INFORMOJ ALIĜILO KONGRESEJO PROGRAMO SKIPO ALIĜINTOJ KONTAKTO LIGOJ

47a Internacia Infana-adoleskanta Kongreseto  
28a de julio ĝis 4a de aŭgusto 2018   en urbo Almada, Portugalujo  
temo «delfenoj kaj dinosaŭroj»  

Antaŭ IIK, iom-post-iom, la organiza skipo preparas la programon. Dum IIK, la loka skipo kunsidas ĉiuvespere por organizi la programon de la sekva tago kaj adapti ĝin laŭ la cirkonstancoj. La bazan tagan horaron kaj ripetajn programerojn vidu malsupre.

  • KULTURA-EDUKA PROGRAMO
    • E°-lecionoj, lingvaj ludoj kun Niki, Ani, Monika
    • Kantado kun Kajto kaj Niki
    • Teatraĵetoj Egberto Noŝo kun Ani
    • Laŭtlegado de infanlibroj kun Gregorio
  • AMUZA-LUDA PROGRAMO
    • Ateliero de origamio, japana paperfaldado, kun Larisa kaj Alano
    • Manlaboroj diversaj, fari brakringojn, florojn aŭ pomponojn, kudri ktp. kun Niki
    • Faldi sunŝirmilan ĉapon el ĵurnalpapero kun Monika
    • Piedpilko interne sur tablo kaj ekstere sur futbala tereno
    • Akvobatatalo kun Berto
  • EKSKURSA-MOVA PROGRAMO
    • Dimanĉe: veturo de amfibia buso tra Lisbono kaj sur rivero Taĵo, promeno ĉe marbordo ĝis la tropika botanika ĝardeno
    • Lunde: busveturo al kabo Espichel por vidi spurojn de dinosaŭroj, poste al plaĝo de la urbo Sesimbra
    • Marde: olimpiaj ludoj: kur-serĉ-memor-ludo sub suno ekstere, surtablaj ludoj interne kun Bert
    • Merkrede: busveturo al urbo Sétubal ĉe la Sado-estuaro, veturo sur velŝipo por vidi delfenojn, baniĝo sur plaĝo Tróia, observado de akvobirdoj
    • Ĵaŭde: vizito de la granda oceana akvario de Lisbono kaj de la apudaj akvoĝardenoj
    • Vendrede: supreniro de la monumento Cristo Rei alta 110 metrojn por observi la urbon Lisbono trans la rivero Taĵo.
  • VESPERA-SPEKTAKLA PROGRAMO
    • Sabate: Interkona vespero kun naskiĝtaga festo de Samuel, interkonaj ludoj kun nom-memorado
    • Prelegetoj de infanoj pri sia lando kun Leander, Jogajle, Ĵordi ...
    • Merkrede: Koncerto de e-istaj artistoj: Ankie kaj Nanne de Kajto
    • Ludovespero kun tabloludoj
    • Vendrede: Internacia Vespero
  • PROGRAMO KUN UK
    • Komuna merkreda tutaga ekskurso de IIK kun 40 gepatroj kaj aliaj UK-anoj
    • Prezentiĝo de ĉiuj IIK-anoj sur la podio dum la Solena Fermo, vidu filmeton de C. Labetaa


Ĉiutaga tagordo
08h00 vekiĝo, prepariĝo
08h30 matenmanĝo
09h30 antaŭtagmeza programo: lingvaj ludoj, Esperanto-kurso, kantado, skeĉoj
13h00 tagmanĝo
13h30 posttagmeza programo: ekskursoj, promeno, olimpiaj ludoj
19h30 vespermanĝo
20h00 vespera programo: internacia vespero, kvizo, tabuloludoj, spektakloj
22h00 laviĝo, enlitiĝo (la gvidantoj kunsidos)