INFORMOJ | ALIĜILO | KONGRESEJO | PROGRAMO | SKIPO | ALIĜINTOJ | KONTAKTO | LIGOJ |
48a Internacia Infana-adoleskanta Kongreseto
20a ĝis 27a de julio 2019
en urbo Lahtio, Finnlando/Suomujo
temo «mil kaj unu lagoj»
gvidantoj en 2019 (iri al helpantoj) aŭ alighintoj) | ||
Niki Nicky Janssen Belgujo | Mi estas belga avinjo kiu ŝategas rakonti kaj amuzigi. Laŭ mia patrino mi komencis rakonti 2-jara. Do nun mi faras tion jam 50 jarojn. Mi skribis fabelojn, rakontojn, eĉ muzikajn teatrumadojn, mi produktis kaj regisoris, dekoris, vestis kaj ŝminkis por mia tiama infankoruso. En 2002, mi komencis lerni Esperanton. Nun mi estas ĉiam parto de la infanprogramo, ĉefe manlaboroj kaj piĵam-rakontojn, dum PSI kaj NoRo kaj infana semajno en Greziljono. Mi ŝategas "knufli" kun ĉiuj. | |
Ani Annie Grente Grekujo, Francujo | Mia nomo estas Annie (oni prononcas Ani). Mi estas francino kaj loĝas en Kreto (Grekio). Mi estas patrino kaj eĉ avino. Mi ŝatas instrui Esperanton (ĉefe al infanoj!) kaj vojaĝi. Mi antaŭĝojas deĵori en la IIK kaj renkonti multajn junajn amikojn. | |
Sigi Sigrid Kivistö Finnlando | Esperanton mi komencis lerni antaŭ 51 jaroj. Tiam mi ankoraŭ ne sciis, ke iam mia hejma lingvo fariĝos Esperanto kaj ke miaj infanoj estos denaskaj esperantistoj. Mi devenas el Estonio kaj mia unua edzo el Finnlando. Mi estas avino por 7 genepoj. 3 el ili parolas esperante. Mi loĝas inter Helsinki kaj Lahti, mi estos loka gvidanto. Mi instruas muzikon kaj ludas pianon. Dum IIK ni lernos kune kelkajn kantojn. | |
Berto Bert H. Schumann Francujo | Mi estas patro de Gretel kaj Johann, kiuj regule venis al IIK kaj REF. En laborejo mi programas per Lotus Notes sur komputilo. Mi aktivas por la Esperanto-kastelo Greziljono, en la politika movado Eŭropo-Demokratio-Esperanto EDE kaj konas la bildlingvon Bliss. | |
helpantoj en 2019 (iri al gvidantoj) aŭ alighintoj) | ||
Antŭan Anh Tuan CLABAUT Francujo | Mi multe vojaĝis per Esperanto, parolas flue kaj instruis Esperanton al komencantoj. Mi partoprenas regule la kunvenojn de la Verdaj Skoltoj. Nun mi akiras diplomon de zorganto pri infanoj kun praktika staĝo. Dum IIK, mi organizas skoltajn kaj aliajn aktivaĵojn. | |
Mari Mary TÄHTINEN Finnlando | Mi venis el Brazilo al Finnlando en fruaj 1980-a, ekkonis mian edzon en la UK en Brasilía. Mi havas tri plenkreskajn gefilojn, denaskajn esperantistojn. | |
Urso Zhang LONG Ĉinujo | Mi estas patro de Ŝika. Mi preparos noktan spektadon de steloj kaj galaksioj. | |
Genadi Gennadij ŜILO Rusujo | Mi studis Esperanton tiom antaŭlonge, tamen laŭ sentoj kaj konduto mi estas sufiĉe juna kaj laborema. Mi estas feliĉa patro de tri filinoj, krome avo de kelkaj de genepoj kaj praavo. Laŭ profesio mi estas advokato ek de 1968a jaro kaj samtempe 18 jarojn mi rektoris en la propra Eŭropa Jura Universitato JUSTO. Mi pretas helpi diversbranĉe, ekzemple, okupiĝi kun la infanoj post kaj antaŭ dormo pri 3-5-minuta resaniga gimnastiko, kiel advokato-kriminalisto kaj eksrektoro mi kun plezuro konversacius kun la junularo pri moralo kaj krimoj. | |
Gzavje Xavier GODIVIER Francujo | Baldaŭ 50-jaraĝa kun duono de mia vivo kiel esperantisto, profesia tradukisto, mi ŝatas mediti por pli granda liberiĝo de la menso. | |
Lina Zerlina WONG Hongkongo | Mi estas la patrino de Lio. Mi parolas la anglan kaj kantonan. Mi profesias instrui muzikon per la metodoj ORFF, Kodaly kaj Dalcroze. | |
Feo Jeffrey LI Hongkongo | Mi estas la patro de Lio. Mi parolas la francan, anglan, kantonan kaj mandarenan. Mi eklernis Esperanton dum UK en Montpeiero, sed neniam multe aktivas praktiki. Kiam mi pensis jam perdi la motivon por lerni Esperanto, mi trovis UKon & IIKon oportunaj por konigi la lingvon mia familio. Ni esperas kiam oni esperantiĝis kaj amuzikiĝis kune, la junjoj fariĝos bonaj amikoj. | |