INFORMOJ ALIĜILO KONGRESEJO PROGRAMO SKIPO ALIĜINTOJ KONTAKTO LIGOJ

47a Internacia Infana-adoleskanta Kongreseto  
28a de julio ĝis 4a de aŭgusto 2018   en urbo Almada, Portugalujo  
temo «delfenoj kaj dinosaŭroj»  



gvidantoj (iri al helpantoj) aŭ alighintoj)
Niki
Nicky Janssen
Belgujo
Mi estas belga avinjo kiu ŝategas rakonti kaj amuzigi. Laŭ mia patrino mi komencis rakonti 2-jara. Do nun mi faras tion jam 50 jarojn. Mi skribis fabelojn, rakontojn, eĉ muzikajn teatrumadojn, mi produktis kaj regisoris, dekoris, vestis kaj ŝminkis por mia tiama infankoruso. En 2002, mi komencis lerni Esperanton. Nun mi estas ĉiam parto de la infanprogramo, ĉefe manlaboroj kaj piĵam-rakontojn, dum PSI kaj NoRo kaj infana semajno en Greziljono. Mi ŝategas "knufli" kun ĉiuj.
Ani
Annie Grente
Grekujo, Francujo
Mia nomo estas Annie (oni prononcas Ani).
Mi estas francino kaj loĝas en Kreto (Grekio). Mi estas patrino kaj eĉ avino.
Mi ŝatas instrui Esperanton (ĉefe al infanoj!) kaj vojaĝi.
Mi antaŭĝojas deĵori en la IIK kaj renkonti multajn junajn amikojn.
Monika
Mónica Cruz
Hispanujo
Mi eklernis Esperanton kiam mi estis universitata lernanto. Tiam mi partoprenis,
kiel helpanto aŭ gvidantino, tri IIKjn (Hispanie en 1993, Francie en 1998 kaj Germanie en 1999).
Poste mi naskis kaj edukis du gefilojn. Kaj nun ili sufiĉe kreskis por partopreni kune IIKn.
Mi laboris en baz- kaj mezlernejoj. Mi ege ŝatas naturon kaj manlaborojn.
Nadja
Nádia Lopes Penas
Portugalujo
Mia nomo estas Nadia, mi lernis Esperanton en 2006.
Profesie mi estas diplomita instruisto pri biologio en mezlernejo.
Hobie mi estas amatoro aktoro.
Hejme mi estas patrino.
Berto
Bert H. Schumann
Francujo
Mi estas patro de Gretel kaj Johann, kiuj regule venis al IIK kaj REF. En laborejo mi programas per Lotus Notes sur komputilo. Mi aktivas por la Esperanto-kastelo Greziljono, en la politika movado Eŭropo-Demokratio-Esperanto EDE kaj konas la bildlingvon Bliss. Al IIK mi venos laŭ bezono.


helpantoj (iri al gvidantoj) aŭ alighintoj)
Larisa
Larysa Osadchuk
Ukrainujo
Mi gvidos kun Alano atelieron de origamio.
Ni volas prezenti je la fino de la semajno
ekspozicion de la kreaĵoj de ĉiuj infanoj.
Alano
Alain Delmotte
Belgujo
Mi gvidos kun Larisa atelieron de origamio.
Ni volas prezenti je la fino de la semajno
ekspozicion de la kreaĵoj de ĉiuj infanoj.
Ĥajme
Jaime Albert
Hispanujo
Mi laboris dum jaroj en ekologia bieno kun infanoj kaj junuloj.
Mi loĝas apudmare kaj pro tio mi ege ŝatas velŝipveturi.
Mi ŝatas ankaŭ muzikon.
Mi emas helpi se necese dum IIK.
Gregorio
Gregory NAÇU
Kanado
Mi ekstudis Esperanton en 2008. Mi partoprenis multajn lokajn E-semajnfinojn.
Mi partoprenis TAKE en 2008, SES kaj IJK en 2009, kaj IJK kaj UK en 2010.
Tiam mi ĉesis vojaĝi ĉirkaŭ la mondon kiam miaj infanoj estis tre junaj.
Mi parolas en Esperanto plentempe kun ambaŭ miaj infanoj.
Elsa
Elsa CORNEVIN
Portugalujo
Mi multe helpis por la elekto kaj organizado de la ekskursoj,
aparte por la merkreda ekskurso al Setubal.