INFORMOJ | ALIĜILO | KONGRESEJO | PROGRAMO | TEAMO | ALIĜINTOJ | KONTAKTO | LIGOJ |
43a Internacia Infana-junula Kongreseto
temo «Azio»
28a de julio ĝis 4a de aŭgusto 2012
urbo Hanojo, Vjetnamujo
Antaŭ IIK, iom-post-iom, la organiza teamo preparas la bazan programon, precipe ekskursojn.
Dum IIK, la loka teamo kunsidas ĉiutage por organizi la precizan
programon de la sekva tago kaj adapti ĝin laŭ la circonstancoj, vetere, deziro de infanoj ktp.
Por havi ideon pri ebla preciza programo en IIK 2012, konsultu precizan programon de
2011,
2010 kaj
2009.
La bazan tagan horaron kaj ripetajn programerojn vidu malsupre.
Eventojn, kiuj okazas en specifa tago, vidu en la sekva alineo.
|
ĉiutagaĵoj | loko | |
08h00 | vekiĝo, prepariĝo | ĉiuj ĉambroj |
08h45 - 09h30 | matenmanĝo | manĝejo |
09h30 - 12h30 | antaŭtagmeza programo: lingvaj ludoj, Esperanto-kurso, pli aktivaj kaj distraj okupoj, sporto, naĝejo ... | interne aŭ ekstere |
12h30 - 13h30 | tagmanĝo | manĝejo, ekstere dum ekskurso |
13h30 - 14h30 | posttagmanĝa paŭzo por ripozo kaj trankvilaj ludoj | en la domo aŭ korto |
14h30 - 17h30 | posttagmeza programo: ekskurso, animado, manlaboroj, muziko, komunaj ludoj ... (notu viajn proponojn en la aliĝilo) | interne, ekstere, eble en la urbo |
17h30 - 18h30 | vespermanĝo | manĝejo |
18h30 - 19h30 | mallonga paŭzo por prepari la vesperon | |
19h30 - 21h00 | vespera programo: enigmoj, diskejo, internacia vespero, kvizo, societaj tabloludoj, Luphomoj ... | en la domo aŭ korto |
21h00 - 21h30h | laviĝo, enlitiĝo de pli junaj infanoj kaj laŭtlegado en grupetoj | dormĉambroj |
21h30 - 23h | grupiĝo inter adoleskantoj, gitaro, Luphomoj ... | ne apud dormantoj |