INFORMOJ | ALIĜILO | KONGRESEJO | PROGRAMO & FOTOJ |
SKIPO | ALIĜINTOJ | KONTAKTO | LIGOJ & BILDOJ |
44a Internacia Infana-junula Kongreseto
temo «Ardeoj»
25a de julio ĝis 1a de aŭgusto 2015
urbo Villeneuve-d'Ascq, Francujo
knab[iĉ]oj laŭ aĝo (iri al knabinoj) aŭ plenkreskuloj) | ||
Ugo, 17 j. Hugo Axel Cesni Martinez Meksiko | Mi ŝatas naĝi, ludi videoludojn kaj gitaron. Mi partoprenis en IIK en 2010 kaj mi multe ŝatis ĝin, mi lernis Esperanton kiam mi havis 9 jarojn kaj praktikas ĝin en mia hejmo kun miaj familianoj kaj en ĉeesta kurso kun amikoj. | |
Dingo, 17 j. Simon Huttereau Francujo | Mi nomiĝas Simon sed mia totemo (bestonomo) ĉe la Verdaj Skoltoj estas Dingo, kaj tiel oni nun vokas min. Mi aktive lernas esperanton ekde 2 jaroj. Mi ŝatas ekfajri laù la praa maniero, eksterajn aktivaĵojn kaj ludojn larĝasence. Al mi plaĉas ekkoni novajn homojn do mi antaŭĝojas. | |
Lalo, 16 j. Jair Eduardo Cesni Martínez Meksiko | Mi eklernis Esperanton kiam mi aĝis 8 kaj ekde tiam de tempo al tempo mi praktikas ĝin. Mi ŝatas ludi X-box kaj komputilajn ludojn League of legends. Mi havas nigran zonon en Tekvondo. En 2010 mi partoprenis IIK en Kubo kaj tiu ĉi estos mia dua internacia renkontiĝo ekster mia lando. Mi estas kontenta havi la eblon koni parton de Eŭropo. | |
Korsako, 15 j. Thomas Demeyere Belgio | Mi estas Verda Skolto, mi estas denaskulo kiu ĉiutage parolas Esperanton kun mia patro. Mi ofte skribe kaj parole konverscias kun miaj amikoj (skajpe), mi ŝatas preskaû ĉion se estas kun aliaj homoj kaj bedaurinde kelkfoje estas ĝena kaj nelaborema (malpli kaj malpli). | |
Ĵŭan Karlos, 15 j. Juan Carlos Martinez Garcia Meksiko | Mi ŝatas japanajn desegnofilmojn, ludi drumojn kaj ekranludojn kaj praktiki Tekvondon. Kiam mi havis 9 jarojn, mi eklernis Esperanton kaj praktikas ĝin hejme kun mia frato kaj patrino. | |
Remi, 14 j. Rémi Szeremeta Francujo | ... | |
Baris, 15 j. Baris Özdizdar Turkujo | Mi loĝas kaj lernas en Istanbulo. | |
Koko, 13 j. Gael Arturo Martínez García Meksiko | Mia nomo estas Gael sed mi preferas ke oni nomu min Koko. Mi ŝatas la bestojn, ludi per komputilo kaj manĝi fruktojn. Mi praktikas Tekvondon ekde mi havis kvin jarojn kaj eklernis Esperanton en 2009. Mi ŝatas la internacian lingvon ĉar mi povas uzi ĝin en multaj landoj. Kvankam mi estas koko, mi manĝas kokaĵon :) | |
Mark, 13 j. Mark Ŝapiro Ukrajnujo | ... | |
Ĵoakino, 13 j. Joaquin Rosillo Cruz Meksiko | Mi partoprenis en TAKE Brazilo, UK en Kubo kaj Naciaj Kongresoj de Esperanto en Meksiko. Mi dume lernas Esperanton. Mi ŝatas ludi piedpilkon, bicikli, rigardi aviadilojn kaj vojaĝi. | |
Ĵordi, 12 j. Jordi Calafí Franquesa Katalunujo, | Mi naskiĝis en Barcelono en la jaro 2003. Mi studas en la lernejo Horitzó - 6a kurso, unua grado. | |
Ĵino, 11 j. Ĵinho Kim Koreujo | Mi lernis plej bazan Esperanton kaj la anglan. Ĉi foja vojaĝo estos mia unua Esperanta vojaĝo. Mi estas tre aktiva je sportado, kaj ŝatas ĉian sportumadon. | |
Dorjan, 11 j. Doriàn Ertl Luksemburgio | Mi estas 11 jaraĝa, vivas en vilaĝo apud la ĉefurbo de Luksemburgio. Mia patrino parolas france al mi, mia patro hungare. Ili parolas esperante inter si, pro tio mi estas duondenaska. Mia malgranda lando estas tre internacia, tiele mi facile lernadas la germanan kaj anglan. Ĝenerale, mi estas ege silentema, en ĉiu ajn lingvo, kaj trankvila knabo. Mi ege ŝatas komputiladon. Post lernejohoroj , mi lernas muzikon (mi ŝatas kanti grupe), pianon, teatron. Mi ankau ŝatas origami, teknikaĵojn kaj naĝadon, plonĝon. | |
