INFORMOJ ALIĜILO KONGRESEJO PROGRAMO
& FOTOJ
TEAMO ALIĜINTOJ KONTAKTO LIGOJ &
BILDOJ

42a Internacia Infana-junula Kongreseto   temo «Vikingoj»  
23a ĝis 30a de julio 2011   urbo Hundested, Danujo  

                
Nia IIK-ejo nomiĝas "Gallebjerggård", ĝi servas kiel feria centro por lernejaj klasoj.   Klaku sur la suban aerfoton por vidi grandan satelitan foton. Ĝi troviĝas en la urbeto Hundested kaj situas nur 300 m de la marbordo de la mareto Kattegat.   Alklaku la suban foton por vidi la vojon ĝis la maro. La IIK-gastejo distancas ĉ. 80 km de la UK-ejo (Bella Centro) en Kopenhago, sur la ĉefa dana insulo Sjælland.   Klaku al la mapo por vidi la precizan itineron.
 
Aleo el la publika strato ĝis la domoj. Ĉefa ekstera placo. Dekstre pordo al la manĝejo. Benkaro en ekstera korto (pikniko, ludoj, grupaj okupoj...)
                       
Unu el la ĉarmaj litĉambroj kun 6-8 litoj en la maldekstra alo de la brikodomo. Litĉambro en la lignokabano. Necesejoj kaj duŝejoj situas en la dekstra alo de la brikodomo Jen nia manĝejo. Post la matenmanĝo, ĉiu preparos siajn sandviĉojn por la tagmanĝo. Vespere oni manĝas varme en Danujo. Disponeblas dudeko da tabloludoj - vi tamen povas kunporti viajn preferatajn.
  
Ĉirkaŭ la gastejo troviĝas tereno por plaĝa flugpilko, piedpilko, ludejo kun balanciloj kun baskulo kaj kelkaj bestoj. Inter la arboj kaŝiĝas ejo por rondoludoj. La foto estas kungluita el 4 fotoj.
                
Tricent metrojn for de la gastejo troviĝas unu el la plej bonaj banstrandoj de Danujo, tie profesia savnaĝisto gardas ĉiutage. Kiom ofte vi ŝatus bani kaj naĝi en la maro Kattegat? Kiu ne eniras akvon, povas sunbruniĝi aŭ pilkoludi sur sablo. La granda festsalono taŭgas vespere por internacia vespero, diskoteko kaj projekciado de fotoj kaj filmoj.
 
En la amuzparko Sommerland Sjælland eblas amuziĝi per ondotrajnoj, bani kaj gliti sur grandaj toboganoj.   Alklaku la bildon por ekscii pli. Tiu parko, eble nia ekskursa celo, atingeblas per pramo el Hundestedt ĝis Rørvig kaj posta buso.   Klaku sur la foton por vidi la itineron. S-ino Lene Hansen, nia gastiganto kaj kuiristo, jam atendas nin senpacience.
 
Vidu 40 fotojn faritajn en aŭgusto 2010 en la galerio de Adenjo.   Ĝis baldaŭ!