INFORMOJ ALIĜILO KONGRESEJO PROGRAMO
& FOTOJ
TEAMO ALIĜINTOJ KONTAKTO LIGOJ &
BILDOJ

42a Internacia Infana-junula Kongreseto   temo «Vikingoj»  
23a ĝis 30a de julio 2011   urbo Hundested, Danujo  

knabinoj laŭ aĝo (iri al knab[iĉ]ojplenkreskuloj)
Greta, 17 j.
Gretel Schumann
Francujo
Panjo parolas france, paĉjo germane, lernejo instruas anglan. Esperanton mi uzas hejme, en REF kaj IIK. Mi lernas pianon ekde mia 7a vivojaro, komencis lerni basgitaron. Mi ŝatas restadi kun amikinoj. Kiam mi televidas, ankaŭ mia katino rigardas.
Aniko 17 j.
Anikó Slezák
Hungarujo
Mi partoprenas jam la 6-an fojon en IIK. Mia patro parolas kun mi denaske esperante, mia patrino hungare. Mi lernas ankaŭ la anglan kaj germanan. En mia libertempo mi babilas kun miaj amikinoj, interretumas, rigardas televidon aŭ legas. Miaj du fratoj, Bálint kaj Csabi ankaŭ venos al IIK.
Mimi 16 j.
Michaela Stegmaier
Germanujo
Mi venas el Herzberg - la Esperanto-urbo. Mi lernas en la 10a klaso kaj lernas Esperanton de 4 jaroj. Mi tre ŝatas muzikon kaj sporton. Mi ankaŭ ŝatas bestojn kaj havas 3 kobajojn. Venas trian fojon al IIK.
Ludi, 16 j.
Ludivine Pellico-Rousseau
Francujo
Mi praktikas Esperanton ekde 5 jaroj, sed mi ankoraù bezonas paroli. Mi lernas la germanan, la anglan, la latinan kaj bone komprenas la hispanan. Multe plaĉas al mi lerni lingvojn.
Tata 16 j.
Thalea Bellin
Germanujo
Mi loĝas en Hörden. Mi lernas Esperanton de duonjaro en la gimnazio en Herzberg. Mi ŝatas legi kaj teatron. Mi ŝatas dombestojn, mi havas hamstron. Mia ŝatata muzikgrupo estas Die Ärzte. Venas unuafoje al IIK.
Ĵena, 15 j.
Genoveva Brunel
Francujo
Mi ŝatas esti kun aliaj infanoj, mi ŝatas ludi kun pilkoj, mi ŝatas belajn veturilojn kaj neĝon. Mi lernas Esperanton ekde septembro 2010 kun Mazi en Godolando kaj la libro Ludi kun ni.
Livja, 14 j.
Lívia Oliveira Biscotto
Brazilo
Mi estas denaska esperantistino. Mi parolas Esperanton, la portugalan, la anglan kaj la hispanan, Mi ŝatas studi, legi kaj aŭskulti muzikojn.
Ĥajra, 13 j.
Chaira Goethals
Belgujo
Pasintjare mi partoprenis IIKn en Kubo kaj tiu tre plaĉis al mi. Mi ankaŭ jam plurfoje partoprenis aliajn renkontiĝojn en Belgio, Kubo, Germanio, Pollando kaj Francio.
Izabela, 11 j.
Isabella G.
Germanujo
Mi naskiĝis en Germanio, sed loĝas en alia lando. Somere mi vizitos mian avinon en Germanujo. E-on mi lernas nun, ekzercis en Kubo kaj espereble en Hundested mi parolos ĝin kun vi?
Lila, 11 j.
Lila Loisse
Belgujo
Mi estas la fratino de Samy. Mi loĝas apud bela arbaro. Mi ŝatas la desegnadon, la sketadon, la dancadon, la basbalon, la kuiradon...
Esterka, 9 j.
Estera Kukielka
Polujo
Hejme mi parolas pole kaj angle, tiuj estas miaj denaskaj lingvoj. Ofte mi partoprenas al diversaj Esperantaj aranĝoj, ekde mia 6-a vivjaro, tre volonte lernas Esperanton. Mi tre ŝatas bestojn kaj havas hejme tri katojn, du ĉinĉilojn kaj grandan hundon.
Ameli, 8 j.
