj Knyszyńnka kaj Białowieża videblas grandegaj arboj kaj bizonoj.
Ĝis baldaŭ!