reiru al startpaĝo > fotoj de IIK 2007 > Lundo kaj merkredo

Lunde matene ni veturas per aŭtoj al pli supra loko de la montaro Jacugatake. Ni iras tra arbaro plena de bambuoj.
   

Celo estas bela valo kun pluraj akvofaloj. Iuj provas trairi la akvon malgraŭ forta fluo.
   

Pluraj knaboj portas pezajn ŝtonojn sur rokon por poste lanĉi ilin samtempe kaj krei grandan akvoŝprucon.
   

Tagmanĝo apud la akvofalo konsistas el kokidaĵo, ovoj, terpomoj, sandviĉoj kaj fruktoj. Jen restaĵoj.
   

Aniko kaj Gretel aŭskultas muzikon. Aurore legas. La ventron de Anna ne tiklas akvofalo, sed sunradioj.
   

Merkrede, abunda matenmanĝo por ekskursa tago. Trajnoj kondukas nin de Jacugatake al la urbo Macumoto.
   

Survoje ni vizitas budhisman templon kun tombejo. La etaj statuoj kun blankaj tukoj
simbolas mortintajn infanojn. La substatua inversa svastiko estas budhisma simbolo.
   

Ĉu la knabinoj pozas antaŭ artaĵo, ludilo aŭ simbolo el fabelo?
La bela rondaĵo sur la dekstra foto estas kloaka kovrilo sur trotuaro, ĝi memorigas antikvajn pilkojn faritajn el sedo.
   

Post tagmanĝo en magazena centro, ni vizitas ŝintoisman sanktejon,
lavas la manojn por benita akvo, preĝas kaj sonorigas gongojn.
   

Komuna foto antaŭ la kastelo de Macumoto, laŭdire la sola kastelo en Japanujo el origina ligno.
   

Ni vizitas la parkon kaj la 6 etaĝojn de la kastela konstruaĵo. De tute supre eblas vidi la vastan urbon.
   

La kastela muzeo ekspozicias i.a. skulptaĵon de timiga diablo kaj armaĵon de ŝoguna samurajo.
   

Vespere en la parko okazas ŝintoisma ceremonio kaj klasika No-teatraĵo, sed la infanoj preferas dume kartludi.
   

iru al antaŭasekva paĝo