INFORMOJ | ALIĜILO | KONGRESEJO | PROGRAMO | SKIPO | ALIĜINTOJ | KONTAKTO | LIGOJ |
50a Internacia Infana-adoleskanta Kongreseto
6a ĝis 13a de aŭgusto 2022
en Montrealo, Kebekio/Kanado
NB: La aktualaj informoj pri IIK 2022 troviĝas en iik.uea.org/2022
gvidantoj (iri al helpantoj) aŭ aliĝintoj) | ||
Zdravka Zdravka METZ Kanado | Mi esperantiĝis en Kroatio antaŭ 50 jaroj, vivas en Kanado de 1982. Mi estas patrino de du denaskuloj kaj Esperanto estis la familia lingvo. Mi ŝatas ludi kun genepoj kiam vizitas ilin en Montrealo. Mi ŝatas skribi rakontojn por denaskuloj. Dum IIK, mi helpas prepari la matenmanĝojn. | |
Niki Nicky JANSSEN Belgujo | Mi estas belga avinjo kiu ŝategas rakonti kaj amuzigi. Laŭ mia patrino mi komencis rakonti 2-jara. Do nun mi faras tion jam multajn jarojn. Mi skribis fabelojn, rakontojn, eĉ muzikajn teatrumadojn, mi produktis kaj regisoris, dekoris, vestis kaj ŝminkis por mia tiama infankoruso. En 2002, mi komencis lerni Esperanton. Nun mi estas ĉiam parto de la infanprogramo, ĉefe manlaboroj kaj piĵam-rakontojn, dum PSI kaj NoRo kaj infana semajno en Greziljono. Mi ŝategas "knufli" kun ĉiuj. | |
helpantoj (iri al gvidantoj) aŭ aliĝintoj) | ||
Gregorio Gregory NAÇU Kanado | Mi ekstudis Esperanton en 2008. Ekde la naskiĝo de mia unua infano, en 2012, mi komencis uzi Esperanton plentempe kun li. Ĝi estas unu el niaj hejmaj lingvoj. | |
JoCo John CUNNINGHAM Usono | Mi estos helpanto. Sekvan fojon mi venos kun mia nepino Freyja. | |
Zdravka Zdravka BOJĈEVA Luksemburgio | Mi foje gvidos ĥoran kantadon. | |