| | | | |
Nia IIK-ejo estas la feriejo Lepola en orienta kvartalo de Lahtio. Ĝi situas inter arboj rekte ĉe la lago Alasenjärvi.
La feriejo apartenas al blindula asocio. | |
La IIK-ejo distancas 10 km de la UK-ejo. Aŭto bezonas kvaronhoron laŭ tiu itinero.
Per buso n-ro 2 aŭ 3 necesas 45 min laŭ tio,
per biciklo 35 min. | |
La antaŭa granda konstruaĵo estos la komuna domo por manĝi kaj internaj aktivaĵoj. Malantaŭe videblas kelkaj loĝkabanoj. |
| |
| |
|
|
La ĉefa domo servas ekster IIK kiel restoracio kaj por festoj. | |
Ĝia vasta teraso utilos kaze de pluveto. | |
Interne ni manĝos, faros kursojn, aktivaĵojn kaj kunvenojn. |
| |
| |
|
|
Dise inter la arboj troviĝas kabanoj, en kiuj dormos ni kaj kelkaj UK-anoj. | |
Ĉiu loĝejo havas kelkajn litojn kaj banĉambron. Eblas ankaŭ tendumi. | |
Tablo kaj sidiloj ebligas tabloludojn kaj organizitajn aktivaĵojn. |
| |
| |
|
|
Granda spaco por pilkoludoj. La aer-temperaturo en julio estas inter 13 kaj 22 °C. | |
Ni povas ĉiutage bani kaj naĝi. Ni provos boati kaj kajaki. La meza akvo-temperaturo en julio estas 20°C. | |
La 2 dometoj estas rostejo por kolbasoj kaj saŭno por revarmiĝi post naĝado. |
| |
| |
|
|
Je 100 metroj de la IIK-ejo troviĝas ludejo kun balanciloj kaj toboganoj. | |
Eble la UK-junuloj montros al ni la lokon kie okazis la Vintraj Olimpikoj en 1997. | |
Ni provas per buso viziti la amuzparkon en Helsinko kaj arbogrimpejon. |
| |
| |
|
|