INFORMOJ ALIĜILO KONGRESEJO PROGRAMO SKIPO ALIĜINTOJ KONTAKTO LIGOJ

50a Internacia Infana-adoleskanta Kongreseto  
6a ĝis 13a de aŭgusto 2022  
en Montrealo, Kebekio/Kanado  

NB: La aktualaj informoj pri IIK 2022 troviĝas en iik.uea.org/2022



knabinoj laŭ aĝo (iri al knabiĉojskipanoj)
Sami, 17 j.
Samantha ROSILLO
Meksiko
Mi apartenas al 4a-generacia Esperanta familio.
Mi estas 17-jaraĝa kaj lernas Esperanton de la patro kaj avino.
Mi ŝatas bestojn kaj ludi tenison, mi ŝatas kanti kaj danci.
Mi instruos al vi kanti La Esperon.
Hajde, 8 j.
Heide SCHÄFFER MARTINEZ
Meksiko
En mia vivo ĉiam ekzistis Esperanto ĉar miaj gepatroj estas aktivuloj,
tamen mia patro parolas al mi germane kaj mia patrino hispane,
tial mi lernas aŭskultante kiam ili parolas.
Kinjo j.
Kinjo NAÇU
Kanado
Mi estas la fratino de Gabrielo.
Mira, 2 j.
Mira ADEY
Kanado
Mi naskiĝis en Toronto dum la pandemio.
Mi kreskas trilingve en la angla, usona gestlingvo, kaj Esperanto.
Mia plej ŝatata frukto esta oranĝo kaj mia plej ŝatata besto estas drako.
knabiĉoj laŭ aĝo (iri al knabinoj) aŭ skipanoj)
Ĵoakino, 20 j.
Joaquin ROSILLO
Meksiko
Kune kun mia fratino, mi jam partoprenis la IIK-on en Lilo kaj Seulo.
Mi multe ŝatas sportojn, precipe piedpilkan ludon, organizos ludadon.
Mia avino instruas al mi Esperanton kaj mi praktikas kun mia patro.
Mi ŝatas havi amikojn en la tuta mondo
kaj mi estas tre ekscitita partopreni en la IIK en Montrealo.
Jaspero, 16 j.
Jasper HOLDEN
Kanado
Mi ŝatas mapojn kaj ripari poŝtelefonojn.
Ĉi-tiu estas mia unua IIK.
Mi antaŭĝojas renkonti infanojn el aliaj landoj.
Jazz, 11 j.
Jazz SOLIMANO
Kanado
Saluton ! Mi nomiĝas Jazz. Mi estas 10 jaraĝa kaj julie iĝos 11. Mi vivas en Montrealo. Mi estas filipin- kaj egipt-devena. Mi ŝatas videoludojn, legadon, historion, pianludon, kuirarton kaj aktori. Mi multe ŝatas fizike aktivi. Mi bone rilatas kun ĉiuj : beboj, etuloj, samaĝuloj, adoleskantoj kaj plenkreskuloj. Mi ĉefe parolas france, sed ankaŭ flue angle. Esperanto estas mia tria lingvo, kaj mi intencas lerni aliajn. Mi tre ĝojos pasigi unu semajnon kun vi ĉiuj !
Minas, 11 j.
Minas STRYHN MEYER
Luksemburgio
Mi estas sportema grek-dana knabo,
mi iras al la franca sekcio de eŭropa lernejo en Luksemburgio.
Mi havas tri pli aĝajn gefratojn.
E-o estas unu el miaj hejmaj lingvoj
Gabrielo 9 j.
Gabriel NAÇU
Kanado
Mi parolas la anglan denaske.
Iras al franclingva vartejo kaj lernejo ekde bebeco.
Ni parolas Esperanton hejme kun patro, kaj la anglan kun panjo.
Tomĉjo, 1 j.
Tom BERT-TUBŒUF
Kanado
Mi estas franco kaj kanadano kiu loĝas en Kebekio.
Mi estas 2a-generacia denaskulo kaj mia patro parolas nur france hejme.
PARTOPRENIS en 2019 16 infanoj (5 knabinoj kaj 11 knabiĉoj, 6- ĝis 18-jaraj), 4 gvidantoj kaj 6 helpantoj
el 9 landoj (be, cat, cn, cz, fr, hkg, lu, ru, sf) kaj 2 kontinentoj.
PARTOPRENIS en 2018 33 infanoj (11 knabinoj kaj 33 knabiĉoj, 5- ĝis 16-jaraj), 5 gvidantoj kaj 5 helpantoj
el 13 landoj (be, cat, cz, br, de, fr, es, kr, lt, pt, tr) kaj 3 kontinentoj.
PARTOPRENIS en 2017 65 infanoj (29 knabinoj kaj 37 knabiĉoj, 7- ĝis 18-jaraj), 10 gvidantoj kaj 3 helpantoj
el 8 landoj (cn, fr, jp, kr, kz, lt, mx, tw) kaj 3 kontinentoj.
PARTOPRENIS en 2016 22 infanoj 13 knabinoj kaj 9 knabiĉoj, 4- ĝis 16-jaraj), 5 gvidantoj kaj 7 helpantoj
el 15 landoj (be, cat, cn, cs, de, fr, hr, hu, kr, lt, no, pl, ro, sf, sk) kaj 2 kontinentoj.
PARTOPRENIS en 2015 44 infanoj (16 knabinoj kaj 18 knabiĉoj, 7- ĝis 17-jaraj), 5 gvidantoj kaj 16 helpantoj
el 13 landoj (be, cat, ch, cn, de, fr, kr, lu, mx, pl, tr, ua, us) kaj 3 kontinentoj.