INFORMOJ ALIĜILO KONGRESEJO PROGRAMO SKIPO ALIĜINTOJ KONTAKTO LIGOJ

47a Internacia Infana-adoleskanta Kongreseto  
28a de julio ĝis 4a de aŭgusto 2018   en urbo Almada, Portugalujo  
temo «delfenoj kaj dinosaŭroj»  



knabinoj laŭ aĝo (iri al knab[iĉ]ojskipanoj)
Jogajle, 16 j.
Jogailė ČOJŪTÉ
Litovujo
Mi estas 16-jaraĝa, litova-korea knabino,
kiu ŝatas kanti, pentri, dormi kaj havi multajn geamikojn.
Mi esperas havi bonan tempon kun vi.
Mi esperas, ke mi havos bonan tempon kun vi!
Nina, 13 j.
Nina BURKERT
Germanujo
Mi estas 13-jara knabino.
Mi ŝatas desegni, kudri kaj esti kreema.
Mi venos kun miaj gefratoj Maks kaj Anja.
Miaj gepatroj ambaŭ parolas Esperanton, sed mi nur nun komencis lerni Esperanton per Duolingo.
Maluna, 12 j.
Malouna BOULOY-CORNEVIN
Portugalujo
Mi estas francino,
sed vivas en Lisbono ekde dek jaroj.
Irene, 12 j.
Irene ALBERT CRUZ
Hispanujo
Saluton, mi estas Irene.
Mi ŝatas sportojn, teatron, manfaraĵojn kaj lerni Esperanton.
Mi estas hispana.
Estas mia unua IIK kaj mia unua vojaĝo al ekstera lando.
Julieta, 11 j.
Juliette COMBES
Francujo
Mia frato Adrien tiom aprezis
la antaŭajn infanajn kongresetojn
ke me ankaŭ deziras partopreni ĉi jare.
Somin, 11 j.
PARK Somin, 박소민
Koreujo
Mia nomo estas Somin kaj mia aĝo estas 11 jaroj.
Mi ŝatas pentraĵon, legadon, kreskigi beston
kaj la ametiston kiu estas mia naskiĝjuvelo.
Mi ege deziras ke IIK-anoj kaj mi interamikiĝos.
Lejla 11 j.
Leila PENAS PEDRO
Portugalujo
Mi venos kun mia onklin.
Flo, 9 j.
Flora Devi HERNÁNDEZ WALTER
Germanujo
Saluton!
Mi nomiĝas Flora.
Mi tre ŝatas danci, kanti kaj legi.
Kaj ludi !!!
Vidu intervjuon kun I. Gonĉarova.
Anja, 9 j.
Anja BURKERT
Germanujo
Mi estos 9 jara kiam mi venos al la IIK.
Mi ŝatas sportumi, legi kaj ludi.
Mi jam estis ĉe Esperanto renkontiĝoj, sed ankoraŭ nur malmulte komprenas aŭ parolas.
Mi venos kun miaj gefratoj Maks kaj Nina.
Stela, 8 j.
Stella MATEO
Francujo
Mi nomiĝas Stella kaj mi loĝas en Francio, apud Bordozo.
Mia frato Samuel ankaŭ partoprenos la kongreseton.
Mi ŝatas ridi kaj ludi kun miaj geamikoj.
Ida, 8 j.
Ida DIJKSTRA
Belgujo
Mi estas fratino de Dmitri.
Ni kutimas kune loĝi kaj ludi, kaj mi ĉiam provas imiti la grandan fraton.
Mi estas dulingva (Nederlanda kaj Rusa) kaj volonte lernos pli da Eo.
Pasive mi sufiĉe bone komprenas.
knab[iĉ]oj laŭ aĝo (iri al knabinoj) aŭ skipanoj)
Djogo 4 j.
Diogo FREITAS PENAS
Portugalujo
Mi venos kun mia patrino.
Gabrielo 6 j.
Gabriel NAÇU
Kanado
Gabrielo estas denaskulo, mi ekuzis E-on kun li de lia unua tago.
Li ŝatas desegni, legi kaj skribi. Li ŝatas aŭskulti muzikon.
Lia patrino parolas al li anglalingve, kaj li iradas al francalingva lernejo.
