INFORMOJ ALIĜILO KONGRESEJO PROGRAMO
& FOTOJ
SKIPO ALIĜINTOJ KONTAKTO LIGOJ

45a Internacia Infana-junula Kongreseto   temo «Bestoj»  
23a de julio ĝis 30a de julio 2016   ĉe urbo Nitro, Slovakujo  

knab[iĉ]oj laŭ aĝo (iri al knabinoj) aŭ plenkreskuloj)
Filipo, 16 j.
Filip Šeatović
Kroatujo
Mi loĝas en Zapresic, urbeto apud Zagreb. Mi estas gimnaziano, ŝatas sportojn, naĝadon, lingvojn.
Suno 15 j.
Zeyao Huang
Ĉinujo
Mia nomo estas Suno. Mi komencis lerni Esperanton en Esperanto-Insulo en januaro 2012, partoprenis al UK en Francio en 2015, sukcesis la KER-ekzamenon B1 en Lillo. Mi kaj miaj patro kaj pli aĝa fratino parolas Esperanton. Mi ŝatas ludi korbpilkon. Mi esperas ludi korbpilon kun vi en venonta IIK en 2016.
Ĵordi 13 j.
Jordi Calafí Franquesa
Katalunujo
Mia nomo estas Jordi. Mi naskiĝis kaj mi loĝas en Barcelono, Katalunio. Mi ŝatas pentri kaj mi ŝatas lingvojn. Mi lernas en gimnazio.
Titu, 12 j.
Titouan Caré
Francujo
Mi nomiĝas Titouan, mia esperanta nomo estas Titu. Mi eklernis esperanton pasintan someron, en Bretonio (Pluezek). Mi ŝatas legi kaj ludi korbopilkon, Ĝis baldaŭ!
Ĵino, 12 j.
Ĵinho Kim
Koreujo
Mi lernis bazan Esperanton kaj la anglan. La ĉi foja vojaĝo estos mia dua Esperanta vojaĝo. Mi estas tre aktiva je sportado kaj ŝatas ĉian sportumadon.
Adrian, 12 j.
Adrien Combes
Francujo
Mi ĉeestis la IIKon en Lille kaj provas paroli Esperanton kun mia avo.
Vali, 12 j.
Valentin Ciucă
Rumanujo
Mi lernas Esperanton en lernejo de Bixad. Mi ŝatas ludojn, sporton kaj muzikon, mi kapablas ludi per trumpeto.
Luko, 7 j.
Łukasz Wnuk
Polujo
Luko estas vigla lernanto de unua klaso, li nur komencas lerni Esperanton..
Tomaso, 4 j.
Tomasz Wnuk
Polujo
Mi partoprenos kun miaj gepatroj kaj mia frato Luko.


knabinoj laŭ aĝo (iri al knab[iĉ]ojplenkreskuloj)
Ĵanet, 15 j.
Janette Stegmaier
Germanujo
Mi estas skolto, lernas Esperanton de kelkaj jaroj kaj jam estis en IIK en 2015.
Rita, 15 j.
Rita Kluge
Norvegujo
Mi ne sciis pri IIK kaj aliĝis surloke en la UK-ejo.
Ana, 15 j.
Anna Merse
Germanujo
Mi estas skolto, ŝatas naturon, havas hundon kaj ĝuas promeni kun ĝi. Mi lernas Esperanton en la gimnazio en Herzberg am Harz - la Esperanto-urbo. Mia Esperanto-instruistino estas Zsófia Kóródy.
Jogajle, 14 j.
Jogailė Čojūtė
Litovujo
Mi estas Jogailė, 14-jara litova-korea knabino el Vilnius, Litovio, Mi ŝatas kanti, pentri, sporti kaj dormi :-) Mi interesiĝas pri biologio kaj zoologio. Mi unuafoje partoprenos en IIK kaj esperas, ke mi havos bonan tempon kun vi! Mi ĉeestos nur ĝis merkredo.
Laŭra , 14 j.
Laura Šeatović
Kroatujo
Mi loĝas en Zapresic, urbeto apud Zagreb en Kroatio. Mi ŝatas matematikon, naĝadon kaj legadon de libroj.
Natali, 14 j.
Nathalie Weiß
Germanujo
Mi ŝatas legi romanojn, eĉ grandajn, dikajn librojn mi rapide legadas. Mi interesiĝas pri lingvoj, ŝatas lerni ilin kaj amikiĝi kun geamikoj el aliaj landoj.
Flori, 14 j.
Flori Ilie
Rumanujo
Mi parolas flue la rumanan kaj la hungaran, iom konas la italan. Mi kapablas ludi per fluto. Mi estas amikema kaj babilema, mi ŝatas ludi, desegni, kanti, danci. Mi lernas Esperanton en lernejo de Bixad.
Pati, 12 j.
Weronika Podwika
Polujo
Mi ŝatas danci kaj kanti. Mi loĝas apud la urbo Nowy Sącz, proksime de la slovaka landlimo. Esperanton instruas al mi Jolanta Kieres.
Kamila, 12 j.
Kamilla Darvas
Rumanujo
Mi ŝi ŝatas desegni kaj ludi. Mi lernas Esperanton en lernejo de Bixad.
Krista, 12 j.
Kriszta Szakács
Rumanujo
ŝatas muzikon, kanti kaj danci, mi emas partopreni en ĉiuj agoj. Mi lernas Esperanton en lernejo en Bixad.
Beti, 12 j.
Beata Góra
Polujo
Mi tre ŝatas bestojn precipe ĉevalojn, katojn kaj hundojn. Mi ŝatas legi librojn kaj ludi je diversaj ludoj. Ankaŭ mi ŝatas danci kaj kanti.
Matensuno, 8 j.
Xu Chang Xi
Ĉinujo
Mi nomiĝas Xu Chang Xi, mia Esperanta nomo estas Matensuno kaj mi estas okjaraĝa, mi ŝatas kanti, danci kaj legi librojn.
Sigrid, 7 j.
Sigrid Sjöstrand
Finnlando
Mi lernas en la unua klaso. Miaj patrino Anna kaj avino Carola (forpasinta 2015) ekparolis Esperanton al mi kiam mi estis bebo. Krome mi parolas la svedan. La familio loĝas en la Alandaj insuloj, teritoria aŭtonomio en la Balta maro, Finnlando. Ni partoprenis ĉiusomere internacian Esperantoeventon, trifoje en la porfamilia REF. Mi bone komprenas Esperanton kaj paroletas. En la kongreseto mi antaŭvidas reaktivigon de la libera babilado.
PARTOPRENIS en 2016 22 infanoj (13 knabinoj kaj 9 knab[iĉ]oj, 4- ĝis 16-jaraj), 5 gvidantoj kaj 7 helpantoj
el 15 landoj (be, cat, cn, cs, de, fr, hr, hu, kr, lt, no, pl, ro, sf, sk) kaj 2 kontinentoj.