41a Internacia Infana-junula Kongreseto 17a ĝis 24a de julio 2010 aliĝintoj
knaboj laŭ aĝo (knabinoj, plenkreskuloj) | ||
Matías (Matias) González Pérez Meksiko, 14 j. | ![]() | Mi ŝxatas sportojn, aktoradon kaj muzikon. Mi lernis Esperanton danke al mia avino kiu estas esprantisto kaj al mia onklino kiu instruas min nun. La kongreseto en Havano estos mia unua fojo por uzi ĝin. |
Johann (Johan) Schumann Francujo, 14 j. | ![]() | Esperanton mi uzas hejme, en REF kaj IIK. Panjo parolas france, paĉjo germane. Mi lernas violonon ekde mia 9a vivojaro kaj ŝatas grimpi ĉie. Mi ŝatas televidi kaj ludi sur komputilo kaj DS. |
Santiago (Santjago) Andresli Molina García Kubo, 14 j. | ![]() | Mi lernas en la 9a grado/klaso. Mi lernas Esperanton kiel komencanto kun miaj samideanoj de la bela urbo Cienfuegos. Mi partoprenas en diversaj okazaĵoj de Esperanto en Kubo. |
Norberto José Díaz Rodríguez Kubo, 14 j. | ![]() | Mi konatiĝis kun Esperanto ekde mia naskiĉo kaj evoluis en la samtempa uzado de Esperanto kaj la hispana. La uzo de Esperanto okazas ĉefe en la familio, ĉar maloftas kontaktoj kun aliaj esperantistaj infanoj, ĉu Kubaj aux alilandaj. Mi loĝas en Sancti Spíritus. |
Stéphane (Stefan) Lo Jacomo Nederlando, 14 j. | ![]() | Mi venis jam al IIK en Litovio, Italio, Japanio, Nederlando kaj Pollando. Mi ludas gitaron kaj eble kunportos ĝin. Mi interesiĝas pri glacihokeo kaj komputiloj. |
Killian (Kiljan) Larue Belgujo, 14 j. | ![]() | Mi parolas la francan hejme kaj la nederlandan en la lernejo. Tie mi ankaŭ eklernas la anglan. Mi iris al IIK en Litovio kaj Japanio. |
Joan (Ĵoan) Gesti Franquesa Katalunujo, 14 j. | ![]() | Mi loĝas en Barcelono. Mi ĉeestis IIK-on en Italujo, Nederlando kaj Polujo. Hejme ni parolas katalunan lingvon, en lernejo la francan kaj mi lernas Esperanton. Mi ludas gitaron. |
Angel (Anĥel) Miguel de la Mora González Kubo, 13 j. | ![]() | Mi loĝas en la urbo Cienfuegos kaj lernas en la 7a grado (jaro). Mi tre ŝatas ludi kun mia hundo kaj kun mia kato ankaŭ per la komputilo. Mi eklernis Esperanton en la jaro 2009, legas ĝin kaj komprenas kion oni klare prononcas. Mi partoprenas en renkontiĝoj de la grupo de Esperanto de mia urbo. |
Hugo (Ugo) Axel Cesni Martínez Meksiko, 12 j. | ![]() | Mi ŝatas iri al la lernejo por ludi kaj vidi amikojn. Mi ŝatas ludi per la komputilo sed mi ne ŝatas multe la historion. Mi portas nigran zonon en Tekvondo. En julio mi estos unuafoje ekster mia lando. |
Jair (Lalo) Eduardo Cesni Martínez Meksiko, 11 j. | ![]() | Mi ŝatas ludi X-box kaj komputilon. Mi ankaŭ havas nigran zonon en Tekvondo. Mi ne ŝatas mian geografian klason. Mi estas feliĉa ĉar en Kubo estos mia unua Esperanta renkontiĝo. |
Marcos (Markos) Antonio Alzugaray Martínez Kubo, 10 j. | ![]() | Mi estas komencanto el Pedro Betancourt, provinco Matanzas. Mi eklernis E-on kun mia instruisto José Campos en la jaro 2008. Nun mi partoprenis tri-horan lecionon. |
Juan (Hŭanito) Carlos Martínez García Meksiko, 10 j. | ![]() | Mi ŝatas ludi {X-box} kaj komputilon en paĝo nomata {Neopets}, mi ŝatas ludi tabloludojn kaj koni novajn geamikojn. Mi estas emocia ĉar mi iros al la kongreso. Krom Kubo mi volas koni aliajn landojn poste. |
Juan (Ĥŭan) Carlos Triana Alfonso Kubo, 10 j. | ![]() | Mi estas komencanto el Pedro Betancourt, provinco Matanzas. Mi eklernis Esperanton kun mia instruisto José Campos en la jaro 2008. Mi partoprenis dum leciono tri-hora. |