Amelie Cortes Lemos
Germanujo
Esperanton mi lernis de mia paĉjo, hispanan de mia panjo kaj germanan de la lernejo. Mi estas tre sportema, amikema kaj ludema.
Montse, 7 j.
Montserrat Brugués Puerta
Hispanujo
Mi ŝatas danci, kanti, naĝi. Mi amikiĝas tre facile. Mia patrino komencas paroli kun mi hejme en Esperanto.
Flora, 4 j.
Flora Bannier-Jacobsen
Francujo
Mi loĝas en Parizo kun miaj gepatroj kaj mia frato. Hejme ni parolas Esperanton; en la lernejo la francan; kaj en la merkreda lernejo la danan, Mi ŝatas pupojn, rozan koloron, svingilon, grimpi tre alte, ĝardenumi, bicikli kaj fari gimnastikon.
knab[iĉ]oj laŭ aĝo (iri al knabinoj) aŭ plenkreskuloj)
Majk 16 j.
Michael Broadwell
Aŭstralio
Mi naskiĝis kun kriketpilko en mia mano. Mia unua memoro estas ke mi volis ĵongli ĝin. Nun mi ĵonglas kun tri pilkoj. Kiam mi havis ok jarojn mi fariĝis grafiti-artisto. Plej multo de la trajnoj en Melburno portas ekzemplojn de mia arto. Sed mi devis ĉesi miam arton kiam oni elektis min kriketludanto en la Ĉeltenhama kriketa klubo. Mia averaĝo en batado estas 87.6% kaj pilkĵeto 6/19 - nur angloj kaj aŭstralianoj komprenas tion. Mi amuziĝas per trompado de kredemuloj pere de magiaj trukoj. Mi atingos mian deksesan jaron en oktobro kaj mi komencas interesiĝi pri fraŭlinoj. Mi estas skolto kaj sportisto, mi partoprenis en somerlernejo antaŭ du jaroj, tamen restas komencanto.
Johan, 15 j.
Johann Schumann
Francujo
Esperanton mi uzas hejme, en REF kaj IIK. Panjo parolas france, paĉjo germane. Mi lernas violonon ekde mia 9a vivojaro kaj ŝatas grimpi ĉie. Mi ŝatas televidi kaj ludi sur komputilo kaj DS.
Sami, 15 j.
Samy Loisse
Belgujo
Mi lernas Esperanton ekde 2010. Mi parolas jam la anglan kaj la hispanan. Mi ŝatas ĵongli, pianumi, unucikli, origamii, ktp. Mi partoprenis en FESTO la pasintan jaron
Ĵoan, 15 j.
Joan Gesti Franquesa
Katalunujo
Mi loĝas en Barcelono. Mi ĉeestis IIK-on en Italujo, Nederlando, Polujo kaj Kubo. Hejme ni parolas katalunan lingvon, en lernejo la francan kaj mi lernas Esperanton. Mi ludas gitaron.
Janoŝ 14 j.
Jan Schneider
Germanujo
Mi loĝas en Bad Lauterberg kaj lernas Esperanton en la gimnazio en Herzberg de 3 jaroj. Mi ŝatas ludi manpilkon kaj BMX-biciklon. Miaj ŝatataj muzikgrupoj estas Mychemical Romance kaj Rise Against. Venas al IIK trian fojon.
Balint 14 j.
Bálint Slezák
Hungarujo
Mi parolas Esperanton denaske kun mia patro. Mi partoprenis plurajn REF, PSI kaj IIK. Mi ludas drumon, ŝatas neĝtabuli kaj ludi komputilajn ludojn.
Ĥuan-Djego 13 j.
Juan Diego Garcia Lemos
Germanujo
Mi ŝatas ludi piedpilkon kaj tenison, mi estas iom silentema komence sed poste kun amikoj mi estas parolema.
Ĉaba 11 j.
Csaba Slezák
Hungarujo
Mi parolas Esperanton denaske kun mia patro. Mi partoprenis plurajn REF, PSI kaj IIK. Mi ludas pianon, ŝatas aŭtojn kaj volonte legas librojn.
Doŭglas 11 j.
Douglas Oliveira Biscotto
Brazilo
Mi estas denaska esperantisto, kiu ŝatas lerni kiel ludi muzikilojn. Mi parolas la portugalan, kaj studas la hispanan kaj la anglan. Mi ankaŭ ŝatas desegnadon kaj komputilajn ludojn.
