reiru al startpaĝoIIK 2010 informoj > aliĝintoj > fotoj pri la ejo > fotoj pri la kongreseto

41a Internacia Infana-junula Kongreseto   17a ĝis 24a de julio 2010   fotoj pri la ejo  



La IIK-ejo estas infantaŭga hotelo Acuario. La hotelan terenon triflanke limigas kanaletoj por jaĥtoj. La maro proksimas nur kelkcent metrojn. Klaku sur la maldekstran bildon por afiŝi satelitan mapon ĉirkaŭ la IIK-ejo; la ruĝa kaj verda sagoj markas ĝiajn straton kaj naĝejon. Ĉirkaŭ 5 km pli okcidente troviĝas la UK-ejo, Klaku sur la dekstran bildon por vidi mapon ĉirkaŭ la UK-ejo en orienta Havano.
     

La ĉambroj, manĝejo kaj salono por IIK-programoj situas en diversaj domoj laŭlonge de la hotela zono.
     

Kiom ofte vi ŝatus bani, naĝi, ludi en tiu baseno? Dum julio la aero varmas 25 ĝis 32 °C kun agrabla pasato (subtropika venteto el nord-oriento).
     

Kion vi ŝatus viziti en Havano? Jen la defendan kastelon Real Fuerza, la urbocentro, la nacian akvarion ....?
     

  Ĝis baldaŭ!