| | | | |
Jen Montrealo vidata trans la riverego St. Laurent. Niaj verdaj kongresejoj troviĝas pli maldekstre. Jen filmeto. | |
La IIK-ejo kaj UK-ejo situas ĉe la sama strato, distancas nur 600 m piede, 3 bushaltejojn.
Jen mapo kun itinero. | |
La IIK-ejo estas la rezidejo Grizaj Fratinoj, en kiu ekstersomere loĝas studentoj de la universitato Concordia. |
| |
| |
|
|
Ni dormos en 4-litaj ĉambroj en trankvila supra etaĝo, aparte de aliaj gastoj de la rezidejo. Necesejoj kaj duŝejo situas en nia koridoro. | |
La matenmanĝon kaj manĝetojn ni mem prizorgos en nia kuirejo, sed kuiristo preparos la tag- kaj vespermanĝon, laŭpete vegetaran. | |
Jen klubejo en la 1a etaĝo por tabloludoj. Piano por koncerto kaj kantado. Ekrano por spekti E-filmetojn, infanoj montru fotojn el sia lando. |
| |
| |
|
|
Granda salono por kunveni, por manlaboroj, eĉ pilkoludi se pluvegas. | |
Tabloteniso, bilardo, tablofutbalo, fotelo por paŭzi, en nia 4a etaĝo. | |
Antaŭ la nia rezidejo troviĝas bela parko kun grandaj arboj kaj benkoj. |
| |
| |
|
|
Jen granda tereno por sidi kaj ludi. Por nia sekureco, la parkon ĉirkaŭas barilo. | |
Rande de nia parko, jen tereno por ludi flugpilkon aŭ eĉ piedpilkon. |
| Sur gimnastikejo troviĝas rekoj je 6 diversaj altecoj. |
| |
| |
|
|
Metroe ni atingas la insulon St. Helena, kie situas kaj banlago kaj naĝejo. | |
Een apudi strato troviĝas muzeo de belartoj, kiu plaĉas al ĉiuj aĝoj. | |
Sur insulo St. Helena troviĝas amuz-parko kun veturiloj eĉ super akvo. |
| |
| |
|
|