Ulof 11 j.
Olof Nordenstorm
Svedujo
Mi interesiĝas pri naĝado, komputilaj ludoj kaj natursciencoj. Mi komencis paroli Esperanton kiel infano, sed poste forgesis ĝin kaj nun volas reuzi la lingvon.
Andreŭ, 10 j.
Andreu Gesti Franquesa
Katalunujo
Mi estas la frato de Joan. Mi loĝas en Barcelono. Mia avo estas esperantisto de longe. Hejme ni parolas la katalunan lingvon, en lernejo france kaj mi lernas Esperanton. Mi lernas ankaŭ pianon.
Simon , 10 j.
Simon Moe
Slovenujo
Mi havas norvegan patron kaj slovenan patrinon, kiuj siatempe renkontiĝis en IS. Mi pasigis la unuajn du vivojarojn en Norvegio, sed ekde 2002 loĝas en Slovenio, kun ĉiusomeraj vizitoj norden. Mi lernas ludi drumon (kiun mi tamen NE kunportos!) kaj ŝatas legi, desegni kaj skribi rakontojn. Miaj gepatroj inter si parolas Esperanton, kun mi plejparte ĉiu sian nacian lingvon. Sed mi aŭdas ankaŭ Esperanton ekde naskiĝo, iom lernis kun la patrino, kaj partoprenis kelkajn internaciajn familiajn renkontiĝojn, En la slovena lernejo mi lernas la anglan kiel duan lingvon; interrete, mi ankaŭ partoprenas norvegan lernejon. La danan mi ŝajne sufiĉe bone komprenos skribe, sed ne parole.
Teo 10 j.
Théo Le Dru
Francujo
Mi estas la kvina kaj lasta el 5 gefratoj. Nun mi vizitadas la lastan jaron de la baza lernejo. Libertempe mi estas marista skolto, lernas ludi pianon kaj havas sciencajn spertojn en faka porinfana societo. Mi tre ŝatas mian hundon Topaze. Mi partoprenis kvarfoje en la internacia staĝo de Pluezek/Francujo, sekvante la matenajn porinfanajn okazaĵojn kaj iom teatrumante. Mi iom parolas, nek flue nek vortriĉe, sed provos pliboniĝi ĝis Kopenhago.
Peri 10 j.
Perry McGlashan
Aŭstralio
Mi amas legi librojn kaj manĝi fruktojn. Mi havas du fratinojn kaj unu fraton. Mi estas vegetarano. Mi ŝatas ludi ŝakludon kaj lego. Mi ludas pianon kaj saksofonon. Mia plej ŝatata manĝaĵo estas glaciaĵo. Mia plej favorataj temoj estas mitologio, historio kaj komputila teknologio. Mi ĝuas prepari manĝaĵojn kaj labori en la ĝardeno.
Marteno, 9 j.
Martin Lelarge
Nederlando
Mi loĝas en Nederlando, kun mia hungara patrino kaj franca patro. Divenu kiujn kvar lingvojn mi parolas. Mi ŝatas ranojn, naĝi, ludi per komputilo kaj ridi, Mi jam partoprenis IIK en 2008.
Migŭel, 7 j.
Miguel Maizonave
Danujo
Mi partoprenas IIK-on dum duona semajno kun mia frato Daniel. Mia patrino venas el Meksiko, ŝi parolas Esperanton.
Danjel, 6 j.
Daniel Maizonave
Danujo
Mi loĝas en Danujo. Mia patro parolas Esperanton kaj originas el Brazilo.
Marjus, 5 j.
Marius Bannier-Jacobsen
Francujo
Mi loĝas en Parizo kun miaj gepatroj kaj mia fratino. Hejme ni parolas Esperanton; en la lernejo la francan; kaj en la merkreda lernejo la danan. Mi ŝatas mezepokajn kastelojn, dinosaŭrojn, bicikli kaj fari ĵudon.
PARTOPRENIS:
 
32 infanoj (14 knabinoj kaj 18 knab[iĉ]oj, 4- ĝis 17-jaraj), 7 gvidantoj kaj helpantoj
el 15 landoj (au, be, br, cat, ch, dk, de, es, fr, hr, hu, nl, pl, si, sv) kaj 3 kontinentoj.