Antaŭ IIK, iom-post-iom, la organiza skipo preparas la programon. Dum IIK, la loka skipo
kunsidas ĉiuvespere por organizi la programon de la sekva tago kaj adapti ĝin laŭ la cirkonstancoj.
La provizoran bazan tagan horaron kaj ripetajn programerojn vidu malsupre.
- KULTURA-EDUKA PROGRAMO
- E°-lecionoj por ĉiuj, lingvaj ludoj kun Ani kaj Niki
- Kantado de infanaj kantoj kun Kajto kaj Niki
- AMUZA-LUDA PROGRAMO
- Skoltumado kaj skoltaj ludoj en la apuda arbareto kun Abelo
- Manlaboroj diversaj, fari brakringojn ktp kun Niki kaj Sigi
- Ĉiutage banado kaj naĝado en nia lago, parte remboatado
- Piedpilko kaj aliaj pilkoludoj
- Sporta olimpiko kun Ĵordi kaj Abelo
- Saŭnado
- EKSKURSA-MOVA PROGRAMO
- Lunde: Vizito de aventura parko por grimpi en arboj.
- Merkrede: Tuttaga vizito de la amuzparko Linnanmäki en Helsinko kaj vizito de la urbocentro
- Ĵaŭde: Boatado per kajako kaj starpadeltabulo
- VESPERA-SPEKTAKLA PROGRAMO
- Interkona vespero, interkonaj ludoj kun nom-memorado
- Prelegetoj de infanoj pri sia lando
- Koncerto de e-istaj artistoj: Kajto
- Ludovespero kun tabloludoj
- Vendrede: Internacia Vespero, poste bati ja pinjaton
- PROGRAMO KUN UK
- Komuna merkreda ekskurso de IIK kun gepatroj kaj aliaj UK-anoj
- Prezentiĝo de ĉiuj IIK-anoj sur la podio dum la Solena Fermo
| Ĉiutaga tagordo |
08h00
| vekiĝo, prepariĝo
|
08h30
| matenmanĝo
|
09h30
| antaŭtagmeza programo: lingvaj ludoj, Esperanto-kurso, kantado, skeĉoj
|
13h00
| tagmanĝo
|
13h30
| posttagmeza programo: ekskursoj, promeno, olimpiaj ludoj
|
19h30
| vespermanĝo
|
20h00
| vespera programo: internacia vespero, kvizo, tabuloludoj, spektakloj
|
22h00
| laviĝo, enlitiĝo (la gvidantoj kunsidos)
|
|