reiru al startpaĝo > fotoj de IIK 2007 > Ĵaŭdo, vendredo, sabato

Ĵaŭde okazas naskiĝtago de Bea. Nur ŝi blovas la kandelojn, sed ĉiuj manĝas pecon de la granda torto.
   

Bea montras la filmon pri 'korelativa danco', kiun ŝi preparis dum la semajno kun la knabinoj. Por vidi ĝin, reiru tien.
Alano ekzercas kun la knaboj la teatraĵon Momotaro. La maskoj reprezentas bestojn, kiuj helpas liberigi princinon.
   

Joŝie kaj Noriko montras kiel faldi gruon kaj aliajn formojn el kolora papero laŭ origamio.
Ĉiuj preparas ornamaĵon por la Solena Fermo. (Gruo estas japana pacsimbolo)
   

Vendrede posttagmeze okazas renkontiĝo kun lokaj japanaj infanoj en la lerneja sportejo.
Joŝie montras japanajn ludojn, kiujn ludas kune la japanaj kaj IIK-infanoj.
   

Sur podio en la sportejo, la knabinoj pezentas kanton.
La knaboj montras la Momotaro-teatraĵon, kiun ĉiu japano konas.
   

Dum olimpikaj ludoj ĉiu infano provas esti la plej rapida, plej forta, plej lerta.
   

Vespere rostbankedo el kokaĵo, kolbaso kaj legomoj.
Ni dankas la japanajn helpantojn kaj volontulojn por ilia multflanka helpo.
   

Sabate matene, lasta foto en Jacugatake, antaŭ la reveno per buso al la UKejo en Jokohamo.
 

Fine de la Solena Fermo, ĉiuj infanoj kaj plenkreskuloj de IIK kaj Vartejo prezentas sin, kantas Ĉerizfloro-n kaj adiaŭas.
 

Divenu, kiujn montras tiu manga-desegnaĵo?
 

iru al antaŭasekva paĝo