reiru al startpaĝo > Eo-afiŝoj de Sina Malosczyk
Sina Malosczyk studis 2004 en Fakaltlernejo pri Formoj en Hildesheim la fakon Grafik'-Dezajn'. En lekcio pri
Projektado ŝia tasko estis informi sin pri iu partio kaj krei por tiu afiŝon. Ŝi enketis pri
diversaj partioj kaj tuj interesiĝis pri "Eŭropo-Demokratio-Esperanto". La ekzamena komisiono de
ŝia lernejo juĝis ĉiujn 3 afiŝojn tre bonaj kaj eksterordinaraj, ĉar ili atentigas
pri lingvoj. Sina poste studis duonjaron en Aŭstralio. Sina parolas nur germane
kaj ne scias, pri la disa rilato aŭ inter politika EDE kaj neŭtrala Eo-movado. Jen ŝiaj vortoj:
Afiŝo 1: Muro kun elektro-kontaktingoj
Tiu afiŝo povus taŭgi por anonco en granda ĵurnalo. La muro montras la lingvon Esperanto,
kiu reprezentas stabilecon kaj simplecon. La diversaj elektro-kontaktingoj montras diversajn lingvojn, kiuj
reprezentas samtempe modernecon kaj energion. Esperanto inkluzivas grandan parton de tiuj lingvoj, sed lasas
al tiuj ilian individuecon.
Afiŝo 2: Etikedo de vestaĵo
Mi pripensis, kiel rilatigi punktojn el via programo al ekonomio, ekz. per vestaĵetikedo, kiu
reprezentas ekonomian sendependecon, esploradon kaj modernecon. Se oni kreus serion de tiaj afiŝoj,
tiam oni povus uzi bildojn de homoj de diversa etna deveno kaj/aŭ de diversaj korpopartoj por montri
kulturan variecon. Lingvo kunigas homojn el diversaj kulturoj, venkas ŝajnajn diferencojn, ligas la
mondon. Kondiĉo por parola lingvo estas buŝo kaj oreloj. Ĉi-kaze por la afiŝo mi uzis
la buŝon kiel premiso de komunikado.
Afiŝo 3: Ridi en pluraj lingvoj
Tiu afiŝo rilatas precipe disvastiĝon de Eo kaj montras kiel facile lernebla ĝi estas, ĉar ĝi
estas konceptita nur laŭ kriterioj de facila kompreno kaj ĉar ĝi principe estas miksaĵo
de la grandaj eŭropaj lingvoj.
Fino.