INFORMOJ | ALIĜILO | KONGRESEJO | PROGRAMO & FOTOJ |
SKIPO | ALIĜINTOJ | KONTAKTO | LIGOJ |
45a Internacia Infana-junula Kongreseto
temo «Bestoj»
23a de julio ĝis 30a de julio 2016
ĉe urbo Nitro, Slovakujo
gvidantoj (iri al knabinoj) aŭ knaboj) | ||
Veronika Veronika Acsádi Hungarujo | Mi estas patrino de denaske E-parolanta, 7-jara knabino, kun kiu ni jam ofte vizitis diversajn familiajn E-renkontiĝojn en Eŭropo. Plejofte mi laboris dum tiuj ĉi eventoj, plejofte faris komunan kantadon kaj ludadon por la plej etaj infanoj. En 2015 mi ĉeforganizis REF, Renkontiĝon de E-Familioj, kiu iĝis tre sukcesa, pro tio Petro Baláž, mia olda amiko petis min kunordigi IIK-n en Nitro. Kun bonega, sperta teamo ni amuzigos viajn infanojn dum la tuta UK, do ne hezitu aligi ilin! :) "Veronika" <veronika.esperanto@gmail.com> | |
Niki Nicky Janssen Belgujo | Mi estas belga avinjo kiu ŝategas rakonti kaj amuzigi. Laŭ mia patrino mi komencis rakonti 2-jara. Do nun mi faras tion jam 50 jarojn. Mi skribis fabelojn, rakontojn, eĉ muzikajn teatrumadojn, mi produktis kaj regisoris, dekoris, vestis kaj ŝminkis por mia tiama infankoruso. En 2002, mi komencis lerni Esperanton. Nun mi estas ĉiam parto de la infanprogramo, ĉefe manlaboroj kaj piĵam-rakontojn, dum PSI kaj NoRo kaj infana semajno en Greziljono. Mi ŝategas "knufli" kun ĉiuj. | |
Ana Sonĝanta 신은숙 Shin Eunsook Koreujo | Mi respondecos pri la IIK 2017 en Koreujo. Mia profesio estas instruisto pri Esperanto en alternativa mezlernejo. Feliĉan kunlaboron! Klaku sur mian foton :-) | |
Ani Annie Grente Francujo | Mi instruis en baza lernejo en Francio dum multaj jaroj, poste en mezlernejo mi instruis la anglan kaj francan kiel fremdlingvo. Mi emeritiĝis en 2013. Mi partoprenis en la Instruista Trejnado en Poznan kaj ricevis mian diplomon de E-instruisto en septembro 2014. Mi komencis instrui Esperanton al infanoj en aŭgusto 2014: mi instruis en vilaĝo en Maroko kaj provas instrui en orfejo en Kreto (ĉar mi havas domon tie en Neapoli kaj ankaŭ provas starigi Esperantan Domon). Mi ankaŭ iomete instruis en lernejoj en Pollando. En 2015 mi vojaĝis al Tunizio kaj instruis E-on al junuloj, poste dum du monatoj en ĉina baza lernejo de Taiyuan. En Februaro 2016 mi flugos al Tanzanio kaj instruos dum tri semajnoj. | |
Berto Bert Schumann Francujo | Mi estas patro de Gretel kaj Johann, kiuj regule venis al IIK kaj REF. En laborejo mi programas per Lotus Notes sur komputilo. Mi aktivas por la Esperanto-kastelo Greziljono, en la politika movado Eŭropo-Demokratio-Esperanto EDE kaj konas la bildlingvon Bliss. Al IIK mi venos laŭ bezono. | |
Ela Ela Wnuk Polujo | Mi estas la patrino de Luko kaj Tomaso. | |
Maĉek Maciej Wnuk Polujo | Mi ĉeestas kun miaj edzino kaj filetoj. | |
Ana Anna Ritamäki-Sjöstrand Finnlando | Mi venas kun mia filino Sigrid. Mi povos legi piĵamorakonton iun vesperon, havas fakajn sciojn pri juro kaj sociaj sciencoj, EU, lingvaj rajtoj, aŭtonomio de Alando ... kaze ke estas intereso inter pli grandaj infanoj. Mi strebos multe partopreni en UK. | |
Edit Edit Slezákné Tar Hungarujo | Miaj gefiloj partoprenis multajn IIK-ojn kaj REF-ojn, kun mia edzo Tamás ni organizis du REF-ojn. Mi povus instrui kelkajn ludojn de niaj iamaj REF-oj. Mi venos al IIK nur okaze por instrui kantojn, eventuale Tamás povus foje akompani per gitaro. Krome mi povus kunporti kelkajn societajn tabloludilojn. | |
Maja Mária Chlpánová Slovakujo | Mi loĝas urbeto Tlmače, je 45 km de Nitro, mi partoprenis 2-foje SES-on kaj akceptis esti slovaka kontaktpersono por prepari kaj aranĝi ĉion bezonatan antaŭ IIK. | |
Libuŝe Libuše Hýblová Ĉeĥujo | En la ĉeĥa movado, mi estis kasisto vicprezidanto de Ĉeĥa Esperanto-Asocio. Dum IIK, mi ĉeestos la tuttagan ekskurson al Topoľčianky por gvidi kaj traduki. | |
Frank Franck Pape Norvegujo | Mi venis duan fojon al IIK por esplori la vojon al la monto Zobor kaj poste gvidi la tutan grupon. | |
| ||