Ni ankaŭ metis lin plentempe en franclingvan vartejon kiam li estis unujara.
Feliĉo, 8 j.
Félicien COMBES
Francujo
Mia frato Adrien tiel entuziasmiĝis pri IIK,
ke mi ankaŭ deziras renkonti amikojn el la tuta mondo
dank’al Esperanto kiun mi deziras lerni.
Kostja, 9 j.
Kostia BOULOY-CORNEVIN
Portugalujo
Mi parolas la francan kaj la portugalan,
sed estas komencanto en Esperanto.
Majol, 9 j.
Mayeul ABADA-DEGASSART
Francujo
Mi nomiĝas Mayeul.
Mi havas 9 jarojn.
Mi estas franco.
Mi praktikas atletismom, futbalon kaj drumon (frapinstrumentaron).
Ĵoze 10 j.
José Carlos H.
Brazilo
Mi estas komencanto.
Tiu estas mia unua IIK.
Mi parolas la portugalan kaj la anglan.
Mi ŝatas kartludojn kaj ŝakon.
Dima, 11 j.
Dmitri DIJKSTRA
Belgujo
Mi denaske aŭdas E-on kaj volonte kuniras kun gepatroj kaj gefratoj al E-renkontiĝoj (NR, PSI, REF k.a.). Mi estas edukata dulingve (nederlanda kaj rusa). Ĉar neniu insistis pri la lernado de Eo, mi ĝin regas ĉefe pasive, sed kapablas aktive uzi se estas necese.
Mi ŝatas desegni bildrakontojn kaj lernas ludi trumpeton.
Samuel, 12 j.
Samuel MATEO
Francujo
Mi nomiĝas Samuel kaj mi loĝas en Francio, apud Bordozo.
Mia fratino Stella ankaŭ partoprenos la kongreseton.
Mi estas lernanto en mezlernejo kie mi lernas la anglan.
Mi ankaŭ lernas Esperanton.
Mi ŝatas legi, ludi kaj aŭskulti muzikon.
Maks, 12 j.
Max BURKERT
Germanujo
Mi estos 12 jara en majo.
Mi ŝatas ludi tablotenison, piedpilkon kaj ŝakon.
Mi venos kune kun miaj fratinoj Nina kaj Anja.
Mi nur malmulte parolas Esperanton.
Malo, 12 j.
Malo RAVARY
Francujo
Mi nomiĝas Malo.
Mi estas 12-jara.
Mi ŝatas bestojn kaj speciale balenojn.
Linhao, 13.
Linhao GUO
Ĉinujo
Ni bedauxras informi,ke nia amiketo Linhao ne povos partopreni
en la Infana Internacia Kongreseto pro viza problemo.
Liljan, 12 j.
Lilian BONNET
Turkujo
Mi ŝatas sportojn, mi praktikas korbopilkon, tablotenison, grimpadon kaj skiadon.
Mi ŝatas teknologiajn laboretojn, kartoludojn kaj magion.
Mi praktikas sintezilon.
Mi parolas Esperanton kun mia frato Loris.
Leono, 13 j.
SON Jinwoo, 손진우
Koreujo
Mi lernas en Udada libera lernejo.
Mia Esperanta vojaĝo okazis tri fojojn.
En 2016 mi vojaĝis al Ĉinio kaj Japanio.
Pasintjare, mi partoprenis Infankongreseton en Seulo.
Leander, 13 j.
Leander FELLMANN
Germanujo
Tre sportema kaj sinprezentema infano kiu ludis je la aĝo de 8 jaroj gitaron
antaŭ cent nekonataj homoj.
Eklernis la francan kiel unuan fremdan lingvon en la lernejo ekde antaŭ tri jaroj.
Ŝategas ludi teatraĵojn kaj multajn sportspecojn, sed unuarange piedpilkon.
Pavel, 13 j.
Pavel HUANG
Ĉeĥujo-Ĉinujo
Mi estas 13-jara.
Mia patro estas Ĉeĥo, patrino estas de Ĉina nacio.
Mi ŝatas sporton - futbalon, ŝakludon, tenison.
Mi pianludas.
Mi volus lerni Esperanton kaj trovi amikojn.
Ĵun, 13 j.
