INFORMOJ ALIĜILO KONGRESEJO PROGRAMO SKIPO ALIĜINTOJ KONTAKTO LIGOJ

49a Internacia Infana-adoleskanta Kongreseto  
17a ĝis 24a de julio 2021  
ĉe Belfasto, Nordirlando  



gvidantoj (iri al helpantoj) aŭ alighintoj)
Niki
Nicky JANSSEN
Belgujo
Mi estas belga avinjo kiu ŝategas rakonti kaj amuzigi. Laŭ mia patrino mi komencis rakonti 2-jara. Do nun mi faras tion jam 50 jarojn. Mi skribis fabelojn, rakontojn, eĉ muzikajn teatrumadojn, mi produktis kaj regisoris, dekoris, vestis kaj ŝminkis por mia tiama infankoruso. En 2002, mi komencis lerni Esperanton. Nun mi estas ĉiam parto de la infanprogramo, ĉefe manlaboroj kaj piĵam-rakontojn, dum PSI kaj NoRo kaj infana semajno en Greziljono. Mi ŝategas "knufli" kun ĉiuj.
Berto
Bert H. SCHUMANN
Francujo
Mi estas patro de Gretel kaj Johann, kiuj regule venis al IIK kaj REF. En laborejo mi programas per Lotus Notes sur komputilo. Mi aktivas por la Esperanto-kastelo Greziljono, en la politika movado Eŭropo-Demokratio-Esperanto EDE kaj konas la bildlingvon Bliss.


helpantoj (iri al gvidantoj) aŭ alighintoj)
Lorna
Lorna FLANAGAN
Nordirlando
Mi helpas por lokaj preparlaboroj.