INFORMOJ ALIĜILO KONGRESEJO PROGRAMO SKIPO ALIĜINTOJ KONTAKTO LIGOJ

48a Internacia Infana-adoleskanta Kongreseto  
20a ĝis 27a de julio 2019   en urbo Lahtio, Finnlando/Suomujo  
temo «mil kaj unu lagoj»  



knabinoj laŭ aĝo (iri al knab[iĉ]ojskipanoj)
Matild, 8 j.
Mathilde GODIVIER
Francujo
Mi aŭdas preskaŭ ĉiutage Esperanton de mia naskiĝo,
do tre bone komprenas sed malmulte parolas
krom dum Esperanto-aranĝoj kiel en Gresillon
en Francio kaj en NR en Germanio.
Ŝika, 9 j.
Xuan LONG
Ĉinujo
Mi loĝas en Ĉengdu, Ĉinio.
Mia urbo estas hejmloko de pandoj! Mi kunportos al vi rakontojn pri pandidoj!
Mi estas komencanto de Esperanto.
Mi ŝatokupiĝas pri amindaj bestetoj, floroj, robotoj kaj komputiloj.
Mi ŝatus amikumi kun geinfanoj el la tuta mondo!
Sigrid, 10 j.
Sigrid SJÖSTRAND
Finnlando
Mi loĝas en Mariehamn en Alando, Svedlingva aŭtonoma insularo
en Finnlando kun miaj patrino Anna kaj patro Olle.
Mia patrino parolas Esperanton kiel ankaŭ antaŭ sia morto mia avino Carola.
Ofte mi respondas Svede en la ĉiutago, sed la aktiva E-uzo kutime rapide revenas.
Mi ŝatas katojn kaj petoladon.
Sofa, 12 j.
Sofija ŜILO
Rusujo
Mi loĝas norde de Moskvo.
Ŝi ŝatas pentri, legi, majstri ludilojn.
Mi kapablas naĝi, sed ne tre bone.
Julieta, 12 j.
Juliette COMBES
Francujo
Mi kaj mia frato Adrien tiom aprezis
la antaŭajn infanajn kongresetojn
ke mi deziras ree partopreni ĉi jare.
Mi ŝatas danci modernajn dancojn.
knab[iĉ]oj laŭ aĝo (iri al knabinoj) aŭ skipanoj)
Antŭan, 18 j.
Anh Tuan CLABAUT
Francujo
Mi multe vojaĝis per Esperanto, sed ne nur.
Mi sufiĉe bone regas la anglan.
Mi partoprenas regule la kunvenojn de la Verdaj Skoltoj,
ĉiujare koncertas en Esperanto-renkontiĝoj, partonprenas en spektakloj,
instruis Esperanton al komencantoj dum la lasta NR en Wiesbaden.
Ĵordi, 16 j.
Jordi CALAFÍ FRANQUESA
Katalunujo
Mi estas Ĵordi, 16-jaraĝa kataluna knabo.
Mi parolas flue la katalunan, hispanan, anglan, Esperantan,
kaj kapablas paroli portugale, germane, kaj france.
Mi ŝatas desegni, vojaĝi, ridi kaj manĝi.
Ni vidos nin en Finnlando!
Adrian, 15 j.
Adrien COMBES
Francujo
Saluton, mia nomo estas Adrien kaj mi estas 15 jarojn aĝa.
Mi loĝas in Francio kaj mi ŝatas bestojn.
Mi ĉeestis la IIK-kongresojn de la jaroj 2015, 2016 kaj 2017.
Mi parolas la francan, la anglan, Esperanton kaj mi lernas la germanan.
Mi interesiĝas pri lingvoj kaj pri Eo danke al mia avo.
Pavel, 14 j.
Pavel HUANG
Ĉeĥujo-Ĉinujo
Mi estas 14-jara. Mia patro estas ĉeĥo, patrino estas de ĉina nacio.
Mi ŝatas sporton - futbalon, ŝakludon, tenison. Mi pianludas.
Mi lernas Esperanton por trovi amikojn.
Mi foje vizitadas miajn pragepatrojn kaj onklinon en Ĉinio.
