reiru al startpaĝo > fotoj de IIK 2007 > Sabato, dimanĉo, mardo

Sabate posttagmeze, apud la vartejo de UK, iom-post-iom alvenas ĉiuj infanoj kun siaj gepatroj aŭ akompanantoj.
La gepatroj kaj IIK-gvidantoj interŝanĝas lastajn informojn.
   

Ĉiuj descendas kun siaj valizoj ĝis la enirejo de la UK-konstruajxo, kie atendas buso. Post lasta adiaŭo, la buso ekveturas.
   

La vojo kondukas de Jokohamo (radego) tra Tokio (turo) laŭ ekspresvojo ĝis Kobuĉizaŭa.
Pro trafikŝtopiĝoj, la buso foje malrapidas kiel piediranto.
   

Lea per blua ŝnuro formas la ĵus viditan Tokian turon, altan 333 m, konstruitan en 1958 laŭ la Pariza modelo.
Killian esploras la IIK-kantaron laŭ kantoj jam konataj el REF
     

En la fono videblas la fama monto Fuĵi. La busvojaĝo daŭras plurajn horojn, oni survoje vespermanĝas.
Post alveno, pro horzona ŝanĝo, iuj ne facile endormiĝas, tial babilas kaj gitaras.
   

Dimanĉe antaŭtagmeze okazas lingvaj aktivecoj por iom eviti krokodiladon.
Bea, Joŝie kaj Alano preparas filmon, teatraĵon aŭ faras lingvajn ludojn.
   

En proksima parko ni tagmanĝas pretan pladon kun porkaĵo kaj rizo.
Tuj apude situas granda ludejo kun tobogano kaj grimpejo, kie Lucie kaj Lea ŝatas veturi per moviĝanta ŝnuro.
   

Post aktiva digestado en la ludejo ni piediras laŭ la strato malsupren.
La celo estas sporta halo de loka lernejo, videbla malantaŭ la betulo.
   

En la sportejo ni gimnastikas kaj pilkoludas. Kun lokaj esperantistoj, iuj kantas laŭ piana akompano.
     

Marde posttagmeze ni revenas al tiu sportejo, sed ĉi-foje por sporta olimpiko kaj por ekzerci la teatraĵon.
   

Urba naĝejo, matene uzata de lokaj lernejoj, malfermatas por publiko. Ĝiaj uzreguloj estas tre striktaj.
La savnaĝisto plurfoje malpermesas salti, batali aŭ ludi tro petole. Eblas nur naĝi, kvankam la akvo nenie estas profunda.
   

iru al antaŭasekva paĝo