INFORMOJ ALIĜILO KONGRESEJO PROGRAMO TEAMO ALIĜINTOJ KONTAKTO LIGOJ

43a Internacia Infana-junula Kongreseto   temo «Azio»  
28a de julio ĝis 4a de aŭgusto 2012   urbo Hanojo,  Vjetnamujo  

                
Nia IIK-ejo estas lernejo por eduki tre inteligentajn infanojn, nomata VSK.   Klaku sur la suban foton por vidi satelitan foton de la domo kaj ĉirkaŭaĵo. La IIK-ejo situas en trankvila, sekura kvartalo Tây Hồ, proksime de franca lernejo, parko kaj loko por naĝi.   Alklaku la foton por vidi la kvartalon. La IIK-ejo distancas ĉ. 8 km de la UK-ejo (hotelo Melia) en Hanojo, urbo ĉe la Ruĝa Riverego.   Klaku al la mapo por vidi la precizan itineron.
 
Eksteraj ludoj povas okazi en tiu korto antaŭ la enirejo aŭ en publika parko. En la korto situas ludiloj por infanetoj, gardataj de afablaj instruistinoj. Super la teretaĝo kun kuirejo kaj muzikejo situas 9 ĉambroj en 3 etaĝoj.
 
La ĉefkuiristo kapablas prepari manĝon vjetnaman, se necese eŭropecan. Vasta koridoro por babili kaj atingi tri ĉambrojn. Fone ŝtuparo. Jen kelkaj el ĉirkaŭ 100 matracoj por bone dormi. Ne videblas la littukoj.
 
La 9 disponeblaj ĉambroj parte servos por aktivi tage kaj/aŭ dormi nokte. En ĉiu ĉambro troviĝas tabloj, seĝoj, pupteatro kaj ŝranko kun matracoj. En la 4a etaĝo situas gimnastikejo, speguloj por danci, eĉ spektejo.
 
Sabloludejo en la 4a etaĝo kun sekuraj fenestroj. Amuza loko por grupaj ludoj. Duontage eblas viziti naĝejon, etno- muzeon, ceramikan aŭ silkan vilaĝon. Por tuttaga ekskurso taŭgus akvo- parko, boatado aŭ vizito de mara golfo
 
...   Ĝis baldaŭ!