INFORMOJ ALIĜILO KONGRESEJO PROGRAMO SKIPO ALIĜINTOJ KONTAKTO LIGOJ

49a Internacia Infana-adoleskanta Kongreseto  
1a ĝis 8a de aŭgusto 2020  
en Montrealo, Kebekio/Kanado  



knabinoj laŭ aĝo (iri al knab[iĉ]ojskipanoj)
Sami, 15 j.
Samantha ROSILLO
Meksiko
Mi apartenas al 4a-generacia Esperanta familio.
Mi estas 15-jaraĝa kaj lernas Esperanton de la patro kaj avino.
Mi ŝatas bestojn kaj ludi tenison, mi ŝatas kanti kaj danci.
Mi instruos al vi kanti La Esperon.
Maluna, 14 j.
Malouna BOULOY-CORNEVIN
Portugalujo
Mi estas francino,
sed vivas en Lisbono ekde dekdu jaroj.
Mi ŝatas muzikon, fluton, dancon.
Sorina, 12 j.
KIM So Rin
Koreujo
Saluton!
Mia nomo estas Sorina.
Mi loĝas en urbo sude de Koreio.
Mi lernas Esperanton de mia avo.
Ŝika, 10 j.
Xuan LONG
Ĉinujo
Mi unuafoje ĉeestis en IIK en Lahtio,
kaj mi ĝuis tempon tie kaj
amikumiĝis kun geinfanoj el diversaj landoj.
Mi soifas ilin!
Ŝin-Ji, 3 j.
Xin-Yi GUO
Ĉinujo
Kiam mi estis 7-monata bebo,
mi komencis vojaĝi kun miaj patrino kaj avino.
Mi ĉeestis BET-55 en Litovio kaj UK ĉe Lahtio en la jaro 2019.
Hejme mia avino fojfoje parolas Esperante kun mi,
do mi kapablas diri kelkajn E-vortojn kaj kanti du E-kantojn.
knab[iĉ]oj laŭ aĝo (iri al knabinoj) aŭ skipanoj)
Minas, 9 j.
Minas STRYHN MEYER
Luksemburgio
Mi estas sportema grek-dana knabo,
mi iras al la franca sekcio de eŭropa lernejo en Luksemburgio.
Mi havas tri pli aĝajn gefratojn.
E-o estas unu el miaj hejmaj lingvoj
Kostja, 11 j.
Kostia BOULOY-CORNEVIN
Portugalujo
Mi parolas la francan kaj la portugalan,
sed estas komencanto en Esperanto.
Mi ŝatas futbalon kai muzikon.
Jaspero, 14 j.
Jasper HOLDEN
Kanado
Mi ŝatas mapojn kaj ripari poŝtelefonojn.
Ĉi-tiu estas mia unua IIK.
Mi antaŭĝojas renkonti infanojn el aliaj landoj.
Malo, 14 j.
Malo RAVARY
Francujo
Mi nomiĝas Malo. Mi estas franca knabo kaj mi estas dek-kvarjara.
Mi ŝategas japanajn bildostriojn, ankaŭ la bestojn.
Mi loĝas en Tuluzo.
Mi jam partoprenis en la Infanaj Kongresoj en Lisbono kaj athio.
Akvo , 15 j.
Xiangle KONG
Ĉinujo
Mi estas 15-jara.
Mi loĝas en la regiono de Ŝanhajo.
Mi venos duan fojon al IIK.
Ĵordi, 17 j.
Jordi CALAFÍ FRANQUESA
Katalunujo
Saluton! Mi nomigxas Ĵordi kaj mi venas el Katalunio.
Mi estos helpanto en mia kvina IIKo.
Mi ŝategas desegni, ridi, manĝi kaj paroli Esperanton!
Ni certe havos agrablegan tempon en Montrealo!
Ĵoakino, 18 j.
Joaquin ROSILLO
Meksiko
Kune kun mia fratino, mi jam partoprenis la IIK-on en Lilo kaj Seulo.
Mi multe ŝatas sportojn, precipe piedpilkan ludon, organizos ludadon.
Mia avino instruas al mi Esperanton kaj mi praktikas kun mia patro.
Mi ŝatas havi amikojn en la tuta mondo kaj mi estas tre ekscitita partopreni en la IIK en Montrealo.
PARTOPRENIS en 2019 16 infanoj (5 knabinoj kaj 11 knab[iĉ]oj, 6- ĝis 18-jaraj), 4 gvidantoj kaj 6 helpantoj
el 9 landoj (be, cat, cn, cz, fr, hkg, lu, ru, sf) kaj 2 kontinentoj.
PARTOPRENIS en 2018 33 infanoj (11 knabinoj kaj 33 knab[iĉ]oj, 5- ĝis 16-jaraj), 5 gvidantoj kaj 5 helpantoj
el 13 landoj (be, cat, cz, br, de, fr, es, kr, lt, pt, tr) kaj 3 kontinentoj.
PARTOPRENIS en 2017 65 infanoj (29 knabinoj kaj 37 knab[iĉ]oj, 7- ĝis 18-jaraj), 10 gvidantoj kaj 3 helpantoj
el 8 landoj (cn, fr, jp, kr, kz, lt, mx, tw) kaj 3 kontinentoj.
PARTOPRENIS en 2016 22 infanoj 13 knabinoj kaj 9 knab[iĉ]oj, 4- ĝis 16-jaraj), 5 gvidantoj kaj 7 helpantoj
el 15 landoj (be, cat, cn, cs, de, fr, hr, hu, kr, lt, no, pl, ro, sf, sk) kaj 2 kontinentoj.
PARTOPRENIS en 2015 44 infanoj (16 knabinoj kaj 18 knab[iĉ]oj, 7- ĝis 17-jaraj), 5 gvidantoj kaj 16 helpantoj
el 13 landoj (be, cat, ch, cn, de, fr, kr, lu, mx, pl, tr, ua, us) kaj 3 kontinentoj.