INFORMOJ ALIĜILO KONGRESEJO PROGRAMO
& FOTOJ
SKIPO ALIĜINTOJ KONTAKTO LIGOJ

45a Internacia Infana-junula Kongreseto   temo «Bestoj»  
23a de julio ĝis 30a de julio 2016   ĉe urbo Nitro, Slovakujo  

                
Jen rigardo el la Nitra centro norden, kie komenciĝas arbaro. La IIK-ejo situas antaŭ la montopiedo (foto). La IIK-gastejo distancas ĉ. 4 km de la UK-ejo en Agrikultura Universitato.   Klaku al la mapo por vidi la itineron. La IIK-ejo situas je la norda rando de Nitro, en kvartalo Zobor.   Alklaku la suban foton por vidi la ĉirkaŭaĵon
 
Nia IIK-ejo estas la veterinara lernejo duala por bestokuracistoj   Klaku sur la foton por vidi la lernejan retejon. (buso) Ni povas uzi la tutan terenon, tiun ĉirkaŭas firma barilo. Ni dormas en la alta domo, manĝas en la malalta. Larĝa tereno antaŭ la manĝejo servas por aktivaj ludoj, granda trezorserĉado kaj vespera bivakfajro.
 
En la korto inter la konstruaĵoj libere kaj sekure ludas la plej junaj infanoj, sur herbejo kun tabloj kaj benkoj. La lernejaj kuiristoj preparas por ni slovakajn specialaĵojn. Trinkaĵoj haveblas dum la tuta tago. La dormĉambroj havas 2 aŭ 3 litojn, seĝojn, tablojn kaj ŝrankojn. Po du dormĉambroj uzas 1 banĉambron.
 
Esperanto-kursoj en pluraj grupoj laŭ aĝo kaj lingva nivelo okazas en la klasĉambroj. Mazi atendas. En tiu salono kun scenejo okazas internacia vespero. Ĉeestas teĥnika materialo por vespera diskoteko. Se ekstere pluvas aŭ malvarmas, jen taŭga ludejo por ĉiuj. Kunportu vian preferatan tabloludon.
 
Granda ekstera ludtereno servas por futbalo, kurado kaj aliaj ludoj. Tie ni rajdas sur ĉevaloj. Ni lernas korbopilkon, ludas (prizonulan) traf-pilkon. Ne forgesu kunporti taŭgajn sportŝuojn. Kela ĉambro por gimnastiki, boksi, ĵongli. En apuda ĉambro troviĝas aparatoj por ekzerci siajn muskolojn.
 
Dum la studjaro, junuloj lernas kuraci bestojn. Dum IIK, infanoj rajtas zorgi pri la bestoj kaj manĝigi ilin. Tiuj hamstroj kaj aliaj apudaj bestetoj atendas vian ĉiutagan viziton, ili kutimas kaj ŝatas karesojn. Jen la urba naĝejo en la centro de Nitro. Se la vetero estas varma, ĉiuj infanoj ŝatas bani kaj naĝi.



Urba buso de linio 2 veturas 1-foje hore, de lundo ĝis dimanĉo, inter la 5a kaj 21a horoj.
Vidu mapon de linio 2. Unuvetura bileto kostas 0,70€, septaga turisma bileto kostas 8 €, tiuj biletoj aĉeteblas ĉe ŝoforo, laŭ tiuj tarifoj (slovaklingve). Ŝajne UK-anoj vojaĝas senkoste.

Por veturi de UK al IIK, laŭ tiu horaro, iru de la ronda UK-ejo ĝis la strato (sen transiri ĝin). 100 m antaŭ la rivero situas bushaltejo «Univerzity», jen foto. Buso n-ro 2 alvenas de la rivero kaj afiŝas direkton/finstacion «Dražovce» aŭ «Šindolka, Dolnohorská» aŭ «Priemyselný park». Eniru, pagu, veturu 14 minutojn, eliru la 8-an haltejon «Šindolka, Dolnohorská», jen foto. Iru la straton malsupren 50 metrojn, poste dekstren, plu 50 metrojn. Maldekstre situas BMW-vendisto, dekstre la portalo al nia IIK-ejo kun trafiksigno '20', jen foto. Restas 100 metroj sur la IIK-tereno ĝis la enirejo.

Por veturi de IIK al UK, jen horaro, buso n-ro 2 indikas direkton/finstacion «Kmeťova». Eniru, veturu 14 minutojn, eliru la 9-an haltejon «Univerzity». Transiru la straton, plu ĝis UK-ejo.