Adriano, 10 j. Adrien Combes Francujo | ... | |
Marjus, 9 j. Marius Bannier-Jacobsen Francujo | Mi loĝas en Parizo kun miaj gepatroj kaj mia fratino. Hejme ni parolas Esperanton; en la lernejo la francan; kaj en la merkreda lernejo la danan. Mi ŝatas mezepokajn kastelojn, dinosaŭrojn, bicikli kaj fari ĵudon. | |
Ivan, 8 j. Ivan Ivanov Ukrajnujo | ... | |
Francjo, 8 j. François Masala Francujo | Mi estas 8-jara kaj loĝas en Vogezoj. Esperanton mi lernis denaske. Mi praktikas ĵudon kaj ludas trumpeton. Mi ankaŭ teatrumas, legas multe kaj ŝatas skii. | |
Abar, Abhar Jaminon Premanand Belgio | ... | |
knabinoj laŭ aĝo (iri al knab[iĉ]oj aŭ plenkreskuloj) | ||
Ĥazmin, 17 j. Jazmin Mendez Flores Meksiko | Esperanton mi lernis en ĉeesta kurso kun infanoj kiam mi jam estis junulino kaj tio estis amuza. Mi ne multe uzas ĝin kaj pro tio mi volas partopreni en IIK por koni homojn de diversaj mondopartoj, praktiki kaj plibonigi mian nivelon de Esperanto. Mi ŝatas kanti, danci kaj naĝi sed mi ne ŝatas praktiki aliajn sportojn. | |
Liza, 16 j. Liza Ŝapiro Ukrajnujo | ... | |
Darina, 16 j. Daryna Lebid Ukrajnujo | ... | |
Iza, 15 j. Isabella Gruner Germanujo | Mi eklernis Esperanton antaŭ kelkaj jaroj dum la IIK en Havano, kaj tre ĝojas ke baldaŭ mi revidos amikojn de tiam. Poste mi partoprenis en la IIK en Hundested, kaj en UKoj en Hanojo, Rejkjaviko kaj Bonaero. Inter la kongresoj mi apenaŭ uzas E-on, do ne parolas ĝin flue. Muziko, filmoj, dancado, naghi, amikumi estas miaj hobioj. | |
Ĵanet, 14 j. Janette Stegmaier Germanujo | Miaj hobioj estas ĵudo kaj esti skolto. Mi estas en la oka klaso en la meza lernejo en Herzberg am Harz, la Esperanto-urbo. | |
Ana, 14 j. Anna Merse Germanujo | Miaj hobioj estas legi, danci, desegni kaj esti skolto. Mi estas en la 8a klaso en gimnazio en Herzberg am Harz, la Esperanto-urbo. Krom la germana (gepatra lingvo) mi lernas Esperanton, la francan, italan kaj anglan lingvojn. | |
Kornelja, 14 j. Cornelia Luszczek Germanujo | ... | |
Andi, 12 j. Andrea Itzalini Cesni Martinez Meksiko | Unu el miaj plej grandaj revoj estas koni la Eiffel-turon, mi multe ŝatas bestojn, ĉefe hundojn, promeni kun miaj amikinoj, danci kaj naĝi. Mi multe ŝatas Esperanton ĉar per ĝi mi povas koni diversajn kulturojn kaj homojn de malsamaj landoj. Mi uzas la internacian lingvon en mia familio kun mia patrino, miaj fratoj, kuzoj kaj geonkloj. | |
Milena, 12 j. Milena Hölzle Germanujo | Mi parolis flue Esperanton ĝis kiam mi eniris la infanĝardenon. Bedaŭrinde mi poste rifuzis kaj preskaŭ ĉion forgesis. Mi lernas la latinan lingvon ekde 2012 kaj la anglan ekde 2013. Mi volonte kaj multe naĝas, bone ludas la violonon. Mi legas multajn librojn kaj prezentas ilin en mia blogo. . | |
Aŭtuno, 12 j. Autumn Schmidt Usono | Mi parolas Esperanton denaske, kun mia patrino. Mi ŝatas muzikumi, gimnastiki, danci, naĝi, kaj ludi kun geamikoj. Mi ŝatas naturon kaj plej multajn bestojn, speciale hundojn. Mi estas entuziama, aktiva kaj sentema knabino sed komence iom timema. Kvankam mia foto montras min kun longa hararo, mia hararo estas tre mallonga nun. | |
