INFORMOJ | ALIĜILO | KONGRESEJO | PROGRAMO | SKIPO | ALIĜINTOJ | KONTAKTO | LIGOJ |
49a Internacia Infana-adoleskanta Kongreseto
1a ĝis 8a de aŭgusto 2020
en Montrealo, Kebekio/Kanado
gvidantoj (iri al helpantoj) aŭ alighintoj) | ||
Niki Nicky JANSSEN Belgujo | ![]() | Mi estas belga avinjo kiu ŝategas rakonti kaj amuzigi. Laŭ mia patrino mi komencis rakonti 2-jara. Do nun mi faras tion jam 50 jarojn. Mi skribis fabelojn, rakontojn, eĉ muzikajn teatrumadojn, mi produktis kaj regisoris, dekoris, vestis kaj ŝminkis por mia tiama infankoruso. En 2002, mi komencis lerni Esperanton. Nun mi estas ĉiam parto de la infanprogramo, ĉefe manlaboroj kaj piĵam-rakontojn, dum PSI kaj NoRo kaj infana semajno en Greziljono. Mi ŝategas "knufli" kun ĉiuj. |
An Anne TILMONT Belgujo | ![]() | Mi laboris en la Grafika Centro Antverpeno de la Flandra E-Ligo. Mi instruis lingvojn en mezlernejo kaj al plenkreskuloj kaj la fakon "Moralo" al bazaj kaj mezlernejaj klasoj. Mi havas grandan sperton pri iom originalaj kaj amuzaj sesioj de manlaboroj kun infanoj de 6 ĝis 14 jaroj. |
Berto Bert H. SCHUMANN Francujo | ![]() | Mi estas patro de Gretel kaj Johann, kiuj regule venis al IIK kaj REF. En laborejo mi programas per Lotus Notes sur komputilo. Mi aktivas por la Esperanto-kastelo Greziljono, en la politika movado Eŭropo-Demokratio-Esperanto EDE kaj konas la bildlingvon Bliss. |
Dana Dana ALEXANDER Usono | ![]() | Mi gvidis grupon de skoltinoj dum la pasintaj 11 jaroj. Mi konas kantojn kaj grupajn ludojn. Mi povas instrui lrlandan dancadon, fari artajojn. |
helpantoj (iri al gvidantoj) aŭ alighintoj) | ||
Zdravka Zdravka METZ Kanado | ![]() | Mi esperantiĝis en Kroatio antaŭ 50 jaroj, vivas en Kanado de 1982. Mi estas patrino de du denaskuloj kaj Esperanto estis la familia lingvo. Mi ŝatas ludi kun genepoj kiam vizitas ilin en Montrealo. Mi ŝatas skribi rakontojn por denaskuloj. Dum IIK, mi helpas prepari la matenmanĝojn. |
Gregorio Gregory NAÇU Kanado | ![]() | Mi ekstudis Esperanton en 2008 kaj partoprenis multajn lokajn E-semajnfinojn. Mi partoprenis IIK en 2018 kun mia filo. Mi parolas en Esperanto plentempe kun ambaŭ miaj infanoj. |
Zdravka Zdravka BOJĈEVA Luksemburgio | ![]() | Mi foje gvidos ĥoran kantadon. |
Sofia Hong ZHANG Ĉinujo | ![]() | Mi estas la patrino de Ŝin-Ji kaj zorgos pri ŝi dum IIK. Mi laboras ĉe Ĵiangŝi-a polica kolegio kiel administranto de laboratorio. Mi diplomiĝis ĉe Nanĉang-Universitato pri media arta desegnado. Miaj gepatroj ambaŭ estas esperantistoj, do mi iom lernis Esperanton, sed ne multe parolas. |
![]() |