INFORMOJ ALIĜILO KONGRESEJO PROGRAMO SKIPO ALIĜINTOJ KONTAKTO LIGOJ

50a Internacia Infana-adoleskanta Kongreseto  
6a ĝis 13a de aŭgusto 2022  
en Montrealo, Kebekio/Kanado  

NB: La aktualaj informoj pri IIK 2022 troviĝas en iik.uea.org/2022

                
Jen Montrealo vidata trans la riverego St. Laurent. Niaj verdaj kongresejoj troviĝas pli maldekstre. Jen filmeto. La IIK-ejo kaj UK-ejo situas ĉe la sama strato, distancas nur 3 km m piede, 5 metrohaltejojn. Jen mapo kun itinero. La IIK-ejo estas la rezidejo Grizaj Fratinoj, en kiu ekstersomere loĝas studentoj de la universitato Concordia.
 
Ni dormos en 4-litaj ĉambroj en trankvila supra etaĝo, aparte de aliaj gastoj de la rezidejo. Necesejoj kaj duŝejo situas en nia koridoro. La matenmanĝon kaj manĝetojn ni mem prizorgos en nia kuirejo, sed kuiristo preparos la tag- kaj vespermanĝon, laŭpete vegetaran. Jen klubejo en la 1a etaĝo por tabloludoj. Piano por koncerto kaj kantado. Ekrano por spekti E-filmetojn, infanoj montru fotojn el sia lando.
 
Granda salono por kunveni, por manlaboroj, eĉ pilkoludi se pluvegas. Tabloteniso, bilardo, tablofutbalo, fotelo por paŭzi, en nia 4a etaĝo. Antaŭ la nia rezidejo troviĝas bela parko kun grandaj arboj kaj benkoj.
 
Jen granda tereno por sidi kaj ludi. Por nia sekureco, la parkon ĉirkaŭas barilo. Rande de nia parko, jen tereno por ludi flugpilkon aŭ eĉ piedpilkon. Sur gimnastikejo troviĝas rekoj je 6 diversaj altecoj.
 
Metroe ni atingas la insulon St. Helena, kie situas kaj banlago kaj naĝejo. En apuda strato troviĝas muzeo de belartoj, kiu plaĉas al ĉiuj aĝoj. Sur insulo St. Helena troviĝas amuz-parko kun veturiloj eĉ super akvo.