Andreu (Andreŭ) Gesti Franquesa Katalunujo, 9 j. | ![]() | Mi estas la frato de Joan. Mi loĝas en Barcelono. Mia avo estas esperantisto de longe. Hejme ni parolas la katalanan lingvon, en lernejo france kaj mi lernas Esperanton. Mi lernas ankaŭ pianon. |
Gael (Koketo) Arturo Martínez García Meksiko, 9 j. | ![]() | En mia domo ĉiuj nomas min {gallo}, en Esperanto tio signifas koko. Mi ŝatas skribi poemojn, danci kaj ludi per la komputilo, mi iom timas esti en profunda naĝejo. Mi sentas emocion ĉar mi iros al Kubo. |
Carlos (Karlos) Ernesto Díaz Rodríguez Kubo, 4 j. | ![]() | Mi venas kun mia granda frato Norberto. Mi aŭdas Espanton denaske, sed parolas ankaŭ la hispanan. Mi loĝas en Sancti Spíritus, kiu situas en la mezo de Kubo. |
Karlo Wilhelm Luttermann Cárdenas Kubo, 3 j. | ![]() | Mia patrino zorgos pri mi, aliaj infanoj ludu kun mi. Mi uzas Esperanton denaske kaj loĝas en Pedro Betancourt, provinco Matanzas. Mia patro parolas germane kaj aktivas ĉe Le Monde diplomatique en Esperanto kaj Monda Asembleo Socia (MAS). |
knabinoj laŭ aĝo (knaboj, plenkreskuloj) | ||
Gretel (Greta) Schumann Francujo,16 j. | ![]() | Panjo parolas france, paĉjo germane, lernejo instruas anglan. Esperanton mi uzas hejme, en REF kaj IIK. Mi lernas pianon ekde mia 7a vivojaro, komencis lerni basgitaron. Mi ŝatas restadi kun amikinoj. Kiam mi televidas, ankaŭ mia katino rigardas. |
Mélie (Meli) Rivière Francujo, 16 j. | ![]() | Miaj ĉefaj interesoj estas kino, naĝado, sociaj ludoj, tabloteniso ktp. Dum IIK mi ŝatus viziti ludparkon. |
Ludivine (Ludi) Pellico-Rousseau Francujo, 15 j. | ![]() | Mi lernas Esperanton de 4 jaroj kaj daŭre volas praktiki. Mi partoprenis la Roterdaman kongreseton kaj la lastan IIK. |
Mariné (Marine) Fernández Marín Kubo, 15 j. | ![]() | Mi lernas en la arta lernejo de Cienfuegos kaj ankaŭ lernas E-on. Mi kantas kun amikino (marakoj kaj klavoj) en okazaĵoj de la grupo de Esperanto de mia urbo. |
Amanda Socorro Torrez Kubo, 15 j. | ![]() | Mi kantas kun amikino (klavoj, marakoj) en okazaĵoj de la Esperantogrupo de mia urbo Cienfuegos. Mi lernas en la arta lernejo de Cienfuegos kaj ankaŭ lernas E-on kiel komncanto. |
Jorinde (Jojo) Duhme Germanujo, 14 j. | ![]() | Mi estas denaska esperantistino. Mi tre ŝatas lingvojn kaj vojaĝi. Kun la gepatroj mi vizitis multajn Esperanto-renkontiĝojn, sed neniam for de Eŭropo. Mi tre ĝojas renkonti miajn amikinojn kaj ĝui la sunon kaj la maron. |
Marla de la Caridad Triana Cárdenas Kubo, 14 j. | ![]() | Mi uzas Esperanton denaske kaj loĝas en Pedro Betancourt, provinco Matanzas. Akompanas min eble mia amikino Eliany. |
Alice (Liz) Larue Belgujo, 14 j. | ![]() | Mi venis al IIK en Svedujo kaj Litovujo. |
Ana González Pérez Meksiko, 12 j. | ![]() | Mi ŝatas muzikon (ĉxefe la grupon Haggard), ludi pianon, naĝi, danci kaj pentri. Miaj onklino kaj avino estas esperantistoj kaj ili instruas min. |
Chaira (Ĥajra) Goethals Belgujo, 12 j. | ![]() | Estos mia unua IIK sed mi jam partoprenis plurfoje NR kaj PSI en Germanio kaj IJK kaj AS en Pollando. |
Viana (Via) Lázara Libert Williams Kubo, 11 j. | ![]() | Mi estas progresanto el Cienfuegos. Mi lernas en la Arta Lernejo de Cienfuegos kaj ankaŭ lernas E-on. Mi kantas Esperante en la infana grupo de la onklino Rosa kaj en Radio Angulo kaj mi partoprenas kaj kantas en okazaĵoj de la Esperantogrupo de mia urbo. Antaŭ 4 jaroj eklernis la violonĉelon. |