MOON Hyeokjun, 문혁준
Koreujo
En oktobro 2016, mi Esp-vojaĝis al Kjuŝu, Japanio.
En julio 2017, mi partoprenis Infankongreseton en Seulo.
Mi lernas en Woodada libera lernejo ekde ĉi jaro.
Adrian, 14 j.
Adrien COMBES
Francujo
Saluton, mia nomo estas Adrien kaj mi estas 14 jarojn aĝa.
Mi loĝas in Francio kaj mi ŝatas bestojn.
Mi ĉeestis la IIK-kongresojn de la jaroj 2015, 2016 kaj 2017.
Mi parolas la francan, la anglan, Esperanton kaj mi lernas la germanan.
Mi volas partopreni en la kongreso ĉar mi ŝatas tion.
Teo, 14 j.
Teo ALBERT CRUZ
Hispanujo
Saluton. Mi estas Teo.
Mi komprenas la Esperantan lingvon, sed mi ne bone parolas ĝin.
Mi estas el Hispanujo.
Mi ŝatas ludi futbalon kaj lerni pri historio.
Estas mia unua IIK.
Tituan, 14 j.
Titouan CARÉ
Francujo
Mi lernis Esperanton en Pluezek dufoje,
kelkfoje miaj gepatroj parolas Esperanton hejme.
Eolo, 15 j.
Éole LEMASSON-LATROUITE
Francujo
Mi parolas Esperantan kaj la anglan.
Mi faras karateon kaj gitaron; mi ŝatas sportojn, tabloludojn, naturon ktp.
Mi havas fratineton.
Mi praktikas Esperanton kun mia patrino, kun Ana, Nikolo kaj liaj gepatroj.
Loris, 15 j.
Loris BONNET
Turkujo
Mi ŝatas sportojn, mi praktikas korbopilkon, grimpadon kaj plonĝadon.
Mi ŝatas matematikajn ludojn (Rubik-kubo, ŝako), kartoludojn kaj metiojn.
Mi ludas elektran gitaron.
Mi parolas Esperanton kun mia frato Lilian.
Niko, 15 j.
Nicolas MOUGEOT-BOHERS
Francujo
Mi loĝas en Bretonio en bieno.
Mi ŝatas la bestojn kaj la naturon.
Ankaŭ mi ŝatas bicikladon.
Mi lernas Esperanton dum unu kaj duona jaro.
Ĵordi, 15 j.
Jordi CALAFÍ FRANQUESA
Katalunujo
Mi estas Ĵordi, 15 jaraĝa kataluna knabo.
Mi parolas flue la katalunan, hispanan, anglan, Esperantan,
kaj kapablas paroli portugale, germane, kaj france.
Mi ŝatas desegni, vojaĝi, ridi kaj manĝi.
Ni vidos nin en Portugalio!
Legu artikolon katalunlingvan pri Ĵordi.
PARTOPRENIS en 2018 33 infanoj (11 knabinoj kaj 33 knab[iĉ]oj, 5- ĝis 16-jaraj), 5 gvidantoj kaj 5 helpantoj
el 13 landoj (be, br, ca, cat, cz, de, es, fr, gr, kr, lt, pt, tr) kaj 3 kontinentoj.
PARTOPRENIS en 2017 65 infanoj (29 knabinoj kaj 37 knab[iĉ]oj, 7- ĝis 18-jaraj), 10 gvidantoj kaj 3 helpantoj
el 8 landoj (cn, fr, jp, kr, kz, lt, mx, tw) kaj 3 kontinentoj.
PARTOPRENIS en 2016 22 infanoj 13 knabinoj kaj 9 knab[iĉ]oj, 4- ĝis 16-jaraj), 5 gvidantoj kaj 7 helpantoj
el 15 landoj (be, cat, cn, cs, de, fr, hr, hu, kr, lt, no, pl, ro, sf, sk) kaj 2 kontinentoj.
PARTOPRENIS en 2015 44 infanoj (16 knabinoj kaj 18 knab[iĉ]oj, 7- ĝis 17-jaraj), 5 gvidantoj kaj 16 helpantoj
el 13 landoj (be, cat, ch, cn, de, fr, kr, lu, mx, pl, tr, ua, us) kaj 3 kontinentoj.