INFORMOJ ALIĜILO KONGRESEJO PROGRAMO SKIPO ALIĜINTOJ KONTAKTO LIGOJ

50a Internacia Infana-adoleskanta Kongreseto  
6a ĝis 13a de aŭgusto 2022  
en Montrealo, Kebekio/Kanado  

NB: La aktualaj informoj pri IIK 2022 troviĝas en iik.uea.org/2022

Bonvenon en la retpaĝaro de IIK, kiu okazos de la 6a ĝis la 13a de aŭgusto 2022 meze de la urbo Montrealo, Kebekio, Kanado, samtempe kun la 107a UK. Vizitu la IIK-kongresejon.
 
  Por resti informata pri IIK,
aliĝu al nur-anonca
dissendolisto
iik-anonco.



La skipo konsistas el diverslandaj gvidantoj, iuj partoprenis IIK-on jam plurfoje, aliaj venos unuafoje. Ili profesie laboras aŭ laboris en lernejoj, kutimas zorgi pri infanoj kiel animanto en kulturcentro aŭ kiel gepatro en sia hejmo. Ĉiuj gvidantoj lertas zorgi pri infanoj kaj ŝatas ludi kun ili. Vidu la skipon.
 
La programo celas amuzi la infanojn kaj instigi ilin paroli en Esperanto. Okazos ludoj kaj sporto, banado kaj boatado, manlaboroj kaj kantoj, ekskurso kaj certe E°-kursoj. Vespere ludoj, amuza kvizo kaj interesaj vesperaj agadoj atendos la infanojn kaj adoleskantojn. Ĉiu bone notu siajn ideojn en la aliĝilo! Vidu programon.
 
Vidu la sinprezenton de la knabinoj kaj knaboj kiuj jam aliĝis.
Kiel kutime, ni atendas ĉirkaŭ 30 infanojn kaj adoleskantojn laŭ diversaj aĝogrupoj,
kiuj parolas Esperanton; tiuj kutime venas el E-familioj aŭ lernejaj klasoj, nome:

  Infanoj kaj adoleskantoj estas la kutimaj IIK-partoprenantoj.
    Adoleskantoj ekde 17 jaroj kaj fluparolantaj povas fariĝi helpantoj.
      Infanoj ĝis 7 jaroj kutime bezonas gepatron/prizorganton/vartiston dum IIK.


Kotizo     ĝis la 31a
de decembro 2021
ĝis la 31a
de marto 2022
ekde la 1a
de aprilo 2022
    Aliĝu frue!
Ni rezervis 30 litojn
por infanoj, helpantoj
kaj gvidantoj.
   
A-landoj 550 € 575 € 600 €
B-landoj 410 € 430 € 450 €
   
A- kaj B-landoj laŭ UK-difino. La kotizo kovras la kostojn de restado, ĉiuj manĝoj, programoj de la 1a de aŭgusto posttagmeze ĝis la 7a de aŭgusto antaŭtagmeze kaj ĉiuj ekskursoj. La IIK-kotizo ne inkluzivas asekuron, kiun gepatroj mem prizorgu. Infanoj, helpantoj kaj gvidantoj senpage aliĝas al la UK.

Por aliĝi, bv. klaki la supran butonon ALIĜILO, kiu malfermas retan Google-formularon. Se tio ne eblas, bv. plenigi ĉi tiun Excel-tabelon kaj sendu per retmesaĝo.

Por pagi, bv. ĝiri al UEA-konto “iiko-r”. Kiel pagocelo skribu “IIK-R” kaj nomon de la infano(j). Pri pagmanieroj al UEA, vidu la Jarlibron aŭ tiun paĝon pri pagmanieroj. NB: Prefere pagu per ĝiro, kiu senkostas en eŭrozono kaj kies valutŝanĝa kotizo malaltas ekster eŭrozono. Se vi pagas per kreditkarto aŭ paypal, tiam aldonu 5%.


Kaze de skriba malaliĝo al la administranto (klaku butonon KONTAKTO) ĝis la 30 de junio 2022, la pagita sumo estos redonita minus 20% de la baza kotizo. Aliĝo estas, post interkonsento, transigebla al alia infano.

Sukcesan vojaĝon deziras la IIK-skipo!
<infana.kongreseto@gmail.com>