INFORMOJ | KONGRESEJO | PROGRAMO | SKIPO | ALIĜINTOJ | KONTAKTO | LIGOJ | 한국어 |
46a Internacia Infana-adoleskanta Kongreseto
temo «Kolora mondo»
22a de julio ĝis 29a de julio 2017
en urbo Seulo, Koreujo
knab[iĉ]oj laŭ aĝo (iri al knabinoj) aŭ skipanoj) | ||
Aliĥano, 7 j. Alikhan INTIMAK Әлихан Kazaĥujo | Mi loĝas en la kazaĥa ĉefurbo Almato. Mi povas paroli 3 lingvojn, baze Esperanton kaj la anglan kaj flue la rusan. Mi ŝatas sporti kaj danci. | |
Suno, 7 j. ZHANG Tiannuo 张天诺 Ĉinujo | Mi estas Suno el Ĉinujo. Mi studas en Elementa lernejo de Bejanŝuĝie. Mi ŝatas ludi pianon. | |
Ŭonĉo, 11 j. KIM Ga Won 김가원 Koreujo | Mi estas komencanto kaj venas kun mia fratino Ah Won. | |
Liljan, 11 j. Lilian BONNET Francujo | Mi ŝatas sportojn, mi praktikas korbopilkon, tablotenison, grimpadon kaj skiadon. Mi ŝatas teknologiajn laboretojn, kartoludojn kaj magion. Mi praktikas sintezilon. | |
Leono, 12 j. SON Jinwoo 손진우 Koreujo | Mi lernas en Chmbit libera lernejo. Mia Esperanta vojaĝo okazis du fojojn. Lastjare mi vojaĝis al Ĉinio kaj Japanio. | |
Ĵun, 12 j. MOON Hyeokjun 문혁준 Koreujo | En la 9a de oktobro 2016, mi Esp-vojaĝis al Kjuŝu, Japanio. Mi lernos en Woodada libera lernejo ekde ĉi jaro. | |
Adrian, 13 j. Adrien COMBES Francujo | Saluton, mia nomo estas Adrien kaj mi estas 13 jarojn aĝa. Mi loĝas in Francio kaj mi ŝatas bestojn. Mi ĉeestis la IIK-kongresojn de la jaroj 2015 kaj 2016. Mi parolas la francan, la anglan, Esperanton kaj mi lernas la germanan. Mi volas partopreni en la kongreso ĉar mi ŝatas tion. | |
Ĵino, 13 j. KIM Jinho 진호 Koreujo | Mi lernis bazan Esperanton kaj la anglan. La ĉi-foja vojaĝo estos mia tria Esperanta vojaĝo. Mi estas tre aktiva je sportado kaj ŝatas ĉian sportumadon. | |
Loris, 14 j. Loris BONNET Francujo | Mi ŝatas sportojn, mi praktikas korbopilkon, grimpadon kaj plonĝadon. Mi ŝatas matematikajn ludojn (Rubik-kubo, ŝako), kartoludojn kaj metiojn. Mi ludas elektran gitaron. | |
Kanta, 14 j. SUZUKI Kanta かんた Japanujo | Mi estas Kanta. Mi havas 14 jarojn. Mi volas havi multajn amikojn en la tuta mondo. | |
Boli, 15 j. YANG Hee Jin 양희진 Koreujo | Mia nomo estas Boli en Esperantio. Mi tre ŝatas lerni Esperanton. Mi kelkfoje vojaĝas al la mondo per Esperanto. Mi povas paroli iomete la japanan lingvon kaj ludi flueton. | |
Kijoteru , 15 j. MIJAHARA Kijoteru きよてる Japanujo | Mia nomo estas Mijahara, mi havas 15 jarojn. Mi ŝatas tenison. Mi volas havi multajn amikojn en la mondo. | |
Oriento, 15 j. LEE Donghun 이동훈 Koreujo | Lastjare mi partoprenis al la Transjara Esperanta Kurskunveno en Kjoto, Japanio. Mi lernas en Chmbit libera lernejo. | |
Ĵoakino, 15 j. Joaquin ROSILLO Meksiko | Kune kun mia fratino, mi jam partoprenis la IIK-on en Lilo en la jaro 2015. Mi multe ŝatas sportojn, precipe piedpilkan ludon. Mia avino instruas al mi Esperanton kaj mi praktikas kun mia patro. Mi ŝatas havi amikojn en la tuta mondo kaj mi estas tre ekscitita partopreni en la IIK en Seulo. | |
Ungsik, 16 j. CHOI Woongsik 최웅식 Koreujo | Mi estas CHOI Woongsik, kiu lernas en Ĉambit Libera Lernejo. Mi ŝatas korean tradician batalarton "Kuksul". Do nun mi estas lernanta tion. Ankaŭ "K-Pop" plaĉas al mi. Dum IIK, mi deziras havi ĝojan tempon kun vi ĉiuj. | |
