INFORMOJ | ALIĜILO | KONGRESEJO | PROGRAMO & FOTOJ |
SKIPO | ALIĜINTOJ | KONTAKTO | LIGOJ |
45a Internacia Infana-junula Kongreseto
temo «Bestoj»
23a de julio ĝis 30a de julio 2016
ĉe urbo Nitro, Slovakujo
![]() |
Bonvenon en la retpaĝaro de IIK (Internacia Infana-junula Kongreseto), kiu okazos ĉe la slovaka urbo Nitro, de la 23a ĝis 30a de julio 2016. Samtempe okazas la UK en Nitro. La infankongreseta temo estas «Bestoj». Vizitu la infan-kongresejon per fotoj kaj klarigoj. |
Por resti informata pri IIK, aliĝu al nur-anonca dissendolisto iik-anonco. ![]() NB: IIK ne estas komerca servo, sed sindediĉo de volontuloj. La gvidantoj estas gepatroj kaj e-istoj, kiuj ŝatas okupiĝi pri infanoj kaj provas krei ĝojan kaj E-lingvan etoson por la infanoj laŭ sia propa kapablo kaj sperto. Ĉia helpo via bonvenas. | |
![]() |
La skipo konsistas el gvidantoj el diversaj landoj. Vidu la skipon. Iuj gvidantoj partoprenis IIK-on jam plurfoje, aliaj venos unuafoje. Tiuj gvidantoj kutimas zorgi pri infanoj kiel instruisto, animanto aŭ gepatro. | ||
![]() |
La programo celas amuzi la infanojn kaj instigi ilin paroli Esperanton. Okazas ludoj, banado, ekskursoj, manlaboroj, sporto, Esperanto-kursoj; vespere bivakfajro, tabloludoj, diskoteko, laŭtlegado, muziko, Luphomoj... Ĉiu infano bone notu siajn ideojn en la aliĝilo! Vidu la programon. | ||
![]() |
Vidu la sinprezenton de la knabinoj kaj knaboj kiuj jam aliĝis. Kiel kutime, ni atendas 30 ĝis 50 infanojn kaj adoleskantojn laŭ diversaj aĝgrupoj, kiuj parolas Esperanton; tiuj kutime venas el E-familioj aŭ lernejaj klasoj, nome: | ||
|
Kotizo | ĝis la 29a de februaro 2016 |
ĝis la 31a de majo 2016 |
ekde la 1a de junio 2016 |
Rabato por helpantoj kaj infanoj post la unua el familio: 15 % el baza kotizo. |
Aliĝu frue! Post la 50a aliĝo, ni eble ne povos akcepti pliajn aliĝ-petojn. | |||
A-landoj | 180 € | 200 € | 220 € | |||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
B-landoj | 130 € | 150 € | 170 € |
A- kaj B-landoj laŭ UK-difino.
La kotizo kovras la kostojn de restado, tri manĝoj tage, programo de la 23a de julio posttagmeze ĝis la 30a de julio antaŭtagmeze kaj alven/forira transporto de/al UK-ejo.
La IIK-kotizo ne inkluzivas asekuron, kiun gepatroj mem prizorgu.
Infanoj, helpantoj kaj gvidantoj senpage aliĝas al la UK.
Aliĝo ekestas definitiva kaj estos konfirmita post ricevo de la aliĝilo kaj post minimuma antaŭpago de 20 %. La cetero pagendas ĝis la fino de junio 2016. Se eblas, pagu tuj la kompletan kotizon, ĉar ĝirado foje malrapidas. Por pagi, bv. ĝiri al la UEA-konto "iiko-r". Kiel pagocelo skribu "IIK-R" kaj nomon de la infano(j). Pri pagmanieroj al UEA, vidu la Jarlibron aŭ tiun paĝon pri pagmanieroj. Kaze de skriba malaliĝo al la administranto (klaku butonon KONTAKTO) ĝis la 30 de junio 2016, la pagita sumo estos redonita minus 20 % de la baza kotizo. Aliĝo estas, post interkonsento, transigebla al alia infano. |
![]() Por aligi/aliĝi, klaku la supran butonon ALIĜILO. |