INFORMOJ ALIĜILO KONGRESEJO PROGRAMO SKIPO ALIĜINTOJ KONTAKTO LIGOJ

48a Internacia Infana-adoleskanta Kongreseto  
20a ĝis 27a de julio 2019   en urbo Lahtio, Finnlando/Suomujo  
temo «mil kaj unu lagoj»  

Bonvenon en la retpaĝaro de IIK, kiu okazos de la 20a ĝis la 27a de julio 2019 en randa kvartalo de la urbo Lahtio, norde de Helsinko, samtempe kun la 104a UK. La infankongresa temo provizore estas « mil kaj unu lagoj », ĉar ni vivos apud la 1001a! Vizitu la IIK-kongresejon.
 
  Por resti informata pri IIK,
aliĝu al nur-anonca
dissendolisto
iik-anonco.



La skipo konsistas el diverslandaj gvidantoj, iuj partoprenis IIK-on jam plurfoje, aliaj venos unuafoje. Ili profesie laboras aŭ laboris en lernejoj, kutimas zorgi pri infanoj kiel animanto en kulturcentro aŭ kiel gepatro en sia hejmo. Ĉiuj gvidantoj lertas zorgi pri infanoj kaj ŝatas ludi kun ili. Vidu la skipon.
 
La programo celas amuzi la infanojn kaj instigi ilin paroli en Esperanto. Okazos ludoj kaj sporto, banado kaj boatado, manlaboroj kaj kantoj, ekskurso kaj certe E°-kursoj. Vespere ludoj, amuza kvizo kaj interesaj vesperaj agadoj atendos la infanojn kaj adoleskantojn. Ĉiu bone notu siajn ideojn en la aliĝilo! Vidu programon.
 
Vidu la sinprezenton de la knabinoj kaj knaboj kiuj jam aliĝis.
Kiel kutime, ni atendas ĉirkaŭ 30 infanojn kaj adoleskantojn laŭ diversaj aĝogrupoj,
kiuj parolas Esperanton; tiuj kutime venas el E-familioj aŭ lernejaj klasoj, nome:

  Infanoj kaj adoleskantoj estas la kutimaj IIK-partoprenantoj.
    Adoleskantoj ekde 17 jaroj kaj fluparolantaj povas fariĝi helpantoj.
      Infanoj ĝis 7 jaroj kutime bezonas gepatron/prizorganton/vartiston dum IIK.


Kotizo     ĝis la 31a
de januaro
ĝis la 31a
de marto
ekde la 1a
de aprilo 2019
    Kiu dormas en
sia propra tendo,
pagas 100 € malpli.
   
A-landoj 495 € 520 € 545 €
B-landoj 370 € 385 € 400 €
   
A- kaj B-landoj laŭ UK-difino. La kotizo kovras la kostojn de restado, po tri manĝoj tage, programoj de la 20a de julio posttagmeze ĝis la 27a de julio antaŭtagmeze kaj ĉiuj ekskursoj. La IIK-kotizo ne inkluzivas asekuron, kiun gepatroj mem prizorgu. Infanoj, helpantoj kaj gvidantoj senpage aliĝas al la UK.

Por pagi, bv. ĝiri al UEA-konto “iiko-r”. Kiel pagocelo skribu “IIK-R” kaj nomon de la infano(j). Pri pagmanieroj al UEA, vidu la Jarlibron aŭ tiun paĝon pri pagmanieroj.


Kaze de skriba malaliĝo al la administranto (klaku butonon KONTAKTO) ĝis la 30 de junio 2019, la pagita sumo estos redonita minus 20% de la baza kotizo. Aliĝo estas, post interkonsento, transigebla al alia infano.

Sukcesan vojaĝon deziras la IIK-skipo!
<infana.kongreseto@gmail.com>