Aranca, 12 j. Arantxa Trejo González Meksiko | Mi ŝatas esti kun mia hundo Onasis kaj ludi per komputilo. Mi portas nigran zonon en Tekvondo kaj sporti ĝin estas mia preferata hobio. Mi estas komencinto, eklernis Esperanton en 2010 per ĉeesta kurso. Mi multe ŝatas rideti kaj aŭskulti muzikon. | |
Ksenja, 12 j. Ksenija Lebid Ukrajnujo | ... | |
Viki, 11 j. Weronika Podwika Polujo | Mi loĝas apud la urbo Nowy Sącz, proksime de la slovaka landlimo. Esperanton instruas al mi Jolanta Kieres. | |
Nise, 11 j. Tania Eunice Martínez García Meksiko | Saluton, mi estas Tania. Miaj preferataj aktivecoj estas ludi kun miaj hundoj, legi fantaziajn rakontojn kaj ludi Minecraft. Mi ege amas la bestojn, pro tio mi ne ŝatas kiam la personoj vundas ilin. Kiam mi eklegis, mi eklernis Esperanton sed mi lasis ĝin ĉar mi konfuzis ĝian alfabeton kun tiu de la hispana. Ĉijare mi ekis denove lerni Esperanton, mia patrino kaj eksterlanda esperantista gasto instruas min. Do dum IIK estu iom pacienca kaj helpu min bone integriĝi al la teamo. | |
JuanJuan, 11 j. Jiahui Xu Ĉinujo | Mia nomo estas Xu Jiahui,tamen miaj amikoj nomas min Yuanyuan. Mi havas dek unu jarojn kaj duonon. Mi loĝas en Suzhou de Ĉinio. Mi ŝatas ludi kun amikoj kaj mi ankaŭ ŝatas manĝi kokidaĵojn. Mi lernis Esperanton unu monaton, sed mi tre ĝin ŝatas. Mi jam somerumis dum sinsekvaj kvin jaroj en Francio. Tie mi konatiĝis kun multaj amikoj, kaj mi ankaŭ esperas konatiĝi kun vi. | |
Sami, 11 j. Samantha Rosillo Cruz Meksiko | Mi partoprenis en TAKE Brazilo, UK en Kubo kaj Kongresoj de Esperanto en mia lando. Mi ŝatas pentri kaj desegni, naĝi, ludi kaj krei artefaritajn artaĵojn. | |
Beti, 10 j. Beata Góra Polujo | Mi tre ŝatas bestojn precipe ĉevalojn, katojn kaj hundojn. Mi ŝatas legi librojn kaj ludi je diversaj ludoj. | |
Veronika, 10 j. Weronika Mędoń Polujo | Mi lernas Esperanton en lernejo kun s-ino Jolanta Kieres, mi loĝas apud la pola urbo Nowy Sącz, kiu situas je la piedo de la Beskida montaro. | |
Elizabet, 9 j. Elisabeth Masala Francujo | Mi estas 9-jara kaj duono kaj loĝas en vilaĝo de Vogezoj nomata La Baffe. Esperanton mi lernas de kiam mi estis bebo. Mi ŝatas esti en la naturo kaj rajdi ĉevalon. Mi ludas fluton kaj teatron. Mi ankaŭ ŝatas skii. Mi havas kuniklon kaj fiŝojn. | |
Ana, 8 j. Anna Lebid Ukrajnujo | ... | |
Matensuno, 7 j. Xu Chang Xi Ĉinujo | Mi nomiĝas Xu Chang Xi, mia Esperanta nomo estas Matensuno kaj mi estas sepjaraĝa, mi ŝatas kanti, danci kaj legi librojn. | |
Lea, 7 j. Léa Huart Francujo | ... | |
Danjela, 7 j. Danielle Schmidt Usono | Mi parolas Esperanton denaske, kun mia patrino. Mi ŝatas danci, pentri, kudri, legi, kaj gimnastiki. Mi estas ŝercema kaj ludema knabino. | |
Ema, 7 j. Emma Ŝapiro Ukrajnujo | ... | |
Flora, 7 j. Flora Bannier-Jacobsen Francujo | Mi loĝas en Parizo kun miaj gepatroj kaj mia frato. Hejme ni parolas Esperanton; en la lernejo la francan; kaj en la merkreda lernejo la danan, Mi ŝatas pupojn, rozan koloron, svingilon, grimpi tre alte, ĝardenumi, bicikli kaj fari gimnastikon. | |
Mari, Marie-Estrella Staes Belgio | ... | |
Lusin, Loussine Daudré-Treuil Francujo | ... | |
PARTOPRENIS | en 2015 | 44 infanoj (26 knabinoj kaj 18 knab[iĉ]oj, 7- ĝis 17-jaraj), 5 gvidantoj kaj 16 helpantoj el 13 landoj (be, cat, ch, cn, de, fr, kr, lu, mx, pl, tr, ua, us) kaj 3 kontinentoj. |
|