| INFORMOJ | KONGRESEJO | PROGRAMO | SKIPO | ALIĜINTOJ | KONTAKTO | LIGOJ | 한국어 |
46a Internacia Infana-adoleskanta Kongreseto
temo «Kolora mondo»
22a de julio ĝis 29a de julio 2017
en urbo Seulo, Koreujo
| Seulo havas du pejzaĝojn, modernan kaj tradician. Dum via vizito, vi gustumos ambaŭ etosojn. | UK okazos en la kampuso de Hangook Universitato de Fremdaj Studadoj. Jen mapo. Jen kiel alveni (angle). | IIK okazos rande de Seulo, en nacia parko, en junulgastejo, ĉ. 10 km de la UK-ejo. Jen mapo. Jen itinero UK-IIK | ||
| | |
||
| Nia IIK-ejo Bongdo estas Junulara Gastejo de Ŭonbulismo, ĝi situas ĉe la monto Dobong. | La konstruaĵo kaj sufiĉe vasta ĝardeno bone akordas. En la gastejo, IIK-anoj povas sekure ludi ĉe naturo. | La grandan salonon kun klimatizilo ni uzos por Interkona Vespero, por sperti teo-ceremonion, por teatri ktp. | ||
| | |
||
| Ni uzos 2 grandajn dormĉambrojn kaj 5 malpli grandajn, por sume 55 personoj. En ĉiuj ĉambroj jam pretas individuaj matracoj kaj puraj litkovriloj. | Necesejo kaj duŝejo estas komune uzotaj jen por viroj, jen por virinoj. La ejoj estas puraj kaj modernaj, kun pura akvo varma kaj malvarma. | Granda kaj apude eta manĝejo povas enteni 55 personojn. Ni manĝos 3-foje tage. Nacia korea manĝo estas rizo kaj kimĉio kun forta gusto. | ||
| | |
||
| La IIK-ejo havas tre belan promen- vojon kaj aranĝitan korton kun du hundoj kaj kelkaj katoj. Ĉiumatene la infanoj povus promeni en freŝa aero. | Tage infanoj ludos ĉe la arbareto ene de IIK-ejo. Sporto, Olimpika ludo, mini-futbalo, matena gimnastiko okazos en tiu natura sportejo. | Plej multe da infanoj pli ĝuos la eksteran naturejon ol internan salonon. Tie eble okazos E°-kursoj en grupoj laŭ aĝo kaj lingva nivelo. | ||
| | |
||
| Ni faros duontagan promenadon al bela parko. | Ni vizitos la korean palacon Gyeong-bok-gung en Seulo. | La gvidantoj cerbumas pri interesa ekskurso. | ||
| | |
||