INFORMOJ ALIĜILO KONGRESEJO PROGRAMO SKIPO ALIĜINTOJ KONTAKTO LIGOJ

47a Internacia Infana-adoleskanta Kongreseto  
28a de julio ĝis 4a de aŭgusto 2018   en urbo Almada, Portugalujo  
temo «delfenoj kaj dinosaŭroj»  

Bonvenon en la retpaĝaro de IIK, kiu okazos de la 28a de julio ĝis la 4a de aŭgusto 2018 en la ĉemara urbo Almada, tuj sude de Lisbono, samtempe kun la 103a UK. La infankongresa temo estas « delfenoj kaj dinosaŭroj », kiujn ni vizitos! Vizitu la IIK-kongresejon.
 
  Por resti informata pri IIK,
aliĝu al nur-anonca
dissendolisto
iik-anonco.



La skipo konsistas el diverslandaj gvidantoj, iuj partoprenis IIK-on jam plurfoje, aliaj venos unuafoje. Ili profesie laboras aŭ laboris en lernejoj, kutimas zorgi pri infanoj kiel animanto en kulturcentro aŭ kiel gepatro en sia hejmo. Ĉiuj gvidantoj lertas zorgi pri infanoj kaj ŝatas ludi kun ili. Vidu la skipon.
 
La programo celas amuzi la infanojn kaj instigi ilin paroli en Esperanto. Okazos olimpikaj ludoj, akvobatalo kaj banado, ekskursoj, manlaboro, kantoj, sporto kaj E°-kursoj. Vespere ludoj, amuza kvizo kaj interesaj vesperaj agadoj atendos la infanojn kaj adoleskantojn. Ĉiu bone notu siajn ideojn en la aliĝilo! Vidu programon.
 
Vidu la sinprezenton de la knabinoj kaj knaboj kiuj jam aliĝis.
Kiel kutime, ni atendas 30 ĝis 50 infanojn kaj adoleskantojn laŭ diversaj aĝgrupoj,
kiuj parolas Esperanton; tiuj kutime venas el E-familioj aŭ lernejaj klasoj, nome:

  Infanoj kaj adoleskantoj estas la kutimaj IIK-partoprenantoj.
    Adoleskantoj ekde 17 jaroj kaj fluparolantaj povas fariĝi helpantoj.
      Infanoj ĝis 7 jaroj kutime bezonas gepatron/prizorganton/vartiston dum IIK.


Kotizo     ĝis la 30a
de februaro
ĝis la 30a
de aprilo
ekde la 1a
de majo 2018
    Subvencio eblas,
ĉar UK-aliĝantoj
doncas al IIK-fondaĵo.
Se vi bezonas helpon,
skribu al ni!
   
A-landoj 265 € 285 € 305 €
B-landoj 195 € 210 € 225 €
   
A- kaj B-landoj laŭ UK-difino. La kotizo kovras la kostojn de restado, tri manĝoj potage, programoj de la 28a de julio posttagmeze ĝis la 4a de aŭgusto antaŭtagmeze kaj ĉiuj ekskursoj. La IIK-kotizo ne inkluzivas asekuron, kiun gepatroj mem prizorgu. Infanoj, helpantoj kaj gvidantoj senpage aliĝas al la UK.

Por pagi, bv. ĝiri al UEA-konto “iiko-r”. Kiel pagocelo skribu “IIK-R” kaj nomon de la infano(j). Pri pagmanieroj al UEA, vidu la Jarlibron aŭ tiun paĝon pri pagmanieroj.


Kaze de skriba malaliĝo al la administranto (klaku butonon KONTAKTO) ĝis la 30 de junio 2018, la pagita sumo estos redonita minus 20% de la baza kotizo. Aliĝo estas, post interkonsento, transigebla al alia infano.

Sukcesan vojaĝon deziras la IIK-skipo!
<infana.kongreseto@gmail.com>




 









land-nombrilo