INFORMOJ | ALIĜILO | KONGRESEJO | PROGRAMO & FOTOJ |
TEAMO | ALIĜINTOJ | KONTAKTO | LIGOJ & BILDOJ |
42a Internacia Infana-junula Kongreseto
temo «Vikingoj»
23a ĝis 30a de julio 2011
urbo Hundested, Danujo
gvidantoj laŭ aĝo (iri al knabinoj) aŭ knaboj) | ||
Alvaro, 52 j. Alvaro Cortes Franco Germanujo | ![]() | Mi estas patro de Amelie kaj Juan Diego. Mi ĉeestos dum pluraj tagoj por helpi en la organizado, por prezenti mian landon Kolombio aŭ por helpi al infanoj lerni tenison. |
Berto, 50 j. Bert Schumann Francujo | ![]() | Mi estas patro de Gretel kaj Johann. En laborejo mi programas per Lotus Notes sur komputilo. En loka grupo de bretona muziko kaj danco mi lernas bretonan hobojon Bombarde. Aliaj okupoj kaj interesoj estas la Esperanto-kastelo Greziljono, la partio Eŭropo-Demokratio-Esperanto (EDE), Yumeiho-terapio kaj bildlingvo Bliss. |
Jesper 39 j. Jesper Jacobsen, Danujo | ![]() | Mi estas la paĉjo de Flora kaj Marius. Miaj ŝatokupoj estas ludi pianon sole aŭ kun aliaj, kanti kaj kantigi kaj legi kiom eble plej dikajn librojn. Mi partoprenis multnombrajn Esperanto-renkontiĝojn en kvar malsamaj kontinentoj. |
Liza 37 j. Lisa Bannier, Francujo | ![]() | Mi estas la panjo de Flora kaj Marius. Miaj ŝatokupoj estas kuiri, ĝardenumi kaj vivi en la naturo. Miaj patro kaj avo ankaŭ estas esperantistoj. |
Adenjo, 30 j. Adélaïde Charrière Svisujo | ![]() | Mi havas multajn spertojn kun infanoj. Mi laboris tri somerojn en infanaj feriejoj en Francio (4-11 kaj 12-14 jaroj). Mi instruis dum tri jaroj en mezlernejo (12-14 jaroj). |
Matias, 24 j. Matthias Humet Belgujo | ![]() | Mi estis gvidanto de junaj skoltoj. Mi ŝatas sportumi, ludi kaj aŭskulti muzikon, danci, legi, festi kaj ŝerci. En Danio mi partoprenos IIK-on kiel gvidanto la kvaran fojon. Mi ankaŭ unu fojon partoprenis IIK-on en Montpelier. Tiam mi havis 11 jarojn kaj mi tre ŝatis. Mi ĵus finis studadon kaj komencas kun doktorado. |
Tina, 23 j. Tina Tišljar Kroatujo | ![]() | Mi parolas Esperanton denaske kvankam ambaŭ miaj gepatroj estas kroatoj. Kelkajn al mi plej karajn amikojn mi renkontis en REFoj kaj IIKoj. Do mi tre feliĉas reveni kiel gvidanto. Mi studas filman, televidan kaj teatran produktadon. Se ni ne sukcesas fari filmon dum IIK, mi kontentos ankaŭ pri montrado de kelkaj amuzaj manlaboroj. |
| ||
![]() | La IIK-teamo dankas por subvencio de anonima sponsoro. |