Susana (Zuzana) Valdez Vaca Kubo, 11 j. | ![]() | Mi estas komencanto el Pedro Betancourt, provinco Matanzas. Mi eklernis E-on kun mia instruisto José Campos Pacheco en la jaro 2008. |
Isabella (Izabela) G. K., 10 j. | ![]() | Mi naskiĝis en Germanio kan nun loĝas en alia lando. E-on mi lernas nun kaj espereble en Havano mi jam parolos ĝin kun vi? |
Jennifer (Ĝenifer) Sesma del Pozo Kubo, 10 j. | ![]() | Mi estas progresanto el Havano. Mi partoprenis en aranĝoj kaj lernoĉambro. Mi ludas pianon. |
Daniela (Danjela) Muniz Franko Kubo, 10 j. | ![]() | Mi estas progresanto el Havano. Mi partoprenis en aliaj aranĝoj kaj lernoĉambro. Mi ludas fluton. |
Valeria (Vale) Amor Cruz Martínez Meksiko, 9 j. | ![]() | Mi ŝatas bicikli, manĝi kaj sporti. Mi komencis lerni Esperanton en januaro 2010 kaj mi estas tre feliĉa ĉar mi iros al Kubo. |
Floriana (Flo) Johanna Duhme Germanujo, 9 j. | ![]() | Mi tre ŝatas hundojn kaj ĉevalojn. Mi tre ĝojas ĝui la sunon kaj naĝi en la maro. Mi esperas sukcesi paroli Esperanton kun vi. |
Arantxa (Aranca) Trejo González Meksiko, 7 j. | ![]() | Mi ŝatas esti kun mia hundo {Deysi} kaj ludi per komputilo. Mi portas verdan zonon en Tekvondo kaj sporti ĝin estas mia preferata hobio. Mi estas komencanto, eklernis Esperanton en februaro 2010 per ĉeesta kurso. M multe ŝatas rideti sed iom timas paroli kun nekonataj homoj, IIK helpu min havi pli da memfido. |
plenkreskuloj laŭ aĝo (knabinoj, knaboj) | ||
Albania (Alvanja) Duthil Álvarez Kubo, 62 j. | ![]() | Mi estas membro de Loka Kongresa Komitato pri Infana Kongreseto kaj Movada Foiro. |
Bert (Berto) Schumann Francujo, 49 j. | ![]() | Mi estas patro de Gretel kaj Johann. En laborejo mi programas per Lotus Notes sur komputilo. En loka grupo de bretona muziko kaj danco mi lernas bretonan hobojon Bombard. Aliaj interesoj estas Yumeiho-terapio kaj bildlingvo Bliss. |
María Julia Cárdenas Cápiro Kubo, 39 j. | ![]() | Mi zorgos precipe pri mia 2-3-jara filo Karlo. Profesie mi instruas la anglan lingvon al lernantoj 12- ĝis 16-jaraj. |
Concepción (Koni) García Corona Meksiko, 35 j. | ![]() | Mi estas patrino de Juan kaj Gael. Mi estas psikologo kaj ŝatas ĝui la tempon kun infanoj ĉar mi pensas ke oni ĉiam povas lerni ion de ili. Mi estas tre feliĉa ĉar mi vojaĝos al Kubo kun grupo da meksikaj infanoj. Mi esperas koni multajn personojn, dum la kongreso nomu min “Koni”. |
José (Ĥoze') de J. Campas Pacheco Kubo, 35 j. | ![]() | Mi estas instruisto de la portugala lingvo el la urbo Pedro Betancourt, provinco Matanzas). Hobie mi verkas kaj tradukas, kelfoje laboras kun infana esperantistoj. |
Llovana (Ĝova) Martínez Mateos Meksiko, 34 j. | ![]() | Mi estas patrino de Hugo kaj Jair, mi kune kun Koni zorgos la grupon de meksikaj infanoj. Mi estas instruistino pri handikapaj infanoj, mi ŝatas danci, kuiri kaj ludi kun miaj gefiloj. Mi dum la kongreso esperas lerni pli Esperanton ĉar mi komencis lerni tiun ĉi jaron. |
Adélaïde (Adenjo) Charrière Svisujo, 29 j. | ![]() | Mi havas multajn spertojn kun infanoj. Mi laboris tri somerojn en infanaj feriejoj en Francio (4-11 kaj 12-14 jaroj). Mi instruis dum tri jaroj en mezlernejo (12-14 jaroj). |
Yamilé (Jamile) Valle Sosa Kubo, 26 j. | ![]() | Mi estas instruistino de informadiko el Havano kaj ŝatas muzikon. Mi ĉiam laboras kun infanoj kaj instruas E-on al la infanoj. La japana e-istino Kimie instruis al mi |
Matthias (Matias) Humet Belgujo, 23 j. | ![]() | Mi estas gvidanto de junaj skoltoj. Nun mi studas kaj volas sukcesi ekzamenojn en julio antaŭ IIK. |