INFORMOJ | ALIĜILO | KONGRESEJO | PROGRAMO | SKIPO | ALIĜINTOJ | KONTAKTO | LIGOJ |
47a Internacia Infana-adoleskanta Kongreseto
28a de julio ĝis 4a de aŭgusto 2018
en urbo Almada, Portugalujo
temo «delfenoj kaj dinosaŭroj»
Nia IIK-ejo: En la okangula konstruaĵo troviĝas la komunaj ejoj, en la dekstra alo dormĉambroj. La antaŭa deklivo descendas 300 m ĝis la rivero. Malantaŭe videblas pilkoludejo. | La IIK-ejo situas je distanco de 10 km de la UK-ejo. Aŭto bezonas 10 minutojn laŭ tiu itinero trans la granda kaj por ni sola ponto super la rivero Teĵo. Rekta buso n-ro 176 bezonas 30 minutojn. | La junulargastejo situas sur monteto en la urbo Almada. Antaŭ jarmilo la vilaĝon regis la maŭroj. Antaŭ jarcento ĝi grandiĝis kaj hodiaŭ estas grava portugala urbo. | ||
![]() | ![]() | ![]() |
||
Interne estas vasta kaj luma spaco, bele ekipita, nur por nia grupo. | Nia manĝejo, kun vido al la rivero kaj ponto. Fone la servotablo. | Eblas manĝi aŭ ludi sur teraso kun suno, ombro kaj iom da vento. | ||
![]() | ![]() | ![]() |
||
El la junulgastejo, oni vidas la imponan ponton '25a de Aprilo' kaj la urbon Lisbono trans la rivero Teĵo, (en Esperanto Taĥo aŭ Taĵo). NB: Inter la maten- kaj vespermanĝo, IIK sola okupas la junulgastejon. | Nokte la ponto kaj Lisbono estas bele ornamitaj per lumoj. NB: Dum la nokto, en la aliaj litĉambroj dormos UK-anoj, precipe junuloj. | |||
![]() | ![]() |
|||
Ni dormos kvarope en ĉambroj kun 2 litoj duetaĝaj. | Ĉiu havos sian propran ŝrankon ŝloseblan. | Necesejoj kaj duŝejoj troviĝas en koridoro. | ||
![]() | ![]() | ![]() |
||
Unu el tri kunsidejoj, taŭgaj por internaj aktivaĵoj. | Supre situas ludejo kun bilardtablo kaj tablofutbalo, uzeblaj per monero. | Pilkoludojn ni faros ekstere, post kiam laciĝis la suno. | ||
![]() | ![]() | ![]() |
||
Okcidente de Almada troviĝas fama turisma zono Costa da Caparica kun 10 km da plaĝoj, taŭga ankaŭ por UK-anoj. | Pli sude, en la urbo Sesimbra, viziteblas groto, iama kaŝejo de piratoj. | La piratojn antaŭ longe manĝis grandaj ŝarkoj. Ĉu ŝarkojn ni vidos en akvario? | ||
![]() | ![]() | ![]() |
||