Antaŭ IIK, iom-post-iom, la organiza skipo preparas la programon. Dum IIK, la loka skipo
kunsidas ĉiuvespere por organizi la programon de la sekva tago kaj adapti ĝin laŭ la cirkonstancoj.
La provizoran bazan tagan horaron kaj ripetajn programerojn vidu malsupre.
Jen la provizora nepreta programo de 2020:
- KULTURA-EDUKA PROGRAMO
- E°-lecionoj por ĉiuj, lingvaj ludoj
- Kantado de infanaj kantoj
- AMUZA-LUDA PROGRAMO
- Ludoj en la parketo de la rezidejo
- Manlaboroj diversaj
- Banado kaj naĝado en banlago aŭ naĝejo
- Piedpilko kaj aliaj pilkoludoj
- Sporta olimpiko kaj skoltaĵoj
- EKSKURSA-MOVA PROGRAMO
- Lunde: Boatado per kajako en la naturcentro Laval
- Marde: Vizito de muzeo de belarto
- Merkrede: Tuttaga vizito de la amuzparko La Ronde kaj vizito de la urbocentro
- Ĵaŭde: Migrado al la Reĝa monto
- VESPERA-SPEKTAKLA PROGRAMO
- Interkona vespero, interkonaj ludoj kun nom-memorado
- Prelegetoj de infanoj pri sia lando
- Koncerto de e-istaj artistoj
- Ludovespero kun tabloludoj
- Vendrede: Internacia Vespero
- PROGRAMO KUN UK
- Vizito de programeroj en UK
- Komuna merkreda ekskurso de IIK kun gepatroj kaj aliaj UK-anoj
- Prezentiĝo de ĉiuj IIK-anoj sur la podio dum la Solena Fermo
| Ĉiutaga tagordo |
08h00
| vekiĝo, prepariĝo
|
08h30
| matenmanĝo
|
09h30
| antaŭtagmeza programo: lingvaj ludoj, Esperanto-kurso, kantado, skeĉoj
|
13h00
| tagmanĝo
|
13h30
| posttagmeza programo: ekskursoj, promeno, olimpiaj ludoj
|
19h30
| vespermanĝo
|
20h00
| vespera programo: internacia vespero, kvizo, tabuloludoj, spektakloj
|
22h00
| laviĝo, enlitiĝo (la gvidantoj kunsidos)
|
|