INFORMOJ | ALIĜILO | KONGRESEJO | PROGRAMO | TEAMO | ALIĜINTOJ | KONTAKTO | LIGOJ |
43a Internacia Infana-junula Kongreseto
temo «Azio»
28a de julio ĝis 4a de aŭgusto 2012
urbo Hanojo, Vjetnamujo
gvidantoj laŭ aĝo (iri al knabinoj) aŭ knaboj) | ||
Franciska, 69 j. Toubale Aŭstralio | ![]() | Mi naskiĝis en Bretonujo, Francujo. Mi ĉiam interesiĝis pri lingvoj. En la lernejo mi lernis la anglan kaj la germanan. Pro tio, ke mi sufiĉe longe loĝis en Nordafriko, mi lernis ankaŭ la araban. Finfine mi lernis Esperanton en 1989 kaj pro tio nun loĝas en Australio. Mi uzas Esperanton en mia hejmo kaj kadre de nia radioprogramo en la radiostacio 3ZZZ. En IIK, mi povas konstrui kun vi societajn ludojn, eble instrui. |
Berto, 51 j. Bert Schumann Francujo | ![]() | Mi estas patro de Gretel kaj Johann. En laborejo mi programas per Lotus Notes sur komputilo. En loka grupo de bretona muziko kaj danco mi lernas bretonan hobojon Bombarde. Aliaj okupoj kaj interesoj estas la Esperanto-kastelo Greziljono, la partio Eŭropo-Demokratio-Esperanto (EDE), Yumeiho-terapio kaj bildlingvo Bliss. |
Urso, 38 j. Long Zhang Ĉinujo | ![]() | Mi estas la patro de Ŝika. Mi venas de Ĉengduo, la hejmloko de grandaj pandoj. Por simpleco voku min 'Urso'. En oficejo mi estas konsilisto pri administrado en informadika firmao. Mi parolas la ĉinan, la anglan kaj Esperanton. Antaŭ 3 jaroj mi eklernis Esperanton kaj nun mi flue parolas ĝin kaj amikumiĝis kun centoj da samideanoj. Ĉifojo estas la unua por ni ambaŭ ĉeesti Esperanto-eventon. Al mia Ŝika kaj ŝiaj amiketoj, mi estas tre amuziga onklo, tuttage akompani ilin ludi, kanti, pentri, babili en semajnfino. Do, mi volas rendevui kun vi ĉiuj en bela Hanojo! |
Haj Li Lại Thị Hải Lý Vjetnamujo | ![]() | Mi estas loka gvidanto de IIK kaj LKK-ano (11) respondeca pri IIK. Mi estas instruisto kaj mastro de la lernejo VSK, kiu servas kiel IIK-ejo. |
Matias, 25 j. Matthias Humet Belgujo | ![]() | Mi estis gvidanto de junaj skoltoj. Mi ŝatas sportumi, ludi kaj aŭskulti muzikon, danci, legi, festi kaj ŝerci. En Hanojo mi partoprenos IIK-on kiel gvidanto la kvinan fojon. Mi ankaŭ unu fojon partoprenis IIK-on en Montpelier. Tiam mi havis 11 jarojn kaj mi tre ŝatis. Mi ĵus finis studadon kaj komencas kun doktorado. |
| ||
![]() | La IIK-teamo dankas por subvencio de anonima sponsoro. |