Heri, 17 j. CHOI Hyen Bin 최현빈 Koreujo | Mi nomiĝas Heri en Esperantio. Mi ŝatas lerni Esperanton, tamen ne ŝatas esti en la klasĉambro. Mi ŝatas fari ion ekstere kaj ludi. | |
Hangjol, 17 j. CHOI Han Gyeol 최한결 Koreujo | Mia nomo estas HanGyeol Choi. Mi estas dekok-jara. Mia hobio estas ludi gitaron. Mi ŝatas rizon. Mi volas renkonti vin kaj ludi en Esperantio. | |
Eko, 17 j. HER Jun Beom 허준범 Koreujo | Mi estas Eko, mia hobio estas biciklo. Mi estas 19-jara. 안녕하세요 저는 허준범입니다 저는. 에스페란토에 흥미가 생겼습니다. | |
Iskandal, 18 j. HONG Seok Chan 홍석찬 Koreujo | Mia nomo estas Iskandal en Esperantio. Mi aĝas 19 jarojn. Mi vojaĝis en Hungario, Aŭstrio, Germanio, Ĉeĥio, Japanio per Esperanto. Mi ŝatas amon kaj pacon. Mi volas renkonti vin en IIK. | |
13 knab[iĉ]oj 16 ĝis 18 j. Koreujo | Pluraj koreaj junuloj partoprenos partatempe: BEAK Hyeonchan 백현찬, CHOI Ĵeong-u 최정우, GU Hangul 구한글, KANG Sungyu 강승규, KIM Do-hyeon 김도현, KIM Hyoĉan 김효찬, KIM Minyoung 김민영, KIM Sangju 김상유, KIM Seoheon 김서헌, KIM Sungho 김승호 LEE Chang-u 이창우, LEE Ĝu-hyeon 이주현, LEE Seo-uk 이서욱, LEE Sungjun 이승윤, O Hannam 오한남, PARK Ĝun-jong 박준영, SHIN Sungmin 신승민, WON Junho 원준호, | |
knabinoj laŭ aĝo (iri al knab[iĉ]oj aŭ skipanoj) | ||
6 knabinoj 16 ĝis 18 j. Koreujo | Pluraj koreaj junulinoj partoprenos partatempe: ĜE Sihyeon 제시현, KIM Minĝu 김민주, KIM Sohun 김소흔, LEE Habin 이하빈, LEE Jeĝu 이예주, LEE Seojeon 이서연, NAM Gyumin 남규민. | |
Juki, 17 j. TAKEMURA Juki ゆき Japanujo | Mi loĝas en la urbo Kobe en la Hjogo-gubernio. Miaj hobioj estas kampado, gimnastiko kaj piano. En IIK☆, mi volas uzi Esperanton kaj havi multajn amikojn el diversaj landoj. Mi volas prezenti japanan kulturon ekzemple, teceremonion kaj kotoon. | |
Jumi, 16 j. JAMAŜITA Jumi ゆみ Japanujo | Mi loĝas en la urbo Akaŝi en la Hjogo-gubernio. Mi ŝatas manĝi, kanti, danci kaj babili. En IIK, mi volas havi multajn amikojn el diversaj landoj. Mi volas instrui la japanan lingvon. Ni kune babilu multe! | |
Joŝiko, 16 j. NIŜIJAMA Joŝiko よしこ Japanujo | Saluton, mia nomo estas Joŝiko! Mi volas havi multajn amikojn en Koreio. Mi ŝatas manĵaĵojn. | |
Ajlin, 15 j. HSUEH Wei-ning 薛維寧 Tajvano | Mi studas kaj ŝatas pentradon, desegnadon, povas ludi pianon sed nur kion mi lernis. Esperanton mi uzis kiam ni havis ofte gastojn hejme kaj E-kursojn. Nia indonezia helpantino kiu loĝis ĉe nia hejmo du tri jaroj parolis ĉiutage kun mia patro nur Esperanton dum miaj unuaj tri jaroj. Mi estas en mezalta lernejo (senior high school) kaj studas komercan desegnadon. | |
Jogajle, 15 j. Jogailė ČOJŪTÉ Litovujo | Mi estas Jogailė, 15-jara litova-korea knabino el Vilnius, Litovio. Mi ŝatas kanti, pentri, sporti kaj dormi :-) Mi interesiĝas pri biologio kaj zoologio. Mi unuafoje partoprenis en IIK 2017. Mi esperas, ke mi havos bonan tempon kun vi! | |
Aiko, 15 j. TATEIŜI Aiko あいこ Japanujo | Mi loĝas en la urbo Kobe en la Hjogo-gubernio. Mia hobio estas aŭskulti muzikon kaj televidi. En IIK ☆ mi volas lerni Esperanton multe kaj havi multajn amikojn el diversaj landoj. Mi volas manĝi bongustan manĝaĵon. | |
Amor, 14 j. MIN Sarang 민사랑 Koreujo | Mia nomo estas Min Sarang. Mi tre ŝatas bluan maron. Mi deziras iĝi muzikisto aŭ pentristo. Mi iom povas ludi fluton, violonon kaj pianon. Mi ŝatas praktiki naĝadon. | |
Saĝo, 14 j. MIN Jeehei 민지혜 Koreujo | Mia nomo estas Min Jeehei. Mi ŝatas desegni. Mi povas ludi violonon kaj fluton. Mi ankoraŭ ne tre bone parolas Esperanton, sed mi ŝatas lerni ĝin. | |
Maro, 14 j. CHOI Dayeon 최다연 Koreujo | Mi lernas en mia hejmo kaj ŝatas ludi pianon. Lastatempe mi partoprenis al la Transjara Esperanta Kurskunveno en Kjoto, Japanio. | |
Luna, 14 j. PARK Jiin 박지인 Koreujo | Mi lernas en libera lernejo. Antaŭ tri monatoj mi partoprenis en la Korea Esperanta Kongreso. | |
Ĝije, 13 j. LEE Jiye 이지예 Koreujo | Mi lernas en libera lernejo kaj ŝatas manĝi manĝaĵon. Lastjare mi partoprenis en Korea Esp-Kongreso. | |
Junia, 13 j. CHOI Yunsuh 최윤서 Koreujo | Mi lernas en mia hejmo, sed ne en lernejo. Lastjare mi vojaĝis al Ĉinio kaj Japanio. Tiam mi renkontis fremdajn esperantistojn. | |
Sakura, 13 j. SAKAMOTO Sakura さくら Japanujo | Mi loĝas en la urbo Osaka en Japanio. Mi estas dektri-jara kaj unuajara mezlernejaro. Mi nun ŝatas ludi volejbalon. | |
Sami, 12 j. Samantha ROSILLO Meksiko | Mi apartenas al 4a-generacia Esperanta familio. Mi estas 12-jaraĝa kaj lernas Esperanton de la patro kaj avino. Mi ŝatas bestojn kaj ludi tenison, mi ŝatas kanti kaj danci. Mi parkere kantas La Esperon. | |
Jeongin, 11 j. PARK Youngin 박영인 Koreujo | Mi eklernis Esperanton antaŭ unu semajno. | |
Roza, 11 j. HA Jooyeon 하주연 Koreujo | Mi estas ordinara knabino kaj apartenas al la libera lernejo. | |
Sofia, 11 j. NIE Chenxi 聂晨曦 Ĉinujo | Mi estas Sofia el Ĉinujo. Mi ŝatas danci la ĉinajn naciajn dancojn. Mi studas en Elementa lernejo de Bejanŝuĝie. | |
Kesi, 10 j. CHENG Bingchao 程苪潮 Ĉinujo | Mi estas Kesi el Ĉinujo. Mi studas en Elementa lernejo de Bejanŝuĝie. Mi ŝatas studi lingvon. | |
Kato, 9 j. LIU Sihan 刘思涵 Ĉinujo | Saluton, mi estas Kato el Elementa lernejo de Bejanŝuĝie, Ĉinio. Mi ŝatas kanti kaj danci. | |
Aŭon, 9 j. KIM Ah Won 김아원 Koreujo | Mi estas komencanto kaj venas kun mia frato Ga Won. | |
Sorina, 9 j. KIM So Rin 김소린 Koreujo | Saluton! Mia nomo estas Sorina. Mi loĝas en urbo Younggwang, sude de Koreio. Mi iomete lernas Esperanton de mia avo. Mi venos al Seulo kun miaj avino kaj avo. | |
Dajon, 9 j. CHUNG Dayon 정다연 Koreujo | Saluton! Mi loĝas en Seulo. Mi ŝatas desegni, legi, naĝi, ludi pianon kaj partopreni en scienco-eksperimentoj. Mi estas komencanto, sed mi volas fari bonan geamikojn. | |
PARTOPRENIS en | 2015 |
44 infanoj (16 knabinoj kaj 18 knab[iĉ]oj,
7- ĝis 17-jaraj), 5 gvidantoj kaj 16 helpantoj
el 13 landoj (be, cat, ch, cn, de, fr, kr, lu, mx, pl, tr, ua, us) kaj 3 kontinentoj. |
PARTOPRENIS en | 2016 |
22 infanoj 13 knabinoj kaj 9 knab[iĉ]oj,
4- ĝis 16-jaraj), 5 gvidantoj kaj 7 helpantoj
el 15 landoj (be, cat, cn, cs, de, fr, hr, hu, kr, lt, no, pl, ro, sf, sk) kaj 2 kontinentoj. |
PARTOPRENUS en | 2017 |
65 infanoj (36 knabinoj kaj 29 knab[iĉ]oj,
7- ĝis 18-jaraj), 10 gvidantoj kaj 3 helpantoj
el 8 landoj (cn, fr, jp, kr, kz, lt, mx, tw) kaj 3 kontinentoj. |
|