INFORMOJ | KONGRESEJO | PROGRAMO | SKIPO | ALIĜINTOJ | KONTAKTO | LIGOJ | 한국어 |
46a Internacia Infana-adoleskanta Kongreseto
temo «Kolora mondo»
22a de julio ĝis 29a de julio 2017
en urbo Seulo, Koreujo
gvidantoj (iri al helpantoj) aŭ alighintoj) | ||
Sonĝanta SHIN Eunsook 신은숙 Koreujo | Mi profesias kiel faka instruisto pri Esperanto en alternativa mezlernejo «FELIĈA». Ĉiujare mi kun la lernejaj adoleskantoj faras E°-vojaĝon tra la mondo por praktiki Esperanton kaj Esperantujon. Dum somera kaj vintra ferioj, mi organizas E°-staĝon por alternativaj lernejaj instruistoj en Koreio kaj eĉ en la jaro 2015, en Francio, kunlaborante kun loka E°-asocio. Kelfoje en Japanio, Ĉinio kaj Francio, oni alvokas min gvidi kursojn al plenkreskuloj kaj fari animadon al infanoj. En Nitro, mi havis ŝancon jam sperti IIK-on kiel gvidanto. Kun bonveniga koro kaj sperta talento, nia teamo varme akceptos viajn infanojn en Seula IIK. Bonvenon al tutmondaj infanoj! Sonĝanta, IIK-respondeculo, songhanta@gmail.com | |
Esther LEE Hyunmi 이현미 Koreujo | Mi tre ŝatas ĝui la tempon kun infanoj. Antaŭe mi laboris en alternativa elementa lernejo de Koreio. Kelkajn jarojn mi instruis Esperanton por infanoj kaj plenkreskuloj. Ni kune ĝuu feliĉan Esperantujon. | |
Miŝel Michel FONTAINE 미셸 폰텐 Francujo | Esperantiĝinte en la jaro 2000, mi multfoje gvidis infanojn. Mi tre ŝatas ludi, pere de Esperanto, kun tutmondaj infanoj: teatri, skeĉi, ŝnursalti, marioneti, fabriki maskojn, kajtojn, tamburi, kanti ktp. Ni havu gajan tempon dum IIK 2017 !!! | |
Karotino KANEKO Akemi 金子 暁美 Japanujo | Mi estas oficistino de religio Oomoto, kaj mi gvidas E-klubon en publika elementa lernejo. Unuafoje mi spertos internacian infanan eventon en Koreio. En IIK 2017 mi klopodos por ĉiuj partoprenontoj kaj sukceso de la Kongreso. | |
Ani Annie GRENTE 아니 그런트 Francujo, Grekujo | Mia nomo estas Annie (oni prononcas Ani). Mi estas francino kaj loĝas en Kreto (Grekio). Mi estas patrino kaj eĉ avino. Mi ŝatas instrui Esperanton (ĉefe al infanoj!) kaj vojaĝi. En Azio mi jam vizitis Ĉinion kaj iom instruis tie, sed ankoraŭ neniam estis en Koreio. Mi antaŭĝojas deĵori en la IIK kaj renkonti multajn junajn amikojn. | |
Hela LEE Junghee 이정희 Koreujo | Mi instruas Esperanton en alternativa elementa lernejo, kiu nomiĝas «Ĉielarko». Antaŭe mi gvidis bazajn kursojn de Esperanto por adoltoj kaj adoleskantoj. En IIK 2017 mi ĝoje ludos kun infanoj per Eperantaj kartoj. | |
Susi XING Shuang 邢起双 Ĉinujo | Mi estas ĉina instruistino de elementa lernejo «Baiyangshujie» en urbo Taiyuan. Mi praktikas Esperanton ekde la jaro 2012 kaj sukcesis trapasi ekzamenon de KER pri B2 skriba. Mi ŝatas Esperanton kaj ankaŭ miajn infanojn de la lernejo. Danke al la helpo de Esperanto, la infanoj aŭdas amikajn voĉojn el diversaj landoj de la mondo. Mi kredas, ke ĉiuj ĉeestontaj amindaj infanoj kreos plej belegan fabelon en bela Seulo! | |
Jana PARK Eunyoung 박은영 Koreujo | Mi laboras en la alternativa mezlernejo. Mi ofte vojaĝas kun miaj lernantoj al tuta mondo, oriento-Eŭropaj landoj, Nepalo, Ĉinio, Japanio. Mi estas ĝoja renkonti internaciajn infanojn kun miaj lernantoj dum IIK 2017. | |
Beleta PARK Go-eun 박고은 Koreujo | Mia pofessio estas instruistino de publika elementa lernejo. Mi estas tre ĝoja pro mia unua internacia sperto danke al IIK 2017. Vojaĝi al aliaj landoj kaj pentrado estas miaj ŝatokupoj. Mi esperas ke mia talento kontribuos por IIK-partoprenontoj. | |
Berto Bert Schumann 베르토 Francujo | Mi estas patro de Gretel kaj Johann, kiuj regule venis al IIK kaj REF. En laborejo mi programas per Lotus Notes sur komputilo. Mi aktivas por la Esperanto-kastelo Greziljono, en la politika movado Eŭropo-Demokratio-Esperanto EDE kaj konas la bildlingvon Bliss. Al IIK mi venos laŭ bezono. | |
helpantoj (iri al gvidantoj) aŭ alighintoj) | ||
Ĝinsia LI Jingxia 李景霞 Ĉinujo | Mi instruas en elementa lernejo de Baiyangshuji, Taiyuan-urbo, Shanxi-provinco. Mi estas ĉiutaga helpanto de IIK Seulo. | |
Pomo GUO Li Jun 郭丽军 Ĉinujo | Mi estas Pomo. Mi loĝas en Ĉinio. Mi lernis Esperanton dum kvar jaroj. Mi ŝatas interparoli kun amikoj en la mondo. Mi instruas la ĉinan kaj anglan lingvojn en elementa lernejo de la urbo Taiyuan. | |
Leo SHIN Young 신영 Koreujo | Mi estas Leo. Mi estas helpanto en IIK, mi atendos vin. Ĝis en UK kaj IJK! | |