INFORMOJ KONGRESEJO PROGRAMO SKIPO ALIĜINTOJ KONTAKTO LIGOJ 한국어

46a Internacia Infana-adoleskanta Kongreseto   temo «Kolora mondo»  
22a de julio ĝis 29a de julio 2017   en urbo Seulo, Koreujo  

Antaŭ IIK, iom-post-iom, la organiza skipo preparas la programon. Dum IIK, la loka skipo kunsidas ĉiutage por organizi la programon de la sekva tago kaj adapti ĝin laŭ la cirkonstancoj. La provizoran bazan tagan horaron kaj ripetajn programerojn vidu malsupre. Jen la provizora programo:



  • KULTURA-EDUKA PROGRAMO
    • E°-lecionoj, lingvaj ludoj, kartovortoj (en klasĉambroj)
    • Koreaj maskodanco, popoldanco Gang Gang Sule
    • Kantado kaj ludado kun gitaro & koreaj tamburoj
    • Vizito de koreaj palaco, reĝa tombejo, tradicia vilaĝo
    • Tapiŝpentrado, internaciaj infanaj kantoj
    • Internacia bazaro
    • Fari marionetojn kaj skeĉon
  • AMUZA-LUDA PROGRAMO
    • Interkonaj ludoj: prezentoj, nom-memorado, seĝodanco
    • Fari diverskolorajn magiajn sukojn
    • Konkurso de internacia deserto
    • Vizaĝpentrado, fari brakringojn koretipajn
    • Kolorigi korean ventumilojn kaj vendi en la foiro
    • Fabriki pompomarbojn kaj viziti futbalmaĉon
  • MOVA-SPORTA PROGRAMO
    • Banado en urba naĝejo
    • Piedpilko kaj aliaj eksteraj ludoj
    • Komuna ŝnursaltado kun kanto, olimpikaj ludoj
    • Promenadi en reĝa tombejo
    • Gimnastiko, matena jogo
  • VESPERA-SPEKTAKLA PROGRAMO
    • Fajroteknikaĵo
    • Prelegetoj de infanoj pri sia lando
    • Internacia Vespero
    • Nacia Vespero de UK
  • PROGRAMO KUN UK, GEPATROJ KAJ JUNULARA PROGRAMO
    • Komuna lernado de Koreaj laŭmodaj dancoj
    • Partopreni en kulturaj programeroj de UK
    • Partopreno de la adoleskantoj en Junulara Programo
    • Prezentiĝo de ĉiuj IIK-anoj sur la podio dum la Solena Fermo


Ĉiutaga tagordo
Pro varmeco, malgraŭ uzo de klimatiziloj, la programo povus inversiĝi matene kaj posttagmeze.
08h30 vekiĝo, prepariĝo
09h00 matenmanĝo / matena jogo, kanto
10h00 antaŭtagmeza programo: lingvaj ludoj, Esperanto-kurso, kantado, skeĉoj
12h30 tagmanĝo
13h30 posttagmanĝa paŭzo kaj trankvilaj ludoj
14h30 posttagmeza programo: ekskurseto, animado, manlaboro, foiro, akvoĵetado, badmintono, keglo
17h30 vespermanĝo
18h30 mallonga paŭzo por prepari la vesperon
19h00 vespera programo: internacia vespero, kvizo, tabuloludoj, spektakloj
21h00 laviĝo, enlitiĝo de pli junaj infanoj
por pli aĝaj, viziti programon de UK laŭ la bezono
22h00 enlitiĝi por ĉiuj (la gvidantoj kunsidos)