Mi partoprenis jam Infanan Kongreseton en la jaro 2018.
Akvo , 14 j.
Xiangle KONG
Ĉinujo
Mi estas 14-jara.
Mi loĝas en la regiono de Ŝanhajo.
Malo, 13 j.
Malo RAVARY
Francujo
Mi nomiĝas Malo.
Mi estas 13-jara.
Mi ŝatas bestojn kaj
speciale balenojn.
Ivan, 13 j.
Ivan HUGON
Francujo
Mi nomiĝas Ivan, estas 13-jaraĝa kaj loĝas en Francio apud Parizo.
Mia paĉjo estas franca kaj mia panjo rusa.
Mi ludas tenison, praktikas orientiĝan kuradon kaj ludas kun drumoj.
Mi ŝatas ankaû ludi futbalon.
Mi parolas francan, rusan, Esperanton kaj malmulte germanan.
Ĉi tiu IIK estos mia unua, sed mi jam partoprenis en iu NR.
Mi estas denaskulo, komprenas ĉion kaj povas paroli Esperanton.
Feliĉo, 9 j.
Félicien COMBES
Francujo
Mi kaj mia frato Adrien tiel entuziasmiĝis pri IIK,
ke mi ree deziras renkonti amikojn el la tuta mondo.
Mi deziras paroli Esperanton kiun vi.
Minas, 8 j.
Minas STRYHN MEYER
Luksemburgio
Mi estas sportema, ludas tenison kaj korbopilkon.
Mi aŭdas Esperanton de miaj gepatroj.
Sonlin, 7 j.
Son Linh CLABAUT
Francujo
Mi bone komprenas Esperanton,
sed ne tiom parolas ĝin,
tamen tute ne kontraŭas.
Mi partoprenis 4 NR-ojn, PEKO-on, KPPS-on.
Mi estas tre sendependa.
Lio, 6 j.
LI O
Hongkongo
Mi nomiĝas Lio, estas 6-jaraĝa kaj loĝas en Honkongo, ĉe la marbordo de suda Ĉinio.
Mi multe ŝatas muzikon kaj povas ludi drumojn. Mi ŝatas ankaŭ desegni kaj ludi ŝakon.
Mi parolas la kantonan, iomete la francan kaj Esperanton.
Ĉi tiu IIK estos mia unuafoja partopreno en E-kongreso.
Mi volas lerni kaj kompreni ĉion kaj poste povas paroli Esperanton flue.
PARTOPRENIS en 2019 16 infanoj (5 knabinoj kaj 11 knab[iĉ]oj, 6- ĝis 18-jaraj), 4 gvidantoj kaj 6 helpantoj
el 9 landoj (be, cat, cn, cz, fr, hkg, lu, ru, sf) kaj 2 kontinentoj.
PARTOPRENIS en 2018 33 infanoj (11 knabinoj kaj 33 knab[iĉ]oj, 5- ĝis 16-jaraj), 5 gvidantoj kaj 5 helpantoj
el 13 landoj (be, cat, cz, br, de, fr, es, kr, lt, pt, tr) kaj 3 kontinentoj.
PARTOPRENIS en 2017 65 infanoj (29 knabinoj kaj 37 knab[iĉ]oj, 7- ĝis 18-jaraj), 10 gvidantoj kaj 3 helpantoj
el 8 landoj (cn, fr, jp, kr, kz, lt, mx, tw) kaj 3 kontinentoj.
PARTOPRENIS en 2016 22 infanoj 13 knabinoj kaj 9 knab[iĉ]oj, 4- ĝis 16-jaraj), 5 gvidantoj kaj 7 helpantoj
el 15 landoj (be, cat, cn, cs, de, fr, hr, hu, kr, lt, no, pl, ro, sf, sk) kaj 2 kontinentoj.
PARTOPRENIS en 2015 44 infanoj (16 knabinoj kaj 18 knab[iĉ]oj, 7- ĝis 17-jaraj), 5 gvidantoj kaj 16 helpantoj
el 13 landoj (be, cat, ch, cn, de, fr, kr, lu, mx, pl, tr, ua, us) kaj 3